Ferio! redakti

Saluton, ĉiuj legantoj de superfluaj mesaĝoj! Mi nun ferios dum du semajnoj, kaj provos (laŭeble) eviti komputilojn kaj interreton. Mi espereble revenos kun novaj fortoj ataki unujn el la plej grandaj problemoj de la E-a vikipedio: Pri kiamoj de esperantigado, transliterigo de ne-latinaj skriboj, kaj prononchelpiloj (kiam IFA? kiam Esp-literoj? kiam []? kiam //?) regas jam sufiĉa kaoso, kvankam reguloj jes ekzistas (ŝajne tro malklaraj). Do, mi daŭre havos taskon ĉi tie... ;-) Bab 08:23, 11. Jul 2005 (UTC)

Lingva imperiismo! redakti

Kiu diris al vi ke Gaúcho estas du silaba? Gaucho estas TRI SILABA en kelkaj dialektoj de l' hispana (ekzemple em Urugvajo kaj nordo de Argentinio) kaj ĈEFE en la portugala kaj fronteriza (la gauĉa lingvo mem!) Kiel oni devas preferi la EŬROPA prononco de la hispana al sudamerika se Gauĉo vivas en Sudameriko? Kiel oni devas preferi la hispana prononco al portugala prononco? Ĉu ne estas gauĉoj portugalparolantoj?Roberto 15:56, 20. Sep 2005 (UTC)

Vere vi ne argumentis tiel antaŭe! Vi simple diris "Gaúcho" NE ESTAS tri silaba, se vi diris "Gaŭĉo" laŭ la PIV, aŭ ĉar venas pere norm-hispana, estus alia afero, tute akceptebla. Kompreneble tio okazas kun multaj vortoj ekzemple "Policio", en kelkaj lingvoj oni diras "PoLIcia" aŭ "POlice" aŭ "PoliCIa", en la hispana "policia" estas trisilaba, en la portugala kvarsilaba, ktp. Sed vi diris simple "Gaúcho" (en naciformo, ne en esperantigita formo) ne estas tri silaba. Tio signifas ke neniu prononcas ĝin trisilabe, krome erare, sed oni rajtas pononci Gaúcho tri silabe inkluzive en norma portugala. Diri "Gaucho" ne estas tri silaba estas danĝera afero. Roberto 02:02, 27. Sep 2005 (UTC)

Do, pardonu min. La problemo estas ke estis Esperantlingva titolo - kun "ĉ" - kaj do la formo "gauĉo" estis erara. Pri ties prononco en la Portugala ktp. mi diris nenion. Do, eble mi devus skribinti "tiu vorto _Esperante_ havas du silabojn. Bab 13:50, 28. Sep 2005 (UTC)

Mi konkordas redakti

http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Ido-movado ^^ 211.37.78.63 18:14, 27. Sep 2005 (UTC)

Mi konkordas redakti

Saluton.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Ido-movado ^^ 211.37.78.63 18:15, 27. Sep 2005 (UTC)

Konkludo redakti

Ĉar jam estas multaj horoj sen gravaj ŝanĝoj en argumentoj al aldonoj, mi pensas ke oni povas konkludi. Mi proponas tion:

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post longa diskuto, REKOMENDAS:

  1. Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiu aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj;
  2. Ne esperantigi proprajn nomojn;
  3. Klopodi klarigi la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve per esperanta alfabeto aŭ IFA-alfabeto;
  4. Se iam la nomo estis esperantigita, klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo.

Se tiuj aprobas, mi publikibos en babilejo.

Bonvole ne respondu min rekte, sed en diskutpaĝo de Vikiprojekto.

Roberto 04:50, 30. Sep 2005 (UTC)

Dankon redakti

Dankon por via helpo ! Espereble, mi baldaŭ plibonigos mian malelegantan stilon. :=) Thomas Guibal 12:54, 5. Okt 2005 (UTC)

Jesahara Afriko redakti

Saluton Bab, mi provis tiun ŝanĝon en antaŭrigardo kaj ekvidis, ke ekzistas tia artikolo pri Subsahara Afriko. Al mi ŝajnas nelogika nomo Sudsahara Afriko. Miaopinie ambaŭ nomoj markas la saman teritorion. En Ĉeĥio oni ĝenerale nomas tiun regionon Subsahara Afriko. Tio estis nenia malbona intenco el mia flanko. Mi opinias, ke prepozicio SUB havas krom sia signifo ankaŭ en geografio signifon "sud". Ja ekzistas nomoj kiel subtropika zono (ĉu ĝi situas sub (malsuper) tropiko? Memkompreneble, ke ne, ĉar geografie ĝi estas kaj norda kaj suda, tial estas du subtropikaj zonoj). En Ĉeĥio oni ankaŭ diras naĝi sub akvo. Kaj sub akvo troviĝas, kiel estas konate, nur fundo (se oni laŭvorte konsiderus tiun esprimon, tie povus naĝi sole ia subakva talpo, kaj mi estas denove ĉe vorto subakva). Do "naĝi sub akvo" signifas manieron naĝi sub surfaco de akvo. Mi ne scias, kiel nomas tian manieron de naĝado svedoj. Pri Sudsahara kaj Subsahara mi opinias, ke ambaŭ esprimoj signifas la samon. Mi diference de vi ne scias, kio estas Jesahara Afriko. Amike kaj vikie restas Petro 23. Nov. 2005 17:05 (UTC)

Saluton! Pri "Sudsahara Afriko" mi, kiel jam dirite, samopinias kun vi: ĝi estas nelogikaĵo. "Sudsaharo" estas specifa regiono, same kiel, ni diru, "Norditalio". Diri "Sudsahara Afriko" estus same strange kiel "Norditalia Eŭropo".
Kie vi lernis Esperanton? Kiu lernilo instruis al vi tiun kroman signifon de la prepozicio "sub"? Do, ĉu "super" en geografia kunteksto signifas "nord"??? La nocio "subtropika" ne temas pri geografia pozicieco, sed pri skalo: la maksimumo de tiu klimata skalo nomiĝas "tropiko", kaj do zono kiu troviĝas sub tiu punkto (pensu pri termometro), kun ne tiom varma vetero ktp., estas "subtropika". Tute logike. Oni trovas la saman pensmanieron en idiotismoj kiel "superbona".
Kion oni nomas tiun parton de Afriko en la Ĉeĥa ĉi tie ne gravas. Ni parolas esperanton.
Via ekzemplo pri akvo estas interesa. "Akvo" tre ofte signifas "akvosurfaco" en Esperanto, same kiel oni per "tero" ofte celas la "tersurfacon": rompi la akvon, Jesuo laŭdire iris sur la akvo. Certe ankaŭ Skandinavoj subnaĝas akvon. Tamen mi ne trovas en tio argumenton por misnomi Afrikan regionon.
"Jesahara" estas duon-ŝerca respondo al "subsahara", kun la ĝenerala prepozicio "je". Ĝi do povas kovri ĉiujn signifojn: "subsahara", "supersahara", "ensahara" ktp.
Ekzakte kiun teritorion vi celas per "subsahara"? Klarigu al mi, kaj ni elektu pli taŭgan prepozicion. Bab 12:37, 26. Nov 2005 (UTC)

Prepozicio Na redakti

Saluton! Mi rimarkis en Diskuto:Vikiprojekto:Esperantigado ke vi plurfoje uzis tie kaj eĉ unufoje alligis la eksperimentan prepozicion "na". Mi tre ĝojas pro tio, ke ankaŭ vi favoras na "na", ĉar ĝi ŝajnas al mi tre taŭga ilo por multaj okazoj, kiam aliaj lingvoesprimiloj ne konvenas. Mi ĵus korektis la ligilon en la supre menciita paĝo, ĉar oni movis la artikolon pri "na" al na (prepozicio). Nur tiom mi volis sciigi al vi. Fartu bone! Amike, Blahma 00:31, 29. Nov 2005 (UTC)

Dankon! Ofte mi eĉ ne plene "konscias" pri tiu uzo, ĉar na sonas tiom nature al mi ke ĝi eniĝis mian cerbon tuj post kiam mi unuafoje legis pri ĝi. Al mi estas kvazaŭ na ĉiam estintus parto de Esperanto, kiun hazarde forgesis mencii Zamenhof...
Tute alie statas eksperimentoj kiel "ri" kaj "-iĉ-" kiuj sonas al mi vere "artefaritaj" kaj malplaĉaj. Amike, Bab 16:29, 29. Nov 2005 (UTC)
Mi entute samopinias kun vi. Same al mi ŝajnas na tre natura kaj mi kutimas ĝin uzi en parolo kun aliaj esperantistoj, eĉ se tiuj ne konas la vorton - ĉar al ili tio neniam ĝenas, nur helpas al klareco kaj eĉ la alparolatoj ofte aŭtomate transprenos ĝin de mi, eventuale post ioma ekspliko. Tamen rilate al pronomoj mi sekvas la eksplikon, ke "li" en esperanto signifas en e-o kaj ĝenerale triapersonan singularan pronomon, kaj la specifan viran, do tio ne estas problemo por mi. Blahma 18:28, 29. Nov 2005 (UTC)

