Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 16

Revizio redakti

La diskutoj estas ŝovitaj al Vikipedio:Diskutejo/Revizio

Kandidatiĝo kiel administranto redakti

Saluton, gekaraj. Kaha kandidatas sur la paĝo Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kaha kiel plia administrantoj. Kore --Tlustulimu 23:02, 15. Nov 2008 (UTC)


Ĝeneralaj robotoj redakti

Nun ekzistas ebleco akcepti ĝeneralajn robotojn kondiĉe :

  • ke ni alprenu la regulon akcepti ilin
  • ke la robotoj nur prizorgas interlingvajn ligojn aŭ riparadas duoblajn redirektojn
  • ke la robotoj estas jam aktivaj en pluraj projektoj, kun longdaŭra kontribuado kiu ebligas kontrolon de ĝia fidindeco

vidu m:Bot_policy#Global_bots :

  • the bot must only maintain interlanguage links or fix double-redirects;
  • the bot must already be active on several wikis, with long-term contributions to back up its trustworthiness.

Mia demando estas ĉu vi konsentas ke eo-Vikipedio akceptu ĝeneralajn robotojn ? La cefa avantaĝo estas ke tio senpezigus viajn burokratojn de tiu teda tasko donadi robotan statuson al tiaj robotoj. Arno Lagrange @ 12:53, 17. Nov 2008 (UTC)

  1.   Por: Mi pensas, ke ni akceptu tiajn robotojn. Kore --Tlustulimu 14:58, 17. Nov 2008 (UTC)
  2.   Por: Mi ankaŭ. (Tute flankrilate: Ĉu la vorto "globala" estas bone uzebla vorto? Mi estis evitante ĝin ĉar mi pensis ke ĝi nek estis trovita en PIV nek ReVo. Se ĝi estas bona vorto, mi uzos ĝin ĉe TranslateWiki.)

Pri la vorto "globala": ankaŭ mi evitas uzi ĝin kaj tradukas ĝin kutime kiel "ĝenerala". Estas malfacila kazo. Yves Nevelsteen 16:24, 17. Nov 2008 (UTC)

Mi forigis la anglismon global' kaj anstataŭigis ĝin per ĝeneral' Arno Lagrange @ 01:22, 18. Nov 2008 (UTC)
  1.   Por: Mi ankaŭ (la robotoj ĉie etendiĝas) --Crosstor 09:52, 18. Nov 2008 (UTC)
  2.   Por: ankaŭ mi Maksim 19:15, 20. Nov 2008 (UTC)
  3.   Por: DidiWeidmann 21:52, 2. Dec 2008 (UTC)

vort-kontrolado redakti

La programo substrekas ruĝe la E-ajn vortojn ĉe mi kaj la anglajn vortojn NE. Kiel malŝalti tiun vort-kontroladon? Dankon. Narvalo 21:03, 17. Nov 2008 (UTC)

pri kiu programo vi parolas ? Se vi uzas Fajrovulpon vi povas havi vortkontrolilon en multaj lingvoj kaj ŝanĝi la lingvon laŭvole. La menuon vi aliru per dekstra musklako. Ĉu vi uzas Fajrovulpon kaj instalis nur anglalingvan vortkontrolilon ? Arno Lagrange @ 22:59, 17. Nov 2008 (UTC)
Jes, mi ŝanĝis en la lastaj tagoj al fajrovulpo en mia hejma komputilo. La agordo okazis aŭtomate. Do, mi provas post-agordi la porgramon.

Ĉu vi konas Wikiwix-on ? redakti

Wikiwix estas "plej lasta" serĉilo de enteno de ĉiuj Vikimediaj projektoj. Mi malkovris ĝin rimarkinte ke nun en franclingva Vikipedio post ĉiu ekstera ligilo estas ligilo al "Arĥivo", fakte kaŝmemora bildo de la ligita ekstera paĝo, gastigata de Wikiwix

Mi adaptis tiun ligon al kaŝmemoro. Se vi deziras provi ĝin bv aldoni en vian subpaĝon Vikipediisto:<via_uzulnomo>/monobook.js la jenan kodon :
document.write('<script type="text/javascript" src="' 
+ 'http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipediisto:ArnoLagrange/cache.js' 
+ '&action=raw&ctype=text/javascript&dontcountme=s"></script>');

Bonvolu refrexigi la kaŝmemoron de via foliumilo.

Tio funkcias en artikolaj paĝoj ĉe eksteraj ligiloj aperantaj en listo enkondukita per * aŭ {{el}} kiaj :

Bonvolu provi ĝin kaj se ĉiuj konsentas ni povos aldoni tion al commons.js por ke ĉiuj povu havi tion. Arno Lagrange @ 19:00, 17. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus aldonis la kodon al mia js-dosiero, por testi ĝin. Kore --Tlustulimu 19:28, 26. Nov 2008 (UTC)

Helpo / bildoj redakti

Saluton, mi ĵus alŝutis bildon, sed ne komprenas kion kaj kiel nun aranĝi la aferon rilate al la kopirajto. Mi mem faris la bildon. Kiel poste aldoni la bildon al la artikolo pri Xochimilco? --Esperantst 04:51, 18. Nov 2008 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 11:22, 18. Nov 2008 (UTC)


Peto pri urĝa protekto de Oriana Fallaci redakti

Ia anonima IPulo (kun ĉiam nova adreso - vidu [1]), kiu kredas ke Vikipedio estas parto de lia malsanulejo ĉiam vandalas artikolon Oriana Fallaci. Mi do petas protekton kontraŭ ŝanĝoj de anonimuloj. Ankaŭ demandon mi havas: kiel oni povas malfari kelkajn vandalajn ŝanĝojn de unusola paĝo per UNO PAŜO ? CETERE: mi denove forte opinias, ke ŝanĝoj estu farataj nur de uzantoj kun konto !!! Ĉiam la ĉagreno, estas tiel ĝena kaj temporaba. Jes, mi ja scias, ke kelkaj IPuloj faras bonajn artikolojn, ili serioze verkas, kaj pro tio ili CERTE komprenos, ke konto simple estas necesa. Dankon, Punktor 11:57, 18. Nov 2008 (UTC)

Chu aldoni indformojn estas vandalism? Vershajne estas uloj chi tie kiuj ne volas ke aliaj sciu ke Svisio postulis al Italio ke ghi traspushu Oriana Fallaci al ghi, por jughi, kaj evidente enkarceligi shin. Chi tio estas fakto. Forbari tiun datumon estas unuflanke mensogo kaj manipulo de ekstrem-maldekstruloj (chu vikipedio estas en tiaj manoj?) kaj aliflanke rinindigas la blazonon 'libera'...

Saluto, IPulo. Ĉu vi povas per serioza, akceptebla fonto pruvi la antaŭe menciitan tekston. Se jes, ĝi iom ŝanĝite laŭstile povas esti aldonata. Alikaze ĝi devos forresti. Kore --Tlustulimu 12:24, 18. Nov 2008 (UTC)
1. PETO PRI TRADUKO 2. KLARIGO
- 1. ĈU IU BONVOLANTULO, KIU KOMPRENAS LA ITALAN SAME KIEL ESPERANTON TRADUKI TION, ĉar ŝajne temas pri la svisa tribunalo, kiu mankas en la artikolo: "Sempre nel 2002 la scrittrice fiorentina venne citata in Svizzera dal Centro Islamico e dall'Associazione Somali di Ginevra, dalla sede di Losanna di SOS Racisme e da un cittadino privato per il contenuto ritenuto razzista di La rabbia e l'orgoglio. Nel novembre 2002 un giudice svizzero emise un mandato d'arresto per la violazione degli articoli 261 e 261bis del Codice Penale Svizzero e ne richiese l'estradizione o, in alternativa, il processo da parte della magistratura italiana. L'allora ministro della Giustizia Roberto Castelli respinse la richiesta ricordando loro che la Costituzione Italiana protegge la libertà di espressione. L'episodio è menzionato nel suo libro La forza della ragione". -
Ankaŭ en 2002 la florenca verkistino estis asignita al Svisio de la Islama Centro kaj de la Somalia Asocio de Ĝenevo, de la Lozana sidejo de SOS Racisme kaj de privata civitano pro la enteno konsiderata kiel rasista de "La rabbia e l'orgoglio" . En novembro 2002 svisa juĝisto eldonis arestomandaton pro la malrespekto de artikoloj 261 kaj 261bis de la Svisa Punkodo kaj petis ŝian ekstradicion aŭ alternative ke estu procezita kontraŭ ŝi de la itala juĝistaro. La tiama Ministro pri Justico Roberto Castelli forrifuzis la peton, memorigante ke la Itala Konstitucio protektas la liberecon esprimiĝi. La okazaĵo estas menciita en ŝia libro La forza della ragione" tradukita de AL @
- 2. KLARIGO: La IP-ulo forgesis, ke ne nur temas pri la "svisa afero", sed ke li ĉiam obstine faris ŝangojn, kiujn oni nur povas taksi vandalismo. Bonvolu nur vidi: [2] - simple temas pri stultaĵoj, danĝeraj mensogoj aŭ malveroj, forlasoj ("ateisto" anstataŭ la korekta citaĵo "kristana ateisto"), ktp. Punktor 13:30, 18. Nov 2008 (UTC)
La fakto povas esti menciita laŭ la supraj vortoj. Indus mencii la fonton. Arno Lagrange @ 14:22, 18. Nov 2008 (UTC)
La IP-ulo ne nur aldonis la disputatan alineon, sed ankaŭ faris strangajn lingvajn ŝanĝojn (en datoj, ekzemple). Tiel li similas al pluraj antaŭaj IP-uloj (ekz. 86.199.66.42, 86.121.195.147, 90.12.76.38, 90.1.181.107, 90.25.110.73 kaj 86.214.208.180; verŝajne unu persono sub diversaj maskoj), kiuj kvazaŭ ĉikane malfaciligas korektadon de iliaj kontribuoj. Ĉiuj ĉi, inkluzive de la nuna, havas lingvan nivelon ne sufiĉan por korekti lingvaĵon aŭ proponi novajn tradukojn. Plej simple estas tute forbalai iliajn ŝanĝojn, eĉ se unu-du konservindaj detaloj samtempe malaperas, la nivelo tamen mezume plialtiĝas pro la forigo. – Pri la nuna aldono koncerne svisan-italan aferon: oni almenaŭ ne diru "Svisio postulis ke Italio elpushu shin...", kiam temis pri normala afero, ke unu svisa juĝisto rutine petis areston por ke ŝi aperu antaŭ svisa tribunalo. Tio ne signifas, ke Svisujo (la ŝtato) ion postulis. --Surfo 14:59, 18. Nov 2008 (UTC)
Bedaŭrinde la situacio estas efektive tiel, kiel Surfo priskribis ĝin. Kaj denove: mi opinias, ke ŝanĝoj estu farataj nur de uzantoj kun konto ! Ĉiam ĉagreno, perdita tempo - pro kio ? Kelkaj IP-uloj faras bonajn artikolojn, ili serioze verkas, kaj pro tio ili CERTE komprenos, ke konto simple necesas. Dankon, Punktor 15:41, 18. Nov 2008 (UTC)

