Usona Departemento pri Energio

ministerio de Usono

La Usona Departemento pri Energio (angle United States Department of Energy, DOE) estas departemento, do ministerio de la Kabineto de Usono de la Federacia Registaro de Usono, koncernita pri la politiko de Usono pri energio kaj sekureco pri uzado de nuklea materialo. Ĝiaj respondecoj inkluzivas la programon pri nukleaj armiloj de la nacio, produktadon de nukleaj reaktoroj por la Usona Mararmeo, konservadon de energio, esplorojn pri energio, radioaktivan forĵetaĵon kaj produktadon de hejma energio. Ĝi ankaŭ direktas esploradon pri genaro - la Homgenoma Projekto originis el DOE-iniciato. La departemento sponsoras pli da esplorado en la fizikaj sciencoj ol iu ajn alia federacia agentejo de Usono, la plimulto de ili estas farata per sia sistemo de Naciaj Laboratorioj. La agentejo estas administrita de ministro nomata Usona Sekretario pri Energio kaj ĝia ĉefsidejo situas en sudokcidenta Vaŝingtono, D.C., borde de la sendependeca avenuo en la konstruaĵo James V. Forrestal, nomita por James Forrestal, same kiel en Germantown, Marilando.

Usona Departemento pri Energio
US Dept of Energy Forrestal Building.jpg
federacia ministerio de Usono
Dum 4-a de aŭgusto 1977 –
Antaŭulo Federal Energy Administration
Fondodato 4-a de aŭgusto 1977
Sidejo Vaŝingtono, Usono
Lando Usono
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la departementa emblemo

Interalie la departemento vivtenas 17 naciajn laboratoriojn kaj teknologiaj centrojn por la celo progresigi sciencon kaj teknologion pri energio, el kiuj la eble plej konata estas la Usona Nacia Laboratorio Los Alamos.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti