i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Birkic!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 03:25, 2 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Intervikioj kaj kategorioj redakti

Saluton kara! Mi vidas ke vi verkas novajn artikolojn kaj tio estas bonvena afero. Tamen ne forgesu ĉiam (!) aldoni kategoriojn kaj (se ekzistas) intervikiojn al artikoloj en alilingvaj vikipedioj. Sen tio viaj kontribuoj malfacile troveblos kaj uzeblos. Sukceson! RG72 (diskuto) 07:24, 9 dec. 2020 (UTC)Reply

Saluton redakti

Saluton estimata @Birkic: Mi ne volas entrudi vian memelektitan anonimecon, sed mi tre aprezas vian ŝanĝon de decembro 2022 al la artikolo IJF. Mi rilate al tio havus du demandojn, kiun vi eble povus respondi: en la paĝo estas foto de la 2-a IJF kie estas skribata ke tie bildiĝas kelkaj TEJO-komitatanoj. Supozeble tio ĝustas, sed eble la bildigitoj estas la tiamaj TEJO-estraranoj. Ĉu tio povus esti? Kaj dua peto estas sendi vin al la paĝo estraro de TEJO. Tie estas neniuj indikoj pri la tempo inter 1939 kaj 1981. Ĉu vi havas ajnan ideon kiel pliplenigi tiujn informojn? Eĉ se nur temas pri la tempo rekte antaŭ 1981? Kaj plej bone aldoni referencojn, kiuj pro la longa tempodistanco certe ne estos retaj, sed "paperaj" (ekzemple "koncize, numero 3/1978, paĝo 5" aŭ "Jarlibro de UEA, eldono de 1975, paĝo 56" aŭ io tia, eĉ se nur en Esperanto-muzeo aŭ -arkivo aŭ en hejmo de tre bone ordigita eksaktivulo eblas kontroli tiujn indikojn)? Se vi ne volas malkaŝi pli de via identeco (kvankam supozeble ne estas ajna kialo kaŝi sin), eblus rigardi ĉu vi en la vikipedia prezento de mi dekstre vidas "butonon" "Sendi retpoŝton al ĉi tiu uzanto" - tiam vi povus private sendi informojn al mi kaj eventuale peti min enkopii ilin. Salutas ThomasPusch (diskuto) 09:01, 17 jan. 2023 (UTC)Reply

Saluton!
En la 2a IJF kunvenis la Estraro de TEJO, fakte, kaj cetere ĝi tie diskutis, inter alie, pri la cenzuro de UEA al numero de Kontakto, kiun preparis ĝia redaktoro Valerio Ari, pri la 10a datreveno de 1968 (studentaj protestoj en Francujo, Invado de Ĉeĥoslovakujo fare de Sovetunio kun Polaj Hungaraj Orientgermanaj kaj Bulgaraj armeoj) kaj ĝin pludonis al Edistudio kiel tasko.
Do ili fakte estas tie "ĉar" estraranoj de TEJO.
Pri via dua demando, ĉijare dum la IJK mi planas kunporti egan skatolon da arĥivaj dokumentoj 1974-1980 de mia estraraneco en TEJO por ilin donaci al la Nacia Biblioteko de Esperanto en Massa, Italujo kaj ilin gardi de perdiĝo. Cetere, en mia persona biblioteko la revuo de tiuj jaroj certe estas, se bezonataj.
Mi uzis pseŭdonomon enirante en Vikipedio ĉar tiam mi komprenis, ke tio estas preferinde. Ĉiukaze mi estas Bruĉjo Kasini, kiel preskaŭ certe vi mem jam facile komprenis.
Bruĉjo Birkic (diskuto) 11:49, 17 jan. 2023 (UTC)Reply