Pri 'lingvaj shanghoj', tio nur estas miskompreno, redaktante mi vidis multajn 'x' literojn, kaj mi uzas la Zamenhofan 'h' sistemon. La afero de la datoj estas afero de stilo, ne malbona lingvajho, la mia estas tiom bona kiom la via, dankon. Pri la afero chu Svisio postulis, nu, memoru ke jughistoj formas parto de la povotrio de la registaro de shtato, ili ne estas grupeto de katamantoj... Tre chagrenas min vidi ke launome chi vikipedio estas 'libera', sed fakte kelkaj moshtoj ghin posedas. Brian Horne

Estimata Brian Horne ! En Vikipedio ni uzas x-sistemon kiu aŭtomate elmontras ĝustajn unikodajn ĉapelitajn literojn. Vi rajtas havi personan preferon por h-sistemo (ekzemple en viaj mesaĝoj), sed tio ne pravigas ke vi ŝanĝu ĉiujn x per h en artikolo. Vikipedio estas libera, tio signifas ke ĉiu rajtas kontribui; libera ne signifas senregula. Estas kunlabora projekto en kiu okazas diskutoj pri punktoj kiuj kondukas al decidoj ekzemple pri reguloj kiujn ĉiu respektu. Ni ekzemple decidis uzi norman Esperanton (kaj ne ekspermimentajn neagnoskitajn variaĵojn) kaj x-sistemon/unikodon kaj ne alian surogatan sistemon. Pri datoj ni havas ŝablonojn kiuj formatigas ilin : bonvolu ne anstataŭigi ilin per ia de vi preferita formato : ni penas havi iom unuecan stilon. Ĉi tie ne estas moŝtoj sed ekzistas regulaj kontribuantoj kiuj dum longa tempo akiris redaktan sperton, konatiĝis kun reguloj komune interkonsentitaj. Viaj kontribuoj estas bonvenaj se ili respektas ankaŭ la laboron de aliaj kunlaborantoj. Malrespektado de aliaj homoj ne povas esti pravigata nome de libereco.
Via skribaĵo "Svisio postulis ke Italio elpushu shin al ghi, por jughi kaj malliberigi shin pro shiaj verkoj. La Itala registaro informis al Svisio ke Italio estas demokratio kaj ekzistas libero je penso kaj esprimo." entenas strangan 'elpushi' dum Esperanto havas la vorton 'ekstradicii'. Anstataŭ "La Itala registaro informis al Svisio ke.... " mi dirus "Itala ministro pri Justico sciigis responde al la peto de la svisa justico ke ... " kio ŝajnas al mi pli ĝusta lingve kaj fakte. Plie via aserto "por jughi kaj malliberigi shin" entenas supozon ke svisa justico nepre planas malliberigi juĝoton antaŭ juĝado : mi forte dubas ke tiel estas.
Mi rediras: la fakto estas aldonenda al la artikolo, sed ĝi estu ĝuste kaj neŭtrale priskribita (citante fontojn)
Arno Lagrange @ 11:44, 19. Nov 2008 (UTC)

Estimata Sr Lagrange, dankon pro via respondo. Se vi ne shatas mian stilon mi petas ke vi aldonu la fakton viastile. Kaj chu vi povus bonvole montri al mi kie estas konstatebla la fonto de la 'kristana ateisto'? Mi povas trovi ghin nenie. Brian Horne

Estimata Brian Horne! Mi ja atentigis pri iuj lingvaj punktoj, sed tio ne estas tre grava kaj oni povas facile korekti ilin. Pli grave estas falsa prezento de faktoj. Laŭ :

Le Centre islamique de Genève, Acor SOS Racisme et un particulier avaient déposé plainte pour le caractère raciste de l'ouvrage. Selon eux, Oriana Fallaci avait enfreint les articles 261 et 261 bis du Code pénal suisse relatifs à la liberté de croyance et de culte et la discrimination raciale. Ils avaient demandé l'interdiction du livre en Suisse.

Les plaintes contre Oriana Fallaci en Suisse, Le Temps

...la menciitaj asocioj starigis plendon ke Falaci malrespektis svisan krimkodon rilatan al libereco je kredo kaj adoro kaj rasdiskrimanacio. Ili petis malpermeson de la libro (ne malliberigon de la aŭtoro). La ĝeneva justico malfermis proceduron kaj petis ke itala justico persekutu ŝin (ne temas pri ekstradicio). Raportante faktojn estas esence raporti fidele, ne falsi ilin, inventi cirkonstancojn kaj troigi : peti malpermeson de libro ne estas la sama afero kiel "postuli ke Italio forpushu shin por malliberigi shin". Tial nepre citu fontojn por pravigi viajn asertojn. Arno Lagrange @ 00:20, 20. Nov 2008 (UTC)

Mi nun aldonetis alineon pri la svisa-itala afero, ĉefe tradukite el la angla Vikipedio. Mi tute ne scias, ĉu la kontraŭdiroj ĉirkaŭ ŝi (mi aldonis subtitolon "Polemiko") estas nun pli ekvilibre prezentitaj. Mi unue pensis aldoni ankaŭ la (usonajn) referencojn el la angla Vikipedio, sed tiuj ŝajnas havi malmultan rilaton al la afero kaj enhavas nur malmulton. Ĉi tiaj ĉapitroj pri polemikado ĉirkaŭ iu homo estas problemaj: ili facile fariĝas redaktaj batalkampoj kaj finfine ege troigas la kontraŭdirojn kaj fortiras atenton de la efektivaj atingoj de la koncerna persono. Sed jen, bonvolu daŭrigi... --Surfo 13:54, 19. Nov 2008 (UTC)
La fonto de la esprimo "kristana ateisto" estas 1.[3]: "...atea-cristiana..." kaj se vi ne kredas la italan Vikipedion legu 2. [4]: "In chapter nine of The Force of Reason (of which I am honored to have received an autographed copy from Fallaci this past Easter), she reaffirms her atheism in no uncertain terms but at the same time insists she is “a Christian atheist.” " - Punktor 16:28, 19. Nov 2008 (UTC)

La esprimo 'kristana ateisto' estas sensenca. Citi ghin sen klarigo de kion shi volis diri estas miskompreniga. Shi ree kaj ree diris ke kvankam ateisto kiu malshategas la eklezion kaj emfazante ke Jesuo ne estis homo de paco, shi devis agnoski ke shi kreskis en kristana medio kiu vole-nevole, iom, iel influis shin. Citi tiujn du vortojn sen kunteksto estas miskomprenige, char donas falsajn impresojn.

La afero "kristana ateisto" estas tute ĝuste prezentita en la artikolo kiel citaĵo el ŝiaj vortoj. La cito rilatas al la afero pritraktata kaj estas adekvata ĉi tie. Ebla plursenceco aŭ malklareco aŭ paradokseco de la esprimo neniel senvalorigas la citon. – La fontoj pri la svisa-itala afero estas nebulaj kaj mi eble tro fidis la anglan Vikipedion tradukante el ĝi, kvankam ankaŭ la tie indikitaj usonaj fontoj ne parolas pri aresto. La itala Vikipedio, se mi ĝuste komprenas, ŝajnas nur ripeti la anglan, eĉ kun la usonaj referencoj. Estas tipa al ĉi tiaj arde ideologiaj kvazaŭfaktoj: ĉiu falsas kaj trudas kaj klopodas superruzi. Sed Fallaci estas al mi ne interesa persono kaj mi tute ĉesas ion fari pri ŝi - eble iu pli studu kaj eventuale forigu malfaktojn. --Surfo 08:14, 20. Nov 2008 (UTC)

La citajho estus akceptebla se klarigita. Nu, chu oni malpermesas chi tie ke ghi estu klarigita?

Certe ne, sed bonvolu klarigi ŝian originalan "atea-cristiana" kaj ŝian propran komprenon pri tio, eventuale montrante probleman enhavon, eble eĉ mistradukon. Sed ankaŭ sen tia klarigo la citaĵo estas tute akceptebla – en la mondo abundas citaĵoj eĉ pli misteraj, kiuj restas citataj kaj citindaj kvankam neniu kapablas klarigi ilin . --Surfo 10:37, 20. Nov 2008 (UTC)

Ah, pri la misteroj de la vivo... Bone, mi klopodos indiki la paghojn kie shi klarigis tiun sintenon, uzante anglan tradukon farita de shi mem. Dankon, chi tio por mi ja gravas.