Voĉdono pri KDLS redakti

Saluton Bab! Mi vidis ke vi almetis la ŝablonon {{Por}} sub Sud-Afriko ĉe Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno. Tamen vi ne subskribis vian voĉdonon, kaj tial ĝi estis nevalida. Se vi daŭre intencas voĉdoni por Sud-Afriko, bonvolu denove voĉdoni, ĉi-foje kun via subskribo. Marcos 18:39, 13. Feb 2006 (UTC)

Mi eldonis libron, sed mi neniam uzis dialekton, kiun mi elpensus. Umiko estas fia vorto.
Nek mi, nek Jorge CAMCHO uzis elpensitan dialekton. Ke umiko estas fia vorto, tio estas via persona opinio. Mi povus fari longan liston pri vortoj kiujn mi trovas "fiaj". Mi tamen ne kreus parodiajn mok-vortojn, kiujn mi metus en enciklopediajn artikolojn. Tio estas fia konduto. Bab 20:39, 7. Mar 2006 (UTC)

Baloto pri majuskligo de familiaj nomoj redakti

Mi aldonis atentigon en la mesaĝon kiu aperas supre de ĉiuj paĝoj Mediawiki:sitenotice. Ni povintus far tion pli frue !!! La mesaĝo estas ŝanĝinda al informo ke la baloto finiĝis kaj ke la komunumo elektis jenan alternativon kiu ekde tiam validos kiel regulo priskribita en iu paĝo pri reguloj Vikipedio:Regulo pri majuskligo de familiaj nomoj (aŭ eltrovu pli trafan titolon). Arno Lagrange  07:14, 13. Mar 2006 (UTC)

Jes, ambaŭ flankoj verŝajne havus pli da voĉoj se oni sciiĝus pli frue... Tamen nun ne eblas prokrasti la balotfinon... :-/
Cetere, se morgaŭ la dua alternativo daŭre gajnintos, tiam ni devas fari task-liston: kiuj emas movi milojn da nomoj... Bab 19:53, 13. Mar 2006 (UTC)


okazis interkonsento

Haŝiŝo redakti

He! Mia rimarko "kaj aro da nenombreblaj slangaj vortoj, pli-malplie esperantaj," tute ne estis antislanga, sed mi celis emfazi ke ne ekzistas multajn slangajn vortojn por tio, kaj foreste ni komune tradukas direkte anglaj vortoj (ŝito?? Ĉokolado???). Ĉiaokaze, mi ne kredas ke Herbo estas slanga vorto por haŝiŝo. Laŭ mi, herbo stas Mariĥuano, ke mi baldaŭ planas ekredakti. Kaj la aludo pri ĝojnto pli taŭgas en la artikolo Kanabcigaredo. Ĉu ne? Internaciulo 08:22, 4. Apr 2006 (UTC)

Estipove. Sed "aro da nenombr..." ne estas tre enciklopedi-stila rimarko. Pli bone listigi, kio jam ekzistas. Nu, laŭ la "d-ro" ([1]) herbo ja estas sinonimo de h. Mi prenis la nocion de tie. Kaj cetere, multaj niaj vortoj modernaj (pri interreto ks.) jam tradukitas el la Angla. Ĉokolado? Merdo? Kial ne?
La aludo pri ĝojnto same taŭgas en Haŝiŝo kiel aludo pri cigaredo aŭ pipo en Tabako. Bab 12:47, 4. Apr 2006 (UTC)

Vidu mian respondon ĉe Diskuto:Haŝiŝo Internaciulo 14:46, 4. Apr 2006 (UTC)


Listoj redakti

Same kiel artikolo ĉeĥaj esperantistoj nomiĝas ankaŭ pluaj 45 artikoloj pri naciaj esperantistoj (vidu artikolon Esperantistoj). En tiu ĉi sama artikolo kaj plue en artikolo nomita Gravaj geesperantistoj estas poste 10 artikoloj, kies nomo estas Listo de naciaj esperantistoj kaj ekzistas pluaj 7 artikoloj, kiuj nomiĝas naciaj geesperantistoj (anstataŭ naciaj estas nomo de nacio). Bonvolu verkontroli. Kie estas eraro? Petro 25. Apr 2006 19:30 (UTC) Ĉu vi movos nur ĉeĥajn esperantistojn? La numeroj estas el la tempo, kiam mi kalkulis ilin. Nun eble ili estos pli. Petro

