i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Moris Berkor!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 05:41, 12 jan. 2020 (UTC)Reply

Esperanto sen antaŭjuĝoj redakti

Vi laboras malbone, ja vizitu la ĝustan titolon (blue)! Vi povas parte unuigi vian tekston kaj la alian jam ekzistantan. --Crosstor (diskuto) 08:44, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

? redakti

Kial vi ne legas mian mesaĝon? --Crosstor (diskuto) 11:02, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

@Crosstor: Vi estu iom pli pacienca. Se la homo vivas en Brazilo, tie estis frua mateno, kiam vi metis la demandosignon, kaj la uzanto ankaŭ povus esti el Novzelando aŭ Filipinoj, kie tiam estus plena nokto... Kompreneble neniu devas tuj post ellitiĝo tuj ensaluti en Vikipedion, kaj ankaŭ ne estas devigo ĉiun tagon iam ensaluti... ThomasPusch (diskuto) 11:35, 16 jul. 2023 (UTC)Reply
Sed Moris, se vi tiel nomiĝas, vere estas iom probleme krei duan tekston (kun tajperaro en la titolo) pri sama temo, kiam unua teksto (sen tajperaro en la titolo) en Vikipedio jam ekzistas. Sendube ne eblas simple ĝustigi la tajperaron, ĉar tie je teksto jam ekzistas. Mi tamen ne volus forĵeti la sendube penan laboraĵon, simple notante "la temo jam ekzistas" (kaj krome la tuta teksto ankaŭ legeblas rete), kaj kunigi ambaŭ tekstojn al unu ankaŭ ŝajnus al mi malbona ideo, ĉar tiam la vikipedia teksto pri la libro iĝus tre longa, principe ĉiujn teksterojn el la libro necesos vikipedie formatigi kiel citaĵoj, kaj necesos atenti neniel miksi la puran priskribon de la origina teksto kun iuj komentoj aŭ pluaj vikipediaj internaj ligiloj. Tial mi decidis transformi vian novan tekston al subpaĝo Esperanto sen antaŭjuĝoj/pli detala enhavo. Se temus pri 100-procenta kopio de la libro, eblus meti ĝin al vikifontaro, sed ĉar tiel ne estas, tio ne estus bona ideo. Sed en formo de subpaĝo eblos plu redakti, ampleksigi kaj maturigi la pli vastan tekston. Ĉu vi komprenas la ideon? ThomasPusch (diskuto) 11:21, 16 jul. 2023 (UTC)Reply