Bone, faru tion. Mi forgesis, ke vi nun fakte ne povas redakti la paĝon, ĉar ĝi estas provizore protektita kontraŭ redaktoj fare de anonimuloj, kaj vi mem nun ŝajnas esti nur numero 85.155.77.143. Se vi volas redakti, vi vidos, ankoraŭ dum kelka tempo, la noton Ĉi tiu paĝo estas protektita tiel ke nur ensalutintaj uzuloj povas redakti ĝin. Tion kaŭzis niaj multaj malbonaj spertoj pri kelkaj anonimaj kontribuintoj, kiuj preskaŭ nur ĝenis kaj ĉikanis, kaj oni suspektis ankaŭ vin simila. Anonima uzanto estas tia, kiu havas nur t.n. IP-numeron, kiel vi (ĝis nun vi aperis almenaŭ sub la numeroj 85.155.73.175, 85.155.68.118, 85.155.76.192, 85.155.77.143 kaj mi nur konjektas ke estis unu persono kaj ne kvar). Kial ne krei por vi konton ĉi tie, ankaŭ kun konto vi povas resti nekonata, sed oni povos scii, ke ĉiam estas la sama kontribuinto. Eble vi jam havas konton. Tiuokaze simple ensalutu --88.115.218.189 14:30, 20. Nov 2008 (UTC)

Farite.

Je dato / en dato / daton redakti

Estimataj! Hodiaŭ mi rimarkis en la nov-enkondukita funkcio pri patrolado/reviziado de artikoloj la parol-turnon "La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 20. Nov 2008". Mi atentigas al ĉiuj, kiuj povas ripari tiun ŝablonon, kaj ankaŭ al ĉiuj interesatoj, ke la uzado de la prepozicio "je" por signi daton estas ege malbonstila kaj fakte erara. Je estas uzata por indiki la ĝustan tempon de iu okazaĵo (horon kaj eventuale minutojn); por indiki la daton (ankaŭ tagon de semajno) oni uzu nepre la prepozicion en ("en la 20-a de novembro 2008") aŭ la akuzativon ("la 20-an de novembro 2008"). Estus ege nedezirinde, se la vikipedio iĝus forcejo de misaj gramatikaj kaj stilaj kutimoj en Esperanto. Eble similaj parol-turnoj estas prezentitaj ankaŭ en aliaj ŝabonoj aŭ teĥnikaj mesaĝoj; en tiu okazo mi petas ĉiujn (unuavice - administrantojn) laŭeble korekti similajn misojn. Mevo 01:09, 21. Nov 2008 (UTC)

Nur formo la 21-an de novembro 2008 je 1:09 (la unua kaj naŭ) ŝajnas al mi perfekta kaj tradicia Esperanto; pri tio Mevo pravas. Oni strebu gardi enciklopedian stilon kaj unuecon de la stilo en Vikipedio. Slavik IVANOV 08:00, 21. Nov 2008 (UTC)
Mi ne scias ĉu ni povas influi la datformaton kiu restos "21. Nov 2008". Laŭ mi, ne eblas enkonduki alian formon kia "la 21-an de novembro 2008". Sekve ni devas trakti tiun daton kiel nemovebla ŝtono kaj enigi ĝin en ĝustan frazon. "je" tiukaze ŝajnas al mi la malplej malbona solvo. Arno Lagrange @ 08:18, 21. Nov 2008 (UTC)
La formo kun "je" rilate datojn estas ne simple "malbona", ĝi estas monstra. Se ne eblas igi la programaron ĝuste uzi la akuzativon, oni almenaŭ ŝanĝu "je" al "en" - la lasta varianto estas malpli tipa, ol la akuzativa, sed almenaŭ gramatike ĝusta. Mevo 22:59, 21. Nov 2008 (UTC)
Slavik pravas pri la tradicia formulo. Se ne eblas ŝanĝi la strukturon de la dato, estas plej bone havi ĝin sen ia ajn prepozicio kaj lasi la leganton kompletigi la formulon per artikolo kaj akuzativo, do skribi nur "aprobita 20. Nov 2008". - Tamen, ankaŭ la punko en "21." estas ne kutima en Esperanto kaj komprenigas, ke la dato estas kopiita kiel bloko el germana teksto. Se fakte tiel estas, ni vidos interesajn datojn, kiam estos monato kun malsama mallongigo en la germana ol en E (mar, maj, aŭg). --Surfo 08:58, 21. Nov 2008 (UTC)
Tamen skribado kun "en" en ĉi tiu okazo estas sufiĉe bona. Ne indas serĉi manierojn meti akuzativon, des pli ke ŝajne la programaro ĉi tion ne kapablas. Maksim 16:54, 21. Nov 2008 (UTC)
Mi ne scias de kie Mevo havas tiun opinion, ke uzo de "je" antaŭ dato estas eraro. Certe mi konsentas ke akuzativo estas preferinda al "je". Sed fakte mi ankaŭ opinias, ke "je" estas preferinda al "en" antaŭ datoj.
PAG subtenas tion. Ĝi diras ke ĉe "tago difinita per vicmontra numeralo [...] oni uzas plej ofte la akuzativon [...]; kelkfoje la prepozicion je: je la unu de Majo". Neniu mencio pri la ebla uzi "en", sed ja mencio de la eblo uzi "je".
Do se ni daŭre ne povos uzi akuzativan formon en tiu sistem-mesaĝo, ni restu ĉe "je". Marcos 18:11, 22. Nov 2008 (UTC)
Mi havas tiun opinion el miaj kelkjaraj Esperantaj spertoj. Tiun monstran formon mi vidis (krom en vikipedio) nur sur la paĝoj de forpasinta Gxangalo.com. Tian uzon ne subtenas NPIV, nek PMEG (la PMEGan vortumon Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je kaj la PAGan diskretaĵon [oni uzas] kelkfoje la prepozicion je oni povas rigardi neniel rekomendo, sed nur pravigo de ies misuzoj). Koncerne en antaŭ tagoj enrigardu la saman paragrafon de PAG: se la adjekt-substantivo estas per si mem tempodifinilo, oni uzas en. La ekzemploj pri tagoj tie mankas, sed ili ja abunde troveblas en diversaj E-taj literaturaĵoj, plej unue en la Fundamento (Kion Dio kreis en la sesa tago?). Ĉiuokaze la uzado de je tie, kie eblas uzi alian prepozicion, estas malbonstila afero. Fine, NPIV kiel la 3an signifon de en prezentas la jenon: "[Prepozicio montranta] la tempodaŭron, interne de kiu okazas la ago". La plej supraĵa priserĉo en la Tekstaro de Esperanto donas nur 5 trafojn por "je la tago" (inter ili 3 tagoj estas la festoj), sed ja multegajn por "en la tago" (kaj la mencio de la dato estas la samo, nur kun la forigita vorto "tago").Mevo 00:15, 24. Nov 2008 (UTC)
Fakte la Tekstaro de Esperanto pruvas, ke ĉe datoj "je" estas multe pli kutima ol "en": Estas 28 trafoj de la formo "je la ...a de [monatonomo]", kaj nur 4 trafoj de la formo "en la ...a de [monatonomo]" (tion eblas eltrovi per la serĉoj "\bje la .{0,10}a de\b" kaj "\ben la .{0,10}a de\b", poste kontrolante kiuj el la trafoj vere havas la menciitan formon).
La de vi menciita esprimo "en la tago" estas uzata laŭ maniero, laŭ kiu oni kutime ne pensas pri datoj (tempa uzo de "en" aparte emfazas ke iu ago okazas ene de la tempoperiodo kiu sekvas la vorton "en"; ĉe datoj oni tion kutime ne volas aparte emfazi, sed simple volas fari sufiĉe precizan tempindikon (tamen ne tiel precizan kiel horo)). Tio klarigas, kial la uzo de "en" ne tiel facile transiras al datoj.
Eĉ se vi ne konsentas kun la ĉi-antaŭaj klarigoj pri tempa uzo de "en" kaj pri datoj, vi tamen devas agnoski la fakton pruvitan per la Tekstaro de Esperanto, ke "je" estas pli kutima ol "en" ĉe datoj. Marcos 22:13, 24. Nov 2008 (UTC)

Demando pri bildoj el aliaj VP-oj redakti

Mi estas skribanta artikolon pri frezilo. Mi vidis bildon de frezilo en la hispana fako de Vikipedio. Ĉu mi povas meti bildon el alia artikolo (kiu estas en alilingva fako) en mia propra artikolo? Dankon al kiu legas kaj respondas al mia demando. --Sergio Gallardo, 13:19, 21. Nov 2008

Se vi ne vidas ĉe la bildo iun ajn limigon (eĉ malpermeson) kaj eĉ oni rimarkas, ke la bildo estas libere uzebla, vi rajtas elkopii la bildon. Pri kiu bildo vi pensis? Narvalo 13:37, 21. Nov 2008 (UTC)
Ĉu temas pri bildo alŝutita al la hispana lingvo-versio (es.WP), aŭ ĉu al Vikimedia Komunejo (Wikimedia Commons)? Se la lasta, ne estu problemo.--Ziko 14:11, 21. Nov 2008 (UTC)
Ĉiuj bildoj uzataj en la hispana artikolo pri frezilo estas en la Komunejo, do vi povas simple uzi ĝin en via artikolo same kiel oni uzas ĝin en la hispana artikolo, metante ĝian nomon en la tekston, sed kun „[[Dosiero:“ anstataŭ „[[Imagen:“ maldekstre. --AVRS 15:35, 21. Nov 2008 (UTC)

Mi tre dankas al ĉiuj. --Sergio Gallardo, 18:11, 21. Nov 2008

Kiel oni scias, ĉu iu bildo estas en nacia lingvo-versio aŭ ĉu en Vikimedia Komunejo? Mi ekzemple ŝatus meti la titolbildon el de:Die Rheinpfalz al la eo-versio. Kiel? (Kaj en kiu helpo-paĝo oni priskribas tion?)--Lu 18:55, 21. Nov 2008 (UTC)

En la dosiera paĝo estas informo ke ĝi elvenas el la Komunejo. Se ne estas la informo tio signifas ke la dosiero troviĝas nur en la tialingva projekto. Vi povas ankaŭ kontroli simple : metu la kodon [[dosiero:dosiernomo.jpg]] kun la dosiernomo kiun vi trovis en alilingva projekto en iun paĝon, ĉe antaŭvido se la bildo aperas tio signifas ke ĝi estas en la Komunejo, se aperas ruĝa ligilo, tio signifas ke ĝi troviĝas nur en la tialingva projekto. Tiam eklaboru por transporti ĝin al komunejo kontrolante kopirajtan statuson. Arno Lagrange @ 19:32, 21. Nov 2008 (UTC)
Kaze de de:Bild:Die_Rheinpfalz_logo.svg videblas jena informo :

Diese Datei ist möglicherweise nicht mit den Richtlinien von Wikimedia Commons kompatibel.
Es sollte individuell geprüft werden, ob sie nach Wikimedia Commons verschoben werden darf.
Do not transfer this file to Wikimedia Commons without an individual review!

