i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Benedikto!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 09:28, 20. Jan 2008 (UTC)

Saluton Benedikto, kaj bonvenon al Vikipedio ! Dankon pro via retmesaĝo. Bonvolu ekzameni la korektojn, kiujn mi faris al via artikolo.

Por francaj komunumoj, vi prefereble uzu la ŝablonon "urbokadro" anstataŭ la ŝablono "franca komunumo". Plie, ne forgesu aldoni kategorion laŭ la formo "Kategorio:Komunumoj de xxx" kaj la ligilojn al alilingvaj vikipedioj.

Mi esperas pluajn artikolojn el vi ! Amike, Thomas Guibal 09:28, 20. Jan 2008 (UTC)

Francaj departementoj redakti

Saluton Benedikto,

Ekzistas nuntempe interkonsento, laŭ kiu ni esperantigu la nomojn de francaj regionoj (do Puatuo-Ĉarentoj, Luarlandoj, ktp...) sed ne esperantigu tiujn de francaj departementoj (ni do konservu Charente kaj Charente-Maritime). La nuna solvo ja ne estas perfekta, sed se vi volas ŝanĝi ĝin, bonvolu unue diskuti tion ĉe la diskutejo. Amike, Thomas Guibal 14:50, 8. Feb 2008 (UTC)


Saluton Thomas,

Rilate al la alinomoj de kelkaj francaj departementoj kiujn mi faris, mi akceptas vian vidpunkton sed se ni konservas la titolon france, mi pensas ke ni povas tamen nomi en la artikolo la esperantan tradukon de departementoj. Dankon por viaj konsiloj kaj ne hezitu korekti la artikolojn kiujn mi kreas. Juna vikipediisto, mi ankoraŭ bezonas helpon.

Amike

08/02/2008 Vikipediisto:Benedikto85

Tute ne ĝenas min esperanta traduko de la nomo en la artikolo. Fakte, se vi kapablas trovi esperantigojn por ĉiuj francaj departementoj, eble ni povos rekonsideri la nunan regulon. Amike, Thomas Guibal 17:13, 8. Feb 2008 (UTC)

Mi pensas ke generala regulo por la traduko de francaj departementoj ne estas bona ideo. Ekzemple, esperante la departemento Morbihan estas Eta Mara (bretonlingve, mor-bihan signifas petite-mer). Por tiu departemento, la esperanta traduko ne estas necesa. La vorto Morbihan aŭ la ebla traduko Morbihano ŝajnas pli bone. Por la departemento Finistère, Finistero (bretonlingve penn-ar-bed) estus pli bone ke Landfino. Sed, mi pensas ke VendeoĈarento estas bonaj tradukoj. Esperante, ni jam havas la vorton Puatuo-Ĉarentoj. Alia ekzemplo kun la departemento Deux-Sèvres : La esperanta traduko ne ĝenas la komprenon ĉar Du-Sevroj similas Deux-sèvres. Vendeo similas Vendée. Seine-Saint-Denis povus esti tradukota Sejno-sankta-Denizo. Ni komprenas facile. Eĉ se Sejno-Sankta-Denizo ne ankoraŭ ekzistas esperante, ni povas inventi ĝin!

Amike vikipediisto:Benedikto85

08/02/2008 20:58

Tristan da Cunha redakti

Saluton Benedikto,

La problemo devenas de tio, ke plejmultaj fotoj de la anglalingva artikolo ne estis alŝutitaj al la Komunejo (Commons), kie troviĝas la bildoj uzeblaj de ĉiuj vikipedioj. La nura alŝutita foto nuntempe estas Dosiero:Gough island top view.png.

Por aldoni pliajn fotojn al la esperanta artikolo, vi povas :

1) aŭ alŝuti ilin rekte en nian vikipedion (alklaku "Alŝutu dosieron" en la iloj-menuo maldekstre de la paĝo)
2) aŭ alŝuti ilin en la Komunejon (tiel ke ĉiuj vikipedioj povos sekve uzi ilin).

