i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Tony GUYOT!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange 11:53, 26. Feb 2004 (UTC)

Kara ! mi rimarkis ke vi aperis ankaŭ sur la franca vikipedio, kaj inter la unuaj artikoloj kiujn vi kreis estas fr:Vinilkosmo. Strange inter la unuaj artikoloj kiujn mi kreis ĉi tie estis Vinilkosmo !!! Mi kompreneble ligis ilin unu al al alia. Ĉu vi rimarkis tiun riĉecon kiun Vikipedio havas : ligi interlingve ? Mi jam faris en viaj diversaj kontribuaĵoj Rennes, Ille-et-Vilaine, Bretona lingvo. Estas ĉiam interese povi kompari artikolojn diverslinvgvajn pri la sama temo kaj povi riĉigi ilin reciproke. Bonan plezuran kaj riĉigan pluvikipediadon deziras al vi Arno Lagrange 16:59, 27. Feb 2004 (UTC)
Saluton Arno kaj dankon pro via bonvenigo. Jes mi rimarkis, ke vi aldonis lingvajn ligojn al miaj kontribuoj. Mi estas novulo ĉi tie kaj ankoraŭ ne ĉion komprenis. Ĉu oni devas fari tiujn ligojn permane? Inkluzive iri al la diverslingvaj paĝoj por ree ligi al la esperanta artikolo. Mi pensis, ke ekzistas iu aŭtomata proceduro. Tony GUYOT 23:47, 29. Feb 2004 (UTC)
Ja laboras iuj robotoj kiuj esploras la diverslingvajn vikipediojn kaj interlingve ligadas. Tamen homa ligado plirapidigas la proceson, kaj povas helpi aliajn uzantojn (legantojn/redaktantojn). Estas neniu alia devo ol tiu kiun vi fiksas por vi mem. Mi laboras precipe por le eo-vikipedio kaj ligas de ĝi al aliaj, kaj pasante mi ankaŭ foje ligas reciproke precipe en la franca (kiun mi regas kiel gepatra lingvo) kaj ofte en la angla ĉar mi kalkulas ke multaj uzantoj de la vikipedio unue rigardas tiun ... sekve koreaj aŭ hindaj aŭ bulgaraj redaktantoj kaj robotoj trovos en la angla la plej kompletan liston de jam ekzistantaj interlingvaj ligoj kaj plusciigos en la alilingvajn ke la artikolo ekzistas ankaŭ en esperanto. Per minimuma peno mi esperas atingi maksimuman efikon. Arno Lagrange 06:45, 1. Mar 2004 (UTC)
Kara Tony, ankaŭ mi bonvenigas vin al la Vikipedio! Se mi ĝuste memoras, ni plurfoje renkontiĝis jam en la reala vivo, ekz. dum KISO en Marburg en 2001, ĉu ne?
Ankaŭ mi cetere rekomendas al ĉiu esperantista vikipediisto, labori ankaŭ en la gepatra lingvo. Tio estas ege inspira, krome ni povas iom disvastigi niajn sciojn pri nia kulturo nacilingve. Amike, --Unukorno 21:43, 28. Feb 2004 (UTC)
Saluton Unikorno. Jes ni jam plurfoje vidis unu la alian. Ekzemple dum KISO 2001, mi tiam estis la sola eksterlandano (kun Edit). Tony GUYOT 23:47, 29. Feb 2004 (UTC)