Estas klare ĉu ? AL @

Mi esperas; ĉiukaze multe pli klare ol antaŭe. Dankon pro la klarigoj! Mi enmetis viajn afablajn klarigojn al Helpo:Kiel_redakti_paĝon_por_spertuloj#Bildoj; tiun paĝoparton mi krome ligis ekde Helpo:Enhavo. (Mi fakte havis la demandon jam pli frue, sed ne trovis klarigon.) Eble el la jam spertaj bild-uzantoj bv. kontroli.--Lu 10:52, 22. Nov 2008 (UTC)

Ĝustigo de intervikioj redakti

Estimataj, mi provis mem iel ĝustigi intervikiajn ligilojn, sed mi ne sukcesis. Ĉu estas ĉi tie iu, kiu orientiĝas en tiu problemaro pri esperanta esprimo ciganoj, kiu ligas al angla en:roma peoples kaj tiu denove reen al ciganoj. Poste estas la angla esprimo en:gypsy, kiu ligas al cs:Cikáni. Ĉi tie estas poste ankaŭ paĝo pri romaoj, kiu devus respondi al la ĉeĥa cs:Romové, sed ne estas tiel; reen kondukas ligilo al nia esprimo ciganoj. Mi volus atentigi, ke inter unuopaj etnaj grupoj estas diferencoj. Kiel ĝustigi tion? Kerio 19:39, 21. Nov 2008 (UTC)

Mi jam rimarkis antaŭ kelkaj tagoj la kuneziston de ambaŭ artikoloj ciganoj kaj romaoj. Jen atentigo pri tikla delikate solvebla punkto. Tiukaze ne temas nur pri teĥnika problemo sed pri semiotika. Eventuale artikoloj devas esti reverkitaj por klarigi kio estas komprenata sub ĉiu vorto, ĉu ili egalas, ĉu unu estas parto de la alia, ĉu temas pri du apartaj nocioj, ĉu estas konfuzaj vortoj ofte misuzataj kiuj tamen havas precizan signifon, ktp. Kiam la aferoj estas klaraj en Esperanto, tiam oni kontrolu kiel sintenas la aliaj lingvoj pri tiuj temoj kaj provu ligi ĝuste samtemajn artikolojn -la problemo povas esti same konfuza en aliaj lingvoj-. Povas utili apartigiloj. Arno Lagrange @ 20:02, 21. Nov 2008 (UTC)

Neesperantaj ŝablonoj redakti

Estimataj, mi trovis jam duan ŝablonon, kiu estas en la angla. Mi demandas: Kian signifon havas tiaj ŝablonoj ĉi tie? Unua estas {{Taksonomio}}, nun {{Citu libron}}, al aliaj citŝablonoj mi prefere ne rigardos. Uzante plurajn lingvojn por tradukoj mi devis alŝuti ŝablonon en la ĉeĥa, por ke mi ne bezonu traduki el la ĉeĥa al Esperanto kaj tuj en la sekvanta momento ankoraŭ en la anglan. Tiaj ŝablonoj restos neniam tradukitaj de iliaj alŝutintoj kaj se troviĝus iu fervora tradukonto de tiu ŝablonoj, en tion mi tro ne kredas. Do, restas aldoni, ke eblas esperi, ke estas permesite alŝuti ĉi tien kion ajn en kiu ajn nacia lingvo netradukita. Kerio 10:26, 22. Nov 2008 (UTC)

Mi jam klarigis ke netradukitaj ŝablonoj utilas por sentraduke enporti ekzemple citaĵon: tio estas pigra solvo kiu ŝparas multan laboron. La alternativo tradukante artikolon el alia lingvo estas
  1. forlasi citaĵojn, informskatalojn, navigadopanelojn ks,
  2. ĉu povi enporti ilin sen troa kroma laboro,
  3. ĉu ĉion traduki, kio foje fariĝas giganta tasko .
Alikaze se vi unue tradukas la ŝablonon, vi devas ankaŭ traduki ties dokumentadon, kaj je ĉiu enporto traduki ĉiujn unuopajn vokojn al la ŝablono. Pli eleganta solvo estus krei apud la alilingva ŝablono tradukitan version kiu provizus Esperantlingvajn parametrojn kaj vokus la alilingvajn : tiel redaktantoj havus la elekteblecon libere uzi ĉu la alilingvan ĉu la Esperantan laŭ propra laboremo. Alilingvaj ŝablonoj estas provizore akcepteblaj se tio faciligas la laboron de redaktantoj; ĉiu lingvo estas akceptebla kondiĉe ke tio havas signifon (ekzemple geografiaj ŝablonoj kreitaj en iu nacia lingvo kiuj ebligas elmontri informkeston pri geografiaĵo de tiu lando). Tamen dezirindaj estas
  1. provizo de Esperanta dokumentado
  2. provizo de Esperanta versio apud la alilingva
Bonvolu atenti ke ekzemple multaj paĝoj ligas al la ŝablono {{Citu libron}}, kio pruvas ke pluraj redaktantoj jam eluzis la oportunecon uzi tiun netradukitan ŝablonon. Bonvolu ne enmeti ekster la markiloj <noinclude> tekston atentigantan pri plibonigo de la ŝablono, ĉar ĝi tuj nedezirinde aperas en ĉiujn paĝojn kie la ŝablono estas enmetita.
Arno Lagrange @ 11:56, 22. Nov 2008 (UTC)
Ekzistas ŝablono {{Citlibro}}, simila al {{Citu libron}} sed tradukita. Fakte el citaj ŝablonoj [5] estas pluraj tradukitaj kaj pluraj netradukitaj. Maksim 16:37, 22. Nov 2008 (UTC)
Por mi do pli oportune estos, se mi en estonteco forigos ĉiujn ĉi ligilojn el tradukota paĝo al citfontoj, kiuj estas markataj per <ref>-oj. Kerio 17:32, 22. Nov 2008 (UTC)

Aŭtomata rangaltiĝo redakti

La regularo por fariĝi revizianto precizigas ke "Ĉiu enskribita uzanto aŭtomate fariĝos revizianto, se tiu ekredaktis antaŭ almenaŭ 60 tagoj, faris almenaŭ 300 redaktojn al artikoloj, redaktis uzantopaĝon, provizis validan retadreson, havas malplenan forbarprotokolon kaj kelkaj aliaj postuloj estas plenumitaj." Jam okazis ke unu uzanto estis "aŭtomate rangaltigita". Tamen mi scivolas kiel tio funkcias por povi ĝuste informi pri tiu proceso. Bonvolu iu germanlingvano ĉerpi el la longa diskuto utilajn klarigojn. Dankas Arno Lagrange @ 13:00, 22. Nov 2008 (UTC)

Ĝi diras (fakte ne diras tiom multe) ke uzanto ricevu aŭtomate la rajton, se li aliĝis antaŭ 60 tagoj kaj havas min. 500 redaktojn (estis demando ĉu ekde kiam, jen ekde tiu momento, do post enkonduko de la MarkVers), mi supozas?). Laŭ mi ne tro gravas. Kiu ial ne ricevas aŭtomate rajton, ĉar li estis iam ial forbarita dumtempe, administranto povas ankoraŭ decidi doni la rajton. Aŭ administranto povas forpreni, se iu petas forprenon de aŭtomate ricevita rajto. / Fakte, ĉe ni en eo.VP la situacio estas eble tiel, ke ni donu laŭpete, ĉar ni havas eble multe da "aliingvaj helpantoj" kiuj faras multajn teknikajn aferojn en plurajn vikipedioj, kaj ili ne perfekte povas revizii sen lingvokono?--Ziko 18:18, 22. Nov 2008 (UTC)
Nun kvar uzantoj aŭtomate ricevis siajn rajtojn. Mi plu scivolas kiel tio okazas. Kial tiuj ? Kial tiam ? La uzantoj fariĝas reviziantoj samtempe kiam ili konservas iun redakton, sed kial ĉe tiu konservo pli ol alia ? Arno Lagrange @ 22:40, 22. Nov 2008 (UTC)
La aŭtomata ricevo de rajtoj fakte devas esti urĝe blokita - estas granda kaj reala danĝero, ke subite roboto akiru tiajn rajtojn, kaj tio fakte kondukus la tutan reviziadon absurden! DidiWeidmann 15:59, 26. Nov 2008 (UTC)
Roboto havas sian statuson se ĝi estas supozata fidinda. Kiel por ĉiu revizianto ĝiaj redaktoj konservas al reviziita artikolo sian statuson. Robotoj ne mem markas artikolojn reviziitaj. Se vi malfidas al robotoj, tio signifas ke ĉu vi devas kontroli ĉiujn robotajn redaktojn (estas plurcentoj ĉiutage) ĉu ni malpermesu al robotoj redakti. Arno Lagrange @ 19:14, 26. Nov 2008 (UTC)
Memkompreneble mi ne volas malpermesi la utiligon de Robotoj, sed mi deziras ja postulas principe, ke fina decidoj neniam estu ĉe maŝino! Rangaltigo estas cetere ankaŭ simbola ago, kaj ni ja jam travivis la kazon de Crosstor, kiu eĉ en iu senco sentis sin vundita, ke lin rangaltigis aŭtomatismo kaj ne homo!
Roboto ne markas artikolojn reviziitaj, se la roboto ne estas speciale farita por la celo. Same kiel vi devas aparte klaki butonon por marki artikolon, la roboto devas aparte fari specialan operacion. Kaj nun laborantaj robotoj (ekzemple intervikiaj) ĉi tiuj operacion ne faras. Maksim 21:42, 26. Nov 2008 (UTC)
Nuntempe ne, sed kiu garantias, ke ne subite iu sukcesas misuzi roboton kaj subite klakos ekzemple kiel reviziitaj ĉiujn geografiajn ĝermojn ...? Sana malfido al robotoj estas grava. Memkompreneble ankaŭ homoj fuŝas. Sed la kvalito de robota fuŝo estas, ke tia fuŝo tuj multobliĝas. (Antaŭ kelkaj tagoj okazis bela ekzemplo de robota akcidento en Commons, kiu detruis kelkcentojn da bildoj - kaj la riparo devis okazi mane, kaj kelkaj bildoj por ĉiam malaperis! Tute ne temis pri malbona intenco sed simpla akcidento.) Mi vere petas, ja insiste postulas, ke rangaltigo neniam okazu aŭtomate en nia vikipedio. Ne estas tiom granda laborŝarĝo por ni tiujn rangaltigojn kontroli. Por la koncerna persono cetere estas pli alta takso, ke homo lin/ŝin rangaltigis ol maŝino. Mi tiun punkton deziras ĉi tie fakte submeti al voĉcono! - Se teknike tio ne tuj eblas, tiam mi proponas, ke almenaŭ administranto donu aprobon al ĉiuj aŭtomate rangaltigitaj personoj.DidiWeidmann 21:57, 26. Nov 2008 (UTC)