Tiu ĉi atentigo estis sufiĉe longe en diskuto pri via propono por nomoj kaj en Nomoj de titoloj. Eble neniu legas tion. Petro

Mi legis ĝin plurfoje. Mi movos morgaŭ. Bonan nokton! Bab 20:18, 25. Apr 2006 (UTC)

Dankon, Bab, por la movoj. Sed la finaj nomoj devis estis minuskle. Vidu jen: Listo de esperantistoj de Ĉilio - Listo de ĉiliaj esperantistoj. Petro 26. Apr 2006 18:07 (UTC)

Kial vi mismajuskligas multajn artikolojn (Listo de Slokvakaj esperantistoj, ktp)? Estu "slovakaj", laŭ mi. Lingvano 08:14, 27. Apr 2006 (UTC)

Legu na Nomoj de titoloj, kaj PMEG. Adjektivojn el propraj nomoj oni rajtas majusklokomence skribi. Antaŭ kelkaj jaroj mi legis paĝon de Korea esperantisto, kiu priplendis, ke ĉiuj okcidentanoj skribas tiajn adjektivojn minuskle. Por li estis malfacile diveni la signifon de - ekzemple - "kuba". Ekde tiam, mi skribis kiel nun, kaj bv. ne korekti min, ĉar ne estas eraro. Bab 11:03, 27. Apr 2006 (UTC)

Tamen vi "korektas" aliajn homojn, movante artikolojn, do vi ne povas postuli, ke oni ne korektu viajn artikolojn. Lingvano 13:16, 27. Apr 2006 (UTC)

Cetere, indas mencii, ke "slovaka" neniel estas "adjektivo el propra nomo". Lingvano 13:17, 27. Apr 2006 (UTC)

Miascie mi nur "korektis" du-tri artikolojn de la speco "Listo de X-aj esperantistoj" (Listo de afrikaj esperantistoj > Listo de Afrikaj esperantistoj kaj iomete pli). Ĉu ne estas bone, ke ĉiuj "Listo de X-aj esperantistoj" aspektas same? Tiucele mi movis mankelkon da artikoloj - ne por trudi mian lingvouzon al aliaj. Vidu je Vikipedio:Nomoj_de_titoloj#Kio_estas_propra_nomo.3F: "Nesubstantivojn el propraj nomoj oni povas uskligi laŭplaĉe, sed oni devas esti kohera, kaj ne miksi la sistemojn ene de unu artikolo".
Mi ĉiam skribas Slovako, Slovaka, Slovakio, same kiel mi skribas Aŭstraliano, Aŭstralia, Aŭstralio. Eĉ se "Slovako" eble ne samtiom kvalifikas kiel propra nomo kiom "Slovakio", mi pensas ke distingi inter la du sistemoj en la praktiko estus troa harfendado (do, Aŭstralia sed slovaka). Bab 13:42, 27. Apr 2006 (UTC)

"Slovako" ne estas propra nomo. Ĝi eĉ ne iomete similas al propra nomo. Evidente vi havas alian motivon por majuskligi la vorton "slovaka". Eble vi malkaŝu ĝin. Lingvano 14:12, 27. Apr 2006 (UTC)

