i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LilyKitty!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi . Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 15:31, 6 Mar. 2012 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:20, 30 Dec. 2013 (UTC)

Dankon pri invito de baloto. Tamen mi estas kontraŭ la Portalo. Kaj ĉiaj seksaj orientiĝoj kaj cuai seksaj identekoj ne rilatas kun pedofilio. Mi hoppas sana kompreno.--LilyKitty (diskuto) 11:38, 31 Dec. 2013 (UTC)

Administranta baloto redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 10:33, 6 jun. 2019 (UTC)Reply

Translation request redakti

Hello.

Can you translate and upload the articles en:Azerbaijan Technical University and en:List of universities in Baku in Esperanto Wikipedia?

Yours sincerely, Karalainza (diskuto) 19:56, 29 maj. 2020 (UTC)Reply

Hello.

Now I find it difficult to create the translation because of my health condition and ability, but would like to try them in the future, if possible.--LilyKitty (diskuto) 11:24, 30 maj. 2020 (UTC)Reply

Aldono ĉe Internacia tago redakti

Ĉe la artikolo Internacia tago vi aldonis "menstrua" al la dato 28-an de majo: internacia tago de agado por la menstrua sano de virinoj. Ĉe aliaj vikipedioj ne aperas tiel, ĉu vi certas ke tio estas ĝusta?   JabieroKubo (diskuto) 02:29, 30 maj. 2020 (UTC)Reply

Mia racio estis traduko de artikolo de franca lingvo journée mondiale de l'hygiène menstruelle, sed si maljusta estas, korectu kaj komprenu, mi petas.--LilyKitty (diskuto) 11:24, 30 maj. 2020 (UTC)Reply

Mi rimarkas ke vi daŭre aldonas tre bonajn kontribuojn al la temo Internacia tago!!! Ĉe mi estas kuba esperantisto kaj vikipediisto kiu multe ŝatas la temon @Lazaro eriko: estas dezeknisto kaj eble ŝatus aliĝi al viaj kontribuoj! Li estas profesia dezegnisto vidu kelkajn el liaj afiŝoj pri IT ĉe nia retejo: https://kejo.tejo.org/ mi rekte kontaktos lin.   JabieroKubo (diskuto) 02:03, 17 jun. 2020 (UTC)Reply

Retejo pri bildoj redakti

Lily estas iu projekteto surtable pri bildoj kun eo-tekstoj. Interalie estas ideo krei afiŝojn pri gravaj datoj iom simila al tiu de Internacia tago‎ pri kiu vi daŭre aktivas👍. Mi aparte retpoŝtas al vi kun detaloj.   Radioamatoro (diskuto) 19:12, 25 feb. 2021 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, LilyKitty! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:20, 27 apr. 2021 (UTC)Reply