Mi ne opinias danĝere ke uzantoj kiuj plenumas la postulojn estu aŭtomate "rangaltigataj" al reviziantostatuso : ĝi ne estas tiom alta rango. Temas nur pri agnosko ke temas pri supozeble serioza kunlaboranto kapabla rimarki gravajn fuŝaĵojn kaj marki sendifektaj artikolojn. Mi taksas ke dekoj da niaj vikipediistoj estas tiaj fidindaj homoj kiuj povus partopreni en tiu giganta tasko igi pli fidinda al leganto tiun kolekton de pli ol centmil artikoloj. Sufiĉas al mi scii ke al iu uzanto kiu misuzus sian rajton oni povus depreni ĝin (ankaŭ uzanto kiu malvolas esti revizianto povas peti ke la rajto estu forprenita). Reviziantoj ne havas la samajn respondecojn kiel administrantoj kaj (estontaj) kontrolantoj. Tamen temas pri uzantoj kiuj estas iom pli ol okazaj vizitantoj kaj estas bone ke ili estu iom pli implikitaj en la nivelaltiĝo de Vikipedio. Jam ekzistas tri ŝtupoj da uzantoj : anonimuloj, ĵus enskribiĝintaj kaj konfirmitaj. Ĉiu tipo de uzuloj havas apartajn rajtojn (rilate ekzemple kreadon de paĝoj, alŝuton de dosieroj, redakton de duonprotektitaj paĝoj). Revizianto staras sur la kvara ŝtupo kun iu kroma rajto. Nur tio. AL @ 22:59, 26. Nov 2008 (UTC)

Ruĝa krisigno redakti

Min frenezigas tiuj ruĝaj krisignoj ĉe Lastaj ŝanĝoj. Ĉu mi povas iel kaŝi, mal-vidigi ilin? Narvalo 20:19, 22. Nov 2008 (UTC)

Vi povas kaŝi ilin tiel, ke vi vizitos la paĝon, kie la ruĝa krisigno aperas, kaj sendos markilon en la historion de redaktoj. Tiam la ruĝa krisigno malaperos el Lastaj ŝanĝoj ĝis tiu tempo, kiam aperos nova ŝanĝo en la sama artikolo. Poste estos necese denove viziti ĝin, kontroli ĝin kaj por malvidigi la krisignon, denove konfirmi la markilon. Alian eblecon mi ne scias. Kerio 20:23, 22. Nov 2008 (UTC)
Kial la problemo pri la krisignoj? / Kompreneble ne simple metu markilon, sed unue reviziu.:-) --Ziko 20:33, 22. Nov 2008 (UTC)
En la HTML kodo videblas ke la krisigno estas metata kiel "<span class="unpatrolled">!</span>". Do necesas aldoni ion taŭgan en sia .css por ke la klaso "unpatrolled" estu nevidebla. Ŝajne, laŭ ru:MediaWiki:Common.css, la bezonata linio estas ".unpatrolled {visibility:hidden}". Maksim 20:55, 22. Nov 2008 (UTC)
Mi gratulas kolegon Narvalo ke li aŭtomate ricevis siajn rajtojn de revizianto ! Nun se vi vere malvolas vidi ke estas peno plibonigi la Vikipedion markante sendifektajn arikolojn, vi povas laŭ la sagaca sugesto de Maksim aldoni en vian .css - subpaĝon la menciitan kodon: mi kontrolis ke tute bone efikas.Arno Lagrange @ 22:43, 22. Nov 2008 (UTC)
mi faris tie ĉi Vikipediisto:Narvalo/monobook.css, sed nenio ŝanĝiĝis. Kion mi mistajpis? Antaŭdankas Narvalo 08:04, 23. Nov 2008 (UTC)
Vi tute bone tajpis. Nur necesas refreŝigi la kaŝmemoron de via foliumilo kiel indikite supre de la paĝo Vikipediisto:Narvalo/monobook.css : Mozilo: alklaku Reŝarĝi (aŭ Stir-Shift-R) ... AL @ 09:29, 23. Nov 2008 (UTC)
Eble la nomo devas esti demajuskla: Vikipediisto:Narvalo/Monobook.css. Maksim 11:06, 23. Nov 2008 (UTC)
Mia Vikipediisto:ArnoLagrange/monobook.css estas minuskle skribita kaj funkcias AL @ 11:32, 23. Nov 2008 (UTC)

Ligigo de la neligitaj paĝoj redakti

Mi proponas kaj planas duonaŭtomate fari ligilojn al neligitaj artikoloj Specialaĵo:Neligitaj paĝoj. La afero estos farata perrobote, tamen ĉiu redakto estos anticipe permane kontrolita je tio, ĉu vere temas pri la sama nocio. Antaŭ jaro la afero jam estis farata, jen estas kelkaj jam faritaj redaktoj: [6] .

Plu, estas ideo plilarĝigi la terenon de la laboro - fari ligilojn ne nur al neligitaj artikoloj sed ankaŭ al artikoloj, al kiuj dume estas tro malmultaj ligoj - unu, du, ... , ĝis iu konkreta limo. Mi komence proponus ke la limo estas 1 jam ekzistanta ligilo. Maksim 21:05, 22. Nov 2008 (UTC)

  1.   Por: Mi subtenas kaj apogas la ideon. Thomas Guibal 08:51, 23. Nov 2008 (UTC)
  2.   Por: Ankaŭ mi.--Crosstor 09:19, 24. Nov 2008 (UTC)
  3.   Por: Certe bona ideo. Eble unu paŝo post la alia: Unue nul ligiloj, poste unu.--Lu 21:03, 24. Nov 2008 (UTC)
  4.   Por: Jes.--Ziko 21:28, 24. Nov 2008 (UTC)

Taksonomio korektita redakti

Geamikoj, mi laboras lastatempe kun la Pywikipediabot por traduki la ŝablono Taksonomio al {{Taksonomio korektita}}. Mi eblis fari simplan tradukon de ekzemplero: Jakanaedoj. La roboto funkciis tre bone, suprizante min! ;-)

Mi ne volus senbridigi ĉi tian "riparon" trans nia Vikipedio sen la subteno de la komunumo. Ĉu ni permesas al mia roboto ripari tiel? -- Yekrats 01:22, 23. Nov 2008 (UTC)

Viroj/Virinoj redakti

Ĉu iam estis diskuto pri la dezirindeco de la kategorioj Viroj kaj Virinoj? Mi rimarkas, ke en la Esperanto-vikipedio sub "Virinoj" estas centoj da nomoj de difinitaj virinoj. En la angla Vikipedio tute ne estas nomoj sub Women sed temoj, kiuj rilatas al la virineco. Krome mi rimarkas la konsilon al vikipediistoj ne krei kategoriojn laŭ sekso. Mi do sugestas ke kontribuo pri sinjorino X ne plu estu sub Virinoj, sed sub Italaj aktoroj aŭ Ĉinaj politikistoj aŭ sub iu ajn pli preciza kategorio. PaulP

En de.WP ni havas Frau kaj Mann, kaj servas ĉefe por statistiko. Laŭ mi oni tenu tion en eo.WP.--Ziko 14:16, 23. Nov 2008 (UTC)
La germana havas ankaŭ kategorion "Intersexueller". Krom la germana nur la sveda ŝajnas havi ion Frau-Mann-similan. Ĉu vi pretas akcepti la postenon de seksostatistikisto, kiu markas kaj markos ĉiun troveblan biografian artikolon en la E-Vikipedio per seksa kategorio? Prefere ni faru ion utilan anstataŭ imiti la profunde enbakitan seksismon de la germana. --Surfo 14:43, 23. Nov 2008 (UTC)
Jes estis jam similtema diskuto Vikipedio:Babilejo/ge-_in-_vir-_aktoro Arno Lagrange @ 17:50, 24. Nov 2008 (UTC)
Nu jes, sed tio temis ĉefe pri la lingva afero: la eterna "ĉu virino povas esti instruisto?". Mi komprenis la demandon de PaulP kiel tute praktikan: Ĉu indas kontroli ĉiun vikipedian artikolon pri homo kaj sisteme aldoni al ĉiu el ili katerogion "viro" aŭ "virino". Ziko ŝajnas esti por tio ("servas por statistiko"), dum mi tre dubas pri valoro de tia entrepreno. --Surfo 20:54, 24. Nov 2008 (UTC)
Efektive, mia demando estis simple praktika. Mi strebas al reguleco en Vikipedio. Ĉu ĉiuj viroj estu en la kategorio Viroj, aŭ neniu? Ziko ne povis konvinki min. La fakto, ke nur du Vikipedioj havas tiujn kategoriojn, estas por mi plia instigo forigi ilin. PaulP 21:30, 24. Nov 2008 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj redakti