Ĉu "$lovako" (mi skribas per dolara signo por eviti l' usklelekton) estas iu speciala "homraso"? Tute ne. Ekzistas $lovakoj de ĉiuj grandoj kaj koloroj. Ĉu oni povas diri pri iu ke ŝli estas $lovako, same kiel direblas ke ŝli estas surdulo, nano, atleto? Ne. $lovakoj estas tiuj, kiuj nomas sin mem tiel. Oni eĉ ne bezonas paroli la $lovakan por esti $lovako.
Nu, evidente oni povas uzi artikolon kaj diri "la $lovako", kio ne eblas je "vera" propra nomo ("la Saŝa", "la Milos"). Sed aliflanke, landnomoj povas havi pluralon ("la du Germanioj"), kaj tagnomoj, kiuj preskaŭ neniam skribatas kunartikole ("la ĵaudo"), estas konsiderataj nepropraj en E-o.
Per la ĉi-supra blablablao, mi nur celis montri ke la limoj inter nomoj propra kaj nepropra tre ondumas.
La Angloj ĉiam skribas etnonomojn majuskle: the Serbs, three Maori. Ĉi-kaze mi pensas ke la Angloj imitindas.
Miaj solaj du motivoj por majuskligi na "$lovako" estas: 1. kompren-faciligo (oni tuj komprenas ke temas pri etnano, kaj ne pri surdulo aŭ leono). 2. kohero (Slovako - Slovakio; Irlandano - Irlando).
Ĉu klaras? Bab 08:39, 28. Apr 2006 (UTC)
En lernolibroj de Esperanto mi lernis, ke nomoj de nacioj oni skribas per minuskloj. Do ekz. kanadano, ruso, svedo, ĉeĥo, slovako, anglo, belgo, franco ktp. Tio estis nenia interveno kaj nerespektado. Sed almenaŭ vi nun vidas, kia tio estas, se aliaj ne respektas unu la alian en E-o Vikipedio. Tial mi koleriĝas, se iuj "korektas" miajn artikolojn, sed fakte ili ne aldonas tekston kaj per tio novajn informojn al la artikolo, sed ili sole "korektos" vortojn, kiel ekz. en la ĉeĥa pěkný, hezký, krásný, kaj ĉiuj tri vortoj signifas en Esperanto la samon, do bela. En Esperanto ekz. ili "korektus" rapide anstataŭ haste, profundaĵo anstataŭ malaltaĵo ks. Ĉu en la naciaj vikipedioj tio eblas? Problemo estas ankaŭ tia, ke en la naciaj lingvoj ni scias bone (aŭ ni devus scii bone) ortografion kaj gramatikon de sia nacia lingvo, sed en Esperanto tio estas iom problema. Ĉiu poste volas esti iom pli saĝa ol tiu alia rilate al gramatiko de Esperanto. Eble ĉiuj naciaj lernolibroj de Esperanto ne estas skribitaj laŭ la samaj Esperanto-reguloj kaj ĉiu esprimas sin per alia maniero kaj tiun ne ĉiu vikipediisto respektas. Petro 29. Apr 2006 14:12 (UTC)
Mi parte konsentas kaj plene kunsentas. Kiam mi skribas ekz-e "kurte", kaj iu tuj "korektas" al "mallonge", tio estas atako kontraŭ mia rajto havi propran stilon (ankaŭ kiel artikolisto). Tamen mi komprenas se iu korektos "troan strangaĵon mian", t.e. se mi provas uzi tute novan/memkreitan vorton Vikipedie, aŭ se mi uzas pridisputegataĵojn kiel "-iĉ-. Kiel ĉiam, la meza vojo laŭirindas.
Pri la uskla problemo, bv. legi na [2]. Bab 11:11, 30. Apr 2006 (UTC)
Bab, fine ni trovis la saman problemon kaj eble vi ekkomprenus miajn koleriĝojn, kiam mi koleriĝis, kiam iuj korektis artikolojn kreitaj de mi. Tio estis kiel Borobuduro, arta sketado tiel menstruo kaj kelkaj aliaj. Mi kreis ilin de komence. Mi ne estas kontraŭ plua redaktado en ili, sed tiuokaze nova aldononto devus aldoni informojn kaj per tio plilongigi artikolon je novaj informoj. Sed tio plej ofte ne okazas. Kio okazas, tio estas nur senutilaj kaj senbezonaj intervenoj, kiam oni "korektas" kaj interŝanĝas vortojn. Kiel mi skribis kaj vi konfirmis, ĉiu kreinto havas alian literaturan stilon de esprimado. Se vi volas esprimi ion per konkretaj vortoj kaj esti iom ni diru "originala" en la verkado kaj vi devas eĉ serĉi en vortaroj por konfirmi la aŭ konkretan aŭ pli-malpli fakan vorton, vi "pagas" tempon por traduki la artikolon, eble vi havos tekston en via nacia lingvo tradukante ĝin laŭ tio - kaj jen - post nelonge venas iu, kiu "korektas" la tekston, iam eĉ ŝanĝante la signifon de vi esprimita ideo, ĉu vi tiam restos trankvila? Certe ne. Tial ankaŭ mi koleriĝis, kiam kelkaj per tia maniero korektis miajn artikolojn. Eĉ kiam Vikipedio estas libera enciklopedio, en kiu ĉiu povas redakti ĉion, ĉi tie mankas al ni iom da respekto al laboro kaj al "verkista, tradukista stilo" de aliaj. Jes, ankaŭ mi povas forgesi skribi akuzativon aŭ fari mistajpon, tio povas okazi al ĉiu ajn, sed se mi korektus vortordon de multe da teksto nur tial, por ke mi estu indikita en historio de redaktoj, tio estas miaopinie (iu povus korekti je laŭ mia opinio kaj tuj li havus "redakteton") malrespektado de redaktoj de aliaj. Kara Bab, almenaŭ tiel mi iom esprimis min rilate al mia "nelaŭdinda kaj por iuj aroganta defendado de mia laboro". Eble vi sentis la samon rilate al viaj redaktita kaj tute kreitaj artikoloj. Sincere Petro 30. Apr 2006 14:57 (UTC)
Nu, bone, mi ne alianciĝos kun vi! ;-)
Eĉ se mi nun renkontis similan problemon, mi daŭre trovas kelkajn viajn antaŭajn reagojn tro arogaj, ekz-e kiam vi primokis la artikolon umiko. (Kaj vi neniam pardonpetis.) Aliflanke, mi ne lasos la paseon direkti mian ontan kunlaboron kun vi. Amike, Bab 09:29, 6. Maj 2006 (UTC)