Kore, Thomas Guibal 10:45, 16. Mar 2008 (UTC)

Patro nia redakti

Saluton Benedikto,

La nuna versio de la preĝo estis tradukita de L. L. Zamenhof mem kaj ĝi estis la unua kompleta teksto aperinta en Esperanto ! Ĝi do estas precipe altvalora, kaj nepre konservenda, kvankam ĝi ja ne estas perfekta.

Vi tamen povas aldoni la alian version de la preĝo al la artikolo, ekzemple en nova subsekcio. Amike, Thomas Guibal 07:27, 26. Apr 2008 (UTC)

Bocage redakti

Le Grand Dictionnaire (Le Puil, Danvy) proponas "heĝa kamparo" Arno Lagrange @ 20:19, 2. Maj 2008 (UTC)

Saluton Benedikto,

La korektoj fare de Umberto ŝajnas al mi tute en ordo. Kore, Thomas Guibal 07:23, 31. Maj 2008 (UTC)

Saluton Benedikto. Vi prefereble ne aldonu akuzativon al "Challans" laŭ iu ajn maniero. La leganto kapablu kompreni, ke "Challans" estas la akuzativo en la frazo, per simpla frazstrukturo. Kore, Thomas Guibal 15:07, 11. Okt 2008 (UTC)

Laŭ via plaĉo. Mi tamen persiste opinias, ke la formo (n. en xxxx - m. en xxxx) komence de biografio estas memkomprenebla por ĉiuj legantoj kaj iom pli eleganta. Kore, Thomas Guibal 09:25, 2. Nov 2008 (UTC)

Salutnomo redakti

Saluton Benedikto !

Ŝanĝi vian salutnomon rajtas nur burokrato, ne administranto. Vi povas do peti tiun ŝanĝon al unu el niaj du burokratoj, nome ArnoLagrangeAlaŭdo.

Dankon pro via afabla mesaĝo kaj subteno. Thomas Guibal 15:20, 7. Nov 2008 (UTC)

?

Mi verdire ne komprenas vian mesaĝon. Ĉiu propono de la paĝo ADLS estas konsiderata kiel aparta baloto. Do voĉdoni por unu artikolo, sed ankaŭ ekzemple por dua artikolo kaj kontraŭ tria artikolo estas tute permesata. Ĉiusabate, fariĝu ADLS la artikolo, kiu tiam havas plej multajn favorajn voĉdonojn. La aliaj, neelektitaj artikoloj, se ne klare kontraŭitaj, kutime restas sur la paĝo por plia tempo, tiel ke ili povu ADLS-iĝi la sekvan semajnon. Kore, Thomas Guibal 18:31, 21. Nov 2008 (UTC)

Alinomigo redakti

Mi laŭ via peto alinomis vin. Atentu se vi havas kontojn en aliaj projektoj ke vi ankaŭ alinomiĝu por konservi ligitecon inter la kontoj. --Arno Lagrange @ 12:45, 16. Apr 2009 (UTC)


Kara Benedikto, mi vidis, ke vi voĉdonis por la varianto 1, mi havas la impreson, ke vi tamen ne realizis, kian konsekvencon tia rigida (superflua) regulo havos: Oni poste devus decidi aŭ por "ujo" aŭ por "io"! La rezulto estas, ke oni poste (en ĉiuj artikoloj de la vikipedio - tiel tekstas la propono) ne plu rajtus uzi au la formon "Germanio" aŭ la formon "Germanujo": Tio estus tute absurda regulo neniel pravigebla! Mi supozas, ke vi verŝajne pripensinte la konsekvencon, kiun la proponintoj de la baloto kaŝis lerte, ŝaĝos vian opinion. Persone mi favoras la kvaran opcion (pli demokrate estintus, se ni unue entute, kiel mi proponis voĉdonintus nur pri la demando ĉu entute tia regulo necesas aŭ ne, sed ŝajane tio ne estas la volo de la plimulto, do ni nun havas la kvar alternativojn, el kiuj laŭ mi la kvara estas la plej eltenebla)DidiWeidmann 11:18, 24. Jun 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto redakti

Saluton Benedikto! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 21:56, 29. Jun 2009 (UTC)