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la mediavikian paĝon por Specialaĵo:Lastaj_ŝanĝoj tiel, ke nun la supra kesto, kiu eble iom ĝenas kelkajn el ni, estas kaŝebla kiel navigilo. Kore --Tlustulimu 18:09, 23. Nov 2008 (UTC)

Bone. Sed nun la tri sekcioj ene de la kaŝebla kesto (dezirataj artikoloj, ktp...) devus logike kaj miaopinie ree fariĝi ne plu kaŝeblaj. Por vidi ekz. la deziratajn artikolojn necesas malfermi du kestojn unu post la alia, kio certe ne estas tre oportuna por atentigendaj artikoloj ! Thomas Guibal 13:06, 24. Nov 2008 (UTC)

Aldono de foto aŭ ilustraĵo redakti

Mi kompletigis artikolon pri Oishi Wasaburo.

Se iu helpanto bonvolas esplori la aferon, troviĝas foto, ne tre bona sed ekspluatebla, pri Oishi Wasaburo : (dua, dekstre) ĉe : http://homepage2.nifty.com/tsukaken/pro.tsukahara/kokusaikaigi/Singapore2003.8/Fig.8,Wada&Oishi.jpg

alia adreso : http://www.astrosurf.com/lŭorion/Documents/meteo-wasaburo-oishi.jpg

Mi supozas ke ne estas problemo pri kopirajto (?) sed mi ne ankoraŭ kapablas aldoni fotojn kaj ilustaĵojn al la bildbanko de Wikipedia. Eble japanaj vikipediistoj estas pli bone lokitaj pri tio. Ĉu estas kunlaborantoj en Japanio ? Krome, iom aparte, ĉu eblus havi ideon pri la kunlaborantaro laŭ lando ? Sed eble la plej bona loko por tiu ĉi demando estas ĉe http://www.vikipedio.net --Henriko 09:18, 24. Nov 2008 (UTC)

Por koprirajtoj ne taŭgas supozoj sed necesas certeco. La fotoj ŝajnas malnovaj, tamen mi tute ne scias ĉu ili estas sufiĉe malnovaj por esti konsiderataj en la publika domajno. Informo pri la jaro de la foto utilus.
Ekzistas kategorio Kategorio:Vikipediistoj laŭ landoj en kiu estas aro da subkategorioj laŭ unuopaj landoj. Vidu Kategorio:Vikipediistoj de Japanio: la plej aktiva japan vikipediisto estas Vikipediisto:Ryoho, tamen li foje longe forestas. Arno Lagrange @ 17:33, 24. Nov 2008 (UTC)

Dankon ! Pri la foto, mi simple kreis ligilon al ĝi.--Henriko 19:36, 24. Nov 2008 (UTC)

La fama antropologo Claude Levi-Strauss fariĝos centjara post kelkaj tagoj. Mi proponas ke ni fokusiĝu plibonigi la artikolon pri li, ĉar momente ĝi estas terura ĝermeto. Arno Lagrange @ 23:11, 24. Nov 2008 (UTC)


En p. 338 de "Lingvo kaj vivo", Gaston Waringhien dediĉis tutan longan paragrafon, ĉ. duonpaĝan, al sperto kiun faris CLS en Mato Grosso pri hordoj da Indianoj. Temas pri lingva komunikado.Eble citinda (?).

Bazaj elementoj en la franca :

Mi devas fini alian laboron. --Henriko 05:03, 25. Nov 2008 (UTC)

Ligoj al aliaj projektoj en la flanka strio redakti

Mi enportis ĵavaskriptaĵon el franclingva Vikipedio kiu aperigas la ligilojn al aliaj projektoj en maldekstran flankan strion super ligiloj al aliaj lingvoj. Se vi volas vidi kiel funkcias aldonu jenan kodon en vian subpaĝon monobook.js ( Vikipediisto:<Via_nomo>/monobook.js)

document.write('<script type="text/javascript" src="' 
+ 'http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipediisto:ArnoLagrange/aliaj_projektoj.js' 
+ '&action=raw&ctype=text/javascript&dontcountme=s"></script>');

Refreŝigu kaŝmemoron de via foliumilo kaj rigardu kiel aspektas Sunsistemo/provo (fantaziaj ligoj) Sunsistemo (vera ligilo). Se ĉiuj konsentas ni funkciigos tion por ĉiuj. Estas ebleco malhelpi ĝin funckii por si. Arno Lagrange @ 02:45, 26. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Via ideo estas bona, sed mi ĵus rimarkis, ke vi ne aranĝis paĝon kun la CSS-formatoj por tio. Ĉu vi ankoraŭ povas aranĝi ĝin? Se ne, ĉu mi faru tion en mia vikipediista nomspaco? Kore --Tlustulimu 15:13, 26. Nov 2008 (UTC)

Fidindeco de "Wikipedia article traffic statistics" redakti

En julio mi kreis la paĝon 1510-aj jaroj kaj nun mi volis scii, kiom da homoj rigardas ĝin. Bele, pasintmonate ĉ. 70 vizitoj, almenaŭ io. Kiam mi rigardis pli fruajn monatojn, mi konstatis, ke laŭ la informoj estis 6 vizitoj en junio kaj en februaro 8 vizitoj, ambaŭ antaŭ la kreiĝo de la paĝo. Mi konfesas, ke mia kredo je la statistiko suferis... :-) Ĉu iu havas klarigon? --Lu 08:01, 26. Nov 2008 (UTC)

Eble kelkaj uzantoj (kaj eble "robotoj") klakis ruĝan ligilon al la malplena paĝo. Tio estus mia ideo. -- Yekrats 11:05, 26. Nov 2008 (UTC)
Mia ideo estus ankaŭ tia, ke en intervikiaj ligiloj en alilingvaj versioj estas kelkaj paĝoj ligitaj al neekzistantaj paĝoj en Esperanto kaj scivolemaj legantoj klakas al malplena paĝo. Se tia vizito estas kalkulata, tio estas alia demando. Vidu ekz. ĉi tien. La paĝo estis kreita ĉi tie nur la 28-an de novembro 2008, sed iuj rigardis ĝin regule dum la tuta monato, eĉ en oktobro de 2008, eĉ kiam ĝi ne ekzistis ĉi tie. Ĉu eble neesperantistoj el aliaj vikipedioj laŭ intervikioj estis scivolemaj, kiel tia paĝo aspektas en E-o...? Kerio 07:43, 29. Nov 2008 (UTC)

Ĉu ne eblus aranĝi, ke la statistiko pri vizitoj por ĉiu artikolo estus videbla aŭ alirebla en ĉiu paĝo per iu butono? Aŭ supre apud ĉiuj redaktaj butonoj aŭ sube sub la paĝo en formo de butono? Aŭ en alia formo ekz. kiel kalkulilo de vizitoj? Kerio 07:36, 29. Nov 2008 (UTC)

Ebla plia ludilo por trovi verkindajn artikolojn redakti

La paĝo Listo_de_artikoloj_kiuj_estas_en_EN_kaj_DE_kaj_forestas_en_EO listigas artikolojn laŭ la kvanto de vikipedioj, en kiuj la artikoloj troviĝas. Povas esti, ke tamen la artikolojn nur malofte iu rigardas (ja decidis verki ilin la vikipediistoj, ne la nuraj vizitantoj). La artikola vizit-statistiko havas eble problemeton, sed certe ne vere esencan. Oni povus uzi ĝin por listigi artikolojn/temojn laŭ la sumo de vizitoj en ĉiuj diversaj vikipedioj (en unu el la lastaj monatoj). Se oni forprenos tiujn temojn, pri kiuj jam ekzistas artikolo en nia eo-VP, oni havos liston de eble verkindaj artikoloj. Principe, ju pli ofte iu temo estas rigardata en diversaj vikipedioj sume, des pli ofte homoj eble vidas la flankan mencion, ke ekzistas eo-versio. Kaj simile (kaj por multaj el ni pli grava), des pli alta estas la probableco, ke temas pri artikolo, kiun poste en la eo-VP vere iuj alrigardos. (Mi ĵetas la ideon en la forumon - kaze ke iam iu el la programistoj ne havas bonan ideon, kiel amuzi sin...)--Lu 10:02, 26. Nov 2008 (UTC)

Sinsekvo de la kategorioj ene de artikolo redakti

Ĉu iam estis farita decido pri tio? Mi nenion trovas ĉi-rilate en la regularo. Tamen mi konstatas, ke tre ofte iuj ŝanĝas la sinsekvon. Mi mem ĉiam sekvis la kronologian sinsekvon: Oni unue naskiĝas -> Kategorio:Naskiĝintoj en ...; poste iu famiĝas kiel verkisto -> Kategorio:Verkistoj; poste li eklernas Esperanton > Kategorio: ...aj esperantistoj, ktp.