Malmajuskligo redakti

Mi vidas ke vi malmajuskligis ene de pluraj artikoloj. Oni ja rajtas skribi "Angla, Angloj". Bv. ĉesi tian ĉi "buĉadon" de persona stilo.

Bonvolu doni ekzemplon, kie mi faris ion malbonan. Nun mi ŝanĝas literojn de ĉiu vorto nur ekde la 2-a. Do povas esti ŝanĝo "ANGLO, Angloj" -> "Angla, Angloj", sed ne plu.
Antaŭe estis ankaŭ ŝanĝoj "Angla, Angloj" -> "Angla, angloj", sed nur se artikolo estis movita de nomo "Angla, Angloj" al nomo "Angla, angloj". Maksim 14:19, 22. Jun 2006 (UTC)
Bone, mi eble troreagis. 12:40, 29. Jun 2006 (UTC)

Saluton,

Mi proponas ŝanĝi la artikolon Votoj al Vadjoj, char vadjoj estas tradicie (kvankam malofte) uzata formo de tiu popolo. Ĝi troveblas i.a. en etnoglosaro de IKEL http://www.geocities.com/ikeldv/etnoglosaro.html

Mi kredas ke estona esperantisto Paul Ariste uzis tiun formon, sed ne trovis fonton.

Votoj signifas jam ion alian en Esperanto kaj krome ekzistas formo vodoj (ekzemple voda lingvo) en vikiepdio. Necesus poste fari redirektilojn el votoj kaj vodoj al vadjoj kaj kunigi voda lingvo kaj vota lingvo al vadja lingvo.

Kion vi opinias?

Salute

Vikipediisto:Jukka

Orgono redakti

Bv rigardi Diskuto:Orgono#Lezo de kopirajto Arno Lagrange  21:01, 4. Okt 2006 (UTC)

Estas vere strange ke via uzula konto Bjørn tiel malaperis ke ne estas ligo al viaj sub tiu nomo kontribuoj kaj ke iu povis iam misuzi ĝin aperigante artikolojn sub via tiama salutnomo. Jen du strangaĵoj. En ordo, se vi neniel rilatas kun la aperigo de la artikolo pri orgono mi ne plu enuos vin per tiu temo. AL @ 11:08, 5. Okt 2006 (UTC)

Bjørn redakti

Ĉar aperas amaso da ligoj al Bjørn, ĉu ne pli bone por vi fari el la artikolo apartigilon el la artikolo kaj al Bjørn (norvega firmao) kaj via nuna vikipediista paĝo ? AL @ 11:23, 5. Okt 2006 (UTC)

Nu, ĉiukaze mi jam ŝanĝis multege da tiuj "Bjørn", kaj estas erare ke mia antaŭnomo okupu lokon de artikolo. Tia situacio devenas de la plej frua epoko de la vikipedio, kiam ĉio ne tiel perfekte teknikis kiel nun... Sed dankon pro la ligo! Nun mi pli facile trovos la korektendaĵojn... :-) Bab 11:27, 5. Okt 2006 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Bab/Arkivo1".