Utamaro

japana ukijisto

Kitagaŭa Utamaro (japane 喜多川 歌麿; naskiĝis en 1753; mortis en 1806) estis japana artisto, kiu aparte famiĝis pro siaj koloraj lignogravuraĵoj. Oni scias malmulton pri lia infanaĝo kaj liaj debutoj. Li foje uzis aliajn nomojn ol Utamaro: Yusuke, Yuki, Nobuyoshi, aŭ Toyoaki.

Utamaro
Persona informo
Naskonomo 北川 勇助
Naskiĝo 1-an de januaro 1753 (1753-01-01)
en Kaŭagoe
Morto 31-an de oktobro 1806 (1806-10-31) (53-jaraĝa)
en Edo
Tombo Senkō-ji
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Subskribo Utamaro
Okupo
Okupo ukijisto • pentristo • grafikartisto
Verkoj Moonlight Revelry at Dozo Sagami
Three Beauties of the Present Day
vdr
Japana kolora lignogravuraĵo de Utamaro, kiu montras prostituiton kun kliento

Kiel kutime por japanaj lignogravuristoj, la arta temo de Kitagaŭa Utamaro estis la Ukijo-e, la efemera mondo. Li aparte konatiĝis pro siaj bildoj el la mondo de gejŝoj. La artisto uzis plej perfektigitajn teknikojn kaj tre nuancigis la kolorajn efikojn de siaj verkoj. Li apartenas al la artistoj kiuj aparte influis la franciajn impresionismajn artistojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Utamaro en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)