Persone mi fakte ne vidas troan gravecon en sinsekvo de kategorioj, dum ne estas tro da kategorioj en la sama artikolo. Ĉe artikoloj kun ŝajne multaj kategorioj oni devas ankaŭ kontroli, ĉu entute ĉiuj el tiuj kategoriindikoj necesas (loka esperanto-klubo ekzemple ne devas aperi en la kategorio eŭropa esperanto-asocio, sed en la kategorio de esperanto-ascocioj de la koncerna lando). Cetere la sinsekvo ankaŭ ne ĉiam influeblas, ĉar kelkaj el la kategorioj estas generitaj de ŝablonoj, dum aliaj devas esti mane aldonitaj. Ni fakte lasu la ordon de la kategorio al la gusto de la verkanto. Persone mi ordigas ilin laŭ ilia graveco rilate la artikolon. Kiam artikolo rilatas al geografia temo, tiam la kategorioj geografiaj aperu unue, dum tiuj pri aliaj aspektoj poste. Tio tamen estas kriterio de persona juĝo, kaj tial oni ne povas ilin apliki tro strikte kaj kun regularo. Estus cetere preskaŭ ne ebla laboro ordigi la kategoriojn, krom se oni elektus alfabetan ordon (tion povus fari roboto). Prioritaton tiam laŭ mia opinio havu entute la kontrolo, ĉu ĉiu artikolo troviĝas en la ĝusta kategorio kaj korekti erarajn kategoriojn.DidiWeidmann 22:20, 26. Nov 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Didi. Miaopinie venu unue la kategorioj, kiuj plej signife aŭ precize rilatas al la temo. Pri Victor Hugo estas ekzemple plej notinda, ke li estis franca verkisto, ne ke li naskiĝis en 1802. Mi kutimas aldoni/forigi/reordigi la kategoriojn de ĉiuj novaj artikoloj, ĉar la afero estas iom teknika kaj nur tre malmultaj uzantoj majstras la kategorisistemon. Mi tamen ne konsciis, ke reordigo de kategorioj povus ĝeni iun : do eble ni povus aldoni reguleton pri tio en la paĝoj Helpo:KategoriojVikipedio:Nomoj de kategorioj. Kore, Thomas Guibal 07:26, 27. Nov 2008 (UTC)
En ordo. Mi ĉefe scivolis, ĉu ekzistas kutimo/normo. Ja ne malofte ekzistas tiaj kutimoj aŭ interkonsentoj, kiuj ne troviĝas en iu regularo. Do ankaŭ mi ordigos ilin estonte laŭ graveco. Dankon! PaulP 09:28, 27. Nov 2008 (UTC)
Jes, tute en ordo. Sed kiel PaulP komence atentigis "tre ofte iuj ŝanĝas la sinsekvon". Specialisto pri tia sensenca ŝanĝado, precipe sensenca alfabeta ordigo, estas nia amiko-fuŝisto IP-ulo, kiu lastan tian ordigon faris en Vindotuko. Alia lia specialaĵo estas ŝanĝi ĉiun "vidu ankaŭ" al "vidi ankaŭ". Lia hodiaŭa IP estas 86.195.136.209, sed li uzadis diversajn numerojn. Hodiaŭ li atakis la artikolon Konjugacio, kiun li estas malkompetente mistraktanta. --Surfo 10:24, 27. Nov 2008 (UTC)

Roboto (skripto) por FlaggedRevs redakti

Vidu mia angla (paŭŝala) demando: Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto#Bot_approval_for_inital_sighting_of_authoritative_pages. --- Kore, Melankolio 05:37, 27. Nov 2008 (UTC)

Vikipediisto:Melankolio (eo:1) volas utiligi boton por aŭtomate aldoni la markon "reviziita" en artikoloj redaktitaj de membranoj de "blankalisto". La blankalisto konsistus de Administrantoj, Reviziantoj, fidelaj robotoj, kaj eble aliaj fidelaj vikipediistoj. (Evidente tiu listo estus sufiĉe fidela esti aŭtomate kontrolita.) Mi opinias ke ĝi eble estus bona ideo. Ĉu aliaj pensoj? -- Yekrats 13:16, 28. Nov 2008 (UTC)
Kontraŭ (en ĉi tiu varianto). Estu artikolo kiu estis redaktita nur de vikipediistoj, al kiuj ni nun fidas. Sed se ili skribis ĝin antaŭ longe, tiam ili povis ankoraŭ ne scii sufiĉe bone kion kaj kiel fari. Ĉi tio veras ankaŭ por mi mem - mi ne povas esti certa pri artikoloj, kiujn mi skribis ekzemple antaŭ 3 jaroj. Por ruligi la roboton, ŝajne necesas meti limdaton por ĉiu vikipediisto aparte, ekde kiam fidi al li. Ekzemple, povas esti uzata dato ekde kiu li estas administranto. Kaj ankaŭ devas esti iuj aldonaj postuloj, kiel ekzemple ke la artikolo devas esti enkategoriita. Maksim 19:06, 28. Nov 2008 (UTC)
Mi miras. Jam pli malpli ĉiu "fidinda" laŭ tiu listo jam havas revizirajton.--Ziko 19:58, 28. Nov 2008 (UTC)
Temas pri tio ke antaŭlonge la samaj homoj redaktis malpli bone. Maksim 21:45, 29. Nov 2008 (UTC)

Povas esti nur aldon SysOps aŭ nur SysOps+robotoj al tiu listo, kompreneble. --- Saluto, Melankolio 09:37, 29. Nov 2008 (UTC)

Vidu ankaŭ diskuton pri la samo en la rusa Vikipedio: [7]. Maksim 21:47, 29. Nov 2008 (UTC)

Vidu ankaŭ meta:User:Melancholie/editor (6 vikioj) & Helpo:Markitaj_versioj#Kriterioj_por_revizio. --- Kore, Melankolio 12:29, 30. Nov 2008 (UTC)
  1.   Por: Se vi havas kontrolon kaj starigi regulojn pri la blankalisto. Certe administrantoj kaj burokratoj indas esti en la blankalisto. Longdaŭre funkciantaj intervikiaj robotoj ankaŭ. (Eble intervikia roboto uzata pli ol 6 monotoj povas esti aldonita al la blankalisto.) -- Yekrats 14:17, 30. Nov 2008 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Mi forte kontraŭas, ke boto aŭ maŝino ricevu la rajton revizii ion ajn!! Tio estus treege danĝera kaj kondukus absurden la tutan revizian laboron! Miajn proprajn artikolojn ekzemple mi ja tre ŝatas revizii mem, kaj mi preskaŭ ĉiam malkovras ion korektindan. Ankaŭ bonaj kaj kapablaj homoj kelfoje eraras kaj la reviziado ja ĝuste estas rea kontrolo. Se oni nun kun la sola kriterio, ke fidinda persono verkis artikolon sen vera revizo markas la artikolon kiel "reviziita", tio estas ne akcpetebla fuŝo! DidiWeidmann 21:31, 2. Dec 2008 (UTC)
La plej terura afero de la supra propono estas la absurdega ideo "ke artikoloj redaktitaj de fidindaj robotoj" estu markitaj kiel reviziitaj. Per tiu kriterio per unu bato ĉiuj geografiaj ĝermaĉoj (kiuj laŭ mi ne meritus tian hokon) estus "reviziitaj" kiam nur tia roboto aldonis intervikian ligilon al la volapuka versio de la ĝermo ... DidiWeidmann 21:45, 2. Dec 2008 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Ankaŭ mi kontraŭas. Mi rimarkis, ke roboto faris iun stultan aldonaĵon, kaj tuj "reviziis" ĝin. --Vikipediisto:PaulP (UTC)
@PaulP: Kiu roboto? @ĝeneraleco: vidu ankaŭ huwiki.(protokolo) --- Kore, Melankolio 22:48, 7. Dec 2008 (UTC)
@Melankolio: Temis pri Maksimbot. Arno "defendis" la roboton, dirante ke ĝi revizias nur, se antaŭe iu vera persono reviziis. Sed tio laŭ mi estas malbona praktiko. Se mi revizias iun tekston hodiaŭ, tio neniel pravigas, ke ĉiuj postaj korektoj, bonaj aŭ eraraj, estu aŭtomate reviziitaj de roboto. PaulP 11:42, 9. Dec 2008 (UTC)
Notu, ke nura la lasta (fina) revizio akirus reviziita; sole se redaktita nura de SysOps(+/-robotoj,sighters). --- Kore, Melankolio 00:55, 10. Dec 2008 (UTC)

Avo frosto kaj Santa Nikolao redakti

En Esperanto vikipedio ne ekzistas artikolo pri Avo frosto. Estas artikolo pri Santa Nikoolao, sed se trarigardi plibone ili ĉe multaj popoloj estas du tute apartaj "figuroj". Ĉe ortodoksaj popoloj, ekzistas sufiĉe forta "kulto" de Santa Nikolao, sed ĝi faras ĉion krom portas donacetojn al infanojn. Tamen , samaj popoloj, kaj ankaŭ kelkaj aliaj ekz. slavaj (sed ne ortodoksaj), ekz. slovenoj, konas ĝuste Avon froston, kiu simple estas bonkora maljunulo kiu felicigas infanojn okaze de novjaro. Avo frosto ĉe multaj ne havas ligon kun religio (kristanismon), la plej verŝajne ĝi devenas eble eĉ de malnovslava mitologio, aŭ tute ne estas ligita al religio, sed nur al tradicio. Mi intereseĝas pri opinioj de aliaj, ĉar vere mankas Avo frosto en nia vikio.--Printempo 07:20, 28. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Printempo. Mi ne kontraŭas, se tia artikolo estiĝus. Eĉ male, ĉar tiam la vikipedio iomete malpli okcidentece estus. Kore --Tlustulimu 10:31, 28. Nov 2008 (UTC)

Kutimaj gramatikaj eraroj redakti

Mi proponas enkonduki paĝon en areo Vikipedio:... por kolekti la kutimajn (relative oftajn eĉ fare de spertuloj) gramatikajn erarojn en Vikipedio, kompreneble kun klarigo. Tio estus bona lernomaterio por komencantoj kaj por spertuloj. Se ankaŭ unu-du personoj emas por kontribueti en tio, mi komencas redakti paĝon ekz. Vikipedio:Oftaj gramatikaj eraroj aŭ simila. Se ne plaĉas la ideo, mi lasas fali ĝin. Narvalo 22:06, 28. Nov 2008 (UTC)

Mi pretas kunlabori. PaulP 22:24, 28. Nov 2008 (UTC)
Bonega ideo. Vi povas kalkuli min inter la scivolemaj legantoj de tiuj paĝoj : ankaŭ mi devas foje kontroli mian gramatikon. AL @
Mi subtenas la ideon de Narvalo. Thomas Guibal 06:54, 29. Nov 2008 (UTC)
Do, se la titolo plaĉas, mi semajnfine komencas konstrui strukturon de la paĝo. Espereble sufiĉas unu paĝo kun maksimume 30 kilobajtoj:) Narvalo 22:41, 28. Nov 2008 (UTC)
Eble Vikilibroj pli taŭgas por tio. --AVRS 23:05, 28. Nov 2008 (UTC)
ne temas pri libro, sed pri kolektitaj gramatikaj eraroj.

Kiel mi povas inmeti bildon (aŭ alian dosieron) en ĉi tio vikipedio? --Francescost 12:26, 29. Nov 2008 (UTC)

Por multaj ekzemploj, bonvolu vidi Helpo:Bildoj. -- Yekrats 12:41, 29. Nov 2008 (UTC)
mmmm... mi pardonpetas, sed mi volas "upload" bildon. Kie estas la komando?
En la maldekstra kolumno, sub "Iloj". Alŝuti dosieron. Tamen, mi petus ke vi aŭ havus propran kopirajton de la verko, aŭ markus ĝin kiel justa uzo. Se la bildo estas via propra, marku ĝin kun ŝablono {{propra}}. Se ne, bonvolu aldoni {{Informkesto justa uzo}}. Ankaŭ por ambaŭ kazoj, la ŝablono {{Informo por dosiero}} estas bona, ĉar ĝi montras la mondon kie vi akiris ĝin. (Pri kopirajtaj aferoj, eble mi troas, sed ni devas fari la regularojn de Vikipedio:Regularo pri justa uzo.) Se vi havas demandojn, bonvolu peti. Kore salutas Yekrats 13:11, 29. Nov 2008 (UTC).
Dankon, sed mi legis en speciala paĝoj, ke mi ne havas rajtojn, tial mi ne povas vidi "alŝuti dosiero"-n. En Alŝuti dosieron mi legas: "La ago petita de vi estas limigita al la uzantoj en unu el la grupoj Aŭtomate konfirmitaj uzantoj, Administrantoj, Alŝutantoj". Mi volus alŝuti ĉi tiun dosieron: http://it.wikipedia.org/wiki/Immagine:Simbolo_dell%27unical.jpg . Ĉu iu (kiu havas la rajton) povas alŝuti ĝin? (fairuse licenco, mi volus meti en Universitato de Kalabrio) Dankon koran! --Francescost 14:23, 29. Nov 2008 (UTC)
Ha, verŝajne vi estas nova uzanto de Vikipedio. Tiuj atingorajtoj estas donitaj aŭtomate de la vikipedio-sistemo post kelkaj redaktoj en la artikola nomspaco. Mi pensas ke vi devas atingi la jenajn:
  • konto aĝas pli ol 4 tagojn
  • pli ol 10 artikolo-redaktojn
La devigoj estas pli striktaj se vi aliras vikipedion per reto Tor. Do, mi sugestas: Daŭru redakti! :-) -- Yekrats 13:59, 30. Nov 2008 (UTC)

Volata: Guruo de Python redakti

Mi provas fari YekratsBot ripari la ŝablonon {{Taksonomio}} al {{Taksonomio korektita}}. Tamen, Kerio konstatis eraron, ke la roboto rekte kopiis miajn x-sistemajn literojn (farinte gx anstataŭ ĝ). Do, mi entajpis la esperantlingvajn literojn en la fontkodo. Nun mi ricevas eraron "SyntaxError: Non-ASCII character '\xff' in file C:\Python\pywikipedia\user-fixes.py on line 1, but no encoding declared..." (Sintaksa eraro: Ne-ASCII signo '\xff' en dosiero C:\Python\pywikipedia\user-fixes.py en linio 1, sed nenia enkodado deklarita...".) En linio 1, mi enmetis deklaron de UTF-8. Kio estas la problemo?

Verŝajne programado ne estas mia plej forta talento. Jen mia fontkodon por Pywikipedia. Se Python-guruo povas provlegi ĝin, mi estus tre dankema! -- Yekrats 13:00, 29. Nov 2008 (UTC)

Mi kopiis la programon el redaktado de Vikipediisto:Yekrats/user-fixes.py, ruligis per python kaj ĝi ne donis eraron. Mi suspektas iun suprfluan signon en la unua linio en la dosiero sur via komputilo. Provu forigi la komencon kaj remeti ĝin el la vikio. Maksim 21:44, 29. Nov 2008 (UTC)
Eble vi redaktis la programon per "notepad" en Windows, kaj konservis la dosieron kun opcio "Unicode". Ĝi ne taŭgas, necesas opcio "UTF-8". Maksim 22:00, 29. Nov 2008 (UTC)
Dankon, Maksim! Mi provos tion. -- Yekrats 15:40, 1. Dec 2008 (UTC)

Bezonataj artikoloj redakti

Mi atentigas ĉiujn, ke ekzistas apartaj paĝoj en la angla en:Wikipedia:Requested articles kaj aliaj lingvoj pri bezonataj artikoloj. Eble ankaŭ ni devus sekvi tiun itineron. Narvalo 22:06, 29. Nov 2008 (UTC)

Mi longdaŭre estas konsiderata tian peto-sistemon por ni. Do, bona ideo! Tamen, verŝajne ni ne bezonus la multmultajn kategoriojn kiel la anglalingva Vikipedio. Kelkaj kategorioj estus sufiĉe. -- Yekrats 15:48, 1. Dec 2008 (UTC)
en (http://hu.wikipedia.org/wiki/Wikip%C3%A9dia:K%C3%A9rt_cikkek) la hungara, oni skizas bezonatajn artikolojn de ĉiu temo nur en unu paĝo. Tio sufiĉas ankaŭ por ni. Narvalo 19:42, 1. Dec 2008 (UTC)
Eble pli bona adjektivo estus "Petitaj artikoloj". -- Yekrats 00:16, 3. Dec 2008 (UTC)

Normigo redakti

Mi konstatas, ke iuj vikipediistoj skribas "Esperanto", aliaj "esperanto"; iuj skribas "3-a", aliaj skribas "3a"; iuj skribas "Franca", aliaj skribas "franca". Neniuj el tiuj formoj estas eraraj, sed ĉu ne estus bone unuecigi? Laŭ mia memoro antaŭ kelkaj jaroj oni diskutis pri la formoj "3-a" kaj "3a" kaj voĉdonis por "3-a", sed mi ne retrovas tion en la regularo. Ĉu ne indus krei iun paĝon Vikipedio:Unuecigaj rekomendoj? PaulP 10:43, 30. Nov 2008 (UTC)

tiu stilo ofte dependas de la gepatra lingvo. Ĉu ni volas akceptigi stiluzon de kelkaj lingvoj? Narvalo 11:02, 30. Nov 2008 (UTC)
Ĉu vi do preferas, ke la uzo de ambaŭ formoj estu libera? Mi pretas akcepti tion, sed tiam la vikipediistoj sciu tion. Nun iu ŝanĝas "Franca" al "franca" kaj morgaŭ alia denove ŝanĝas "franca" al "Franca". Tio estas perdo de energio kaj pro tio mi preferas konsulti la aliajn pri iliaj ideoj. PaulP 11:15, 30. Nov 2008 (UTC)

Mi konsentas kun Paul ke ni bezonas normojn pri tio, samkiel ekzistas konsiloj pri landonomoj. Yves Nevelsteen 21:25, 6. Dec 2008 (UTC)

Dankon, Yves, pro la subteno. Sed mi havas la impreson, ke la plimulto tie ĉi fajfas pri normoj. Anstataŭ krei unu Vikipedion, oni kreas amason da diversspecaj vikipedietoj. Eĉ normoj kiuj ekzistas, ekzemple reguloj pri kategorioj, ne estas sekvataj. PaulP 22:05, 6. Dec 2008 (UTC)
Ne estu tiel pesimista, Paul. Fakte ja plejmultaj vikipediisto skribas "3-a" anstataŭ "3a" aŭ "Esperanto" anstataŭ "esperanto". Koncerne kategoriojn, mi klopodas korekti ilin kiel eble plej ofte. Thomas Guibal 08:20, 7. Dec 2008 (UTC)
Dankon Thomas! Jes, mi jam rimarkis, ke vi regule korektas erarajn kategoriojn. Sed jen ekzemploj, kiuj pesimismigas min. Ekzistas la regulo, ke oni ne kreu kategoriojn laŭ seksoj (aktorinoj estu aktoroj ks.), sed antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi nomis tian inan kategorion "evitenda" tuj iu administranto nuligis mian korekton. Ekzistas reguloj pri pluralaj kaj singularaj kategorioj, sed tamen oni konstante gaje aldonas vortarojn al ekzemple la kategorio "Esperanto-vortaro" anstataŭ "Esperanto-vortaroj". Pro tio mi ricevas la impreson, ke mi ĉiam naĝas kontraŭflue. PaulP 11:51, 7. Dec 2008 (UTC)
Plejofte la singularaj kategorioj datiĝas de epoko, kiam neniu decido estis ankoraŭ farita pri tio. Nun restas multaj alinomendaj kategorioj : ĝis la alinomado, estas fakte pli praktika, ke novaj artikoloj iru provizore al la sama, singulara kategorio. Vi estas tutkore invitata pluraligi la kategorion "Esperanto-vortaro" ! Kore, Thomas Guibal 12:54, 7. Dec 2008 (UTC)
Ke novaj artikoloj iru provizore