Bonvole metu viajn mesaĝojn al Vastalto.

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Vastalto!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 01:55, 18. Feb 2008 (UTC)

Dankon, Yekrats, pro via bonvenigo! Ĉu Yekrats prononciĝas "Jekrac"? --Vastalto 12:30, 18. Feb 2008 (UTC)
Saluton kaj ankaŭ boneveon, ne laŭ mi, ĝi prononcas Jekrats --Jonathaneo 10:41, 19. Feb 2008 (UTC)
Saluton kaj dankon! --Vastalto 00:40, 21. Feb 2008 (UTC)

Prefektujo/GubernioRedakti

Mi respondas ĉi tie, ĉar mi supozis ke vi estas neregula kontribuanto. Unuafoje, mi supozis ke vi interesiĝus pri geografio, kaj vi dezirus uzi plibonan vortouzon por geografiaj artikoloj. Tamen, viaj kontribuoj Speciala:Kontribuoj/Vastalto diras ke vi ne interesiĝas pri geografio... nek pri aliaj. Verdire, mi ne komprenas kiel mi devas respondi al vi. Ĉu mi devas respondi al vi kiel kontribuanton pri geografio aŭ ... kiel preteriranton ? - Ryoho 16:39, 21. Nov 2008 (UTC)

Dankon, Ryoho, pro via mesaĝo! Nu, mi klarigos mian ideon.
Komence de tiu ĉi jaro mi esploris pri la problemo "gubernio/prefektujo" kaj trafis kelkajn artikolojn en Vikipedio. Tiutempe mi sentis neceson revizii la artikolojn, ĉar plejmulto de japanaj esperantistoj subtenas la uzon de "gubernio".
Sed mi trovis, ke vi verkis kaj redaktis tiujn artikolojn. Do, antaŭ ol komenci reviziadon necesas interkonsenti kun vi pri anstataŭigo de "prefektujo" per "gubernio". Tial mi enskribis en via diskutejo kaj malfermis mian konton ĉe Vikipedio. Kaj mi faris proponon kun kelkaj argumentoj en Vikipedio:Diskutejo.
Laŭ mia kompreno mi ankoraŭ ne ricevis vian respondon al la propono. Ĝis hodiaŭ mi atendas vian opiniesprimon. Nu, ĉu vi konsentas pri la anstatŭigo de prefektujo per gubernio?
Se jes, mi ĉiam pretas komenci redaktadon de prijapanaj artikoloj rilate al prefektujo/gubernio. --Vastalto 02:00, 29. Nov 2008 (UTC)
Saluton, mi kreis novan temo-ĉapitron en Vikipedio:Diskutejo#Denove_alinomo-propono_de_Prefektujo_al_Gubernio_de_Japanio komentante mian opinion. Bv. komenti vian komenton. Amike - Ryoho 15:43, 1. Dec 2008 (UTC)

Ĝisnunaj diskutoj pri tiu ĉi temo estas:

Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2008_2#Pri_artikoloj_pri_prefektujoj_de_Japanio,
Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2008_3#Pri_prefektujoj.2Fgubernioj_de_Japanio,
Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2008_16#Denove_alinomo-propono_de_Prefektujo_al_Gubernio_de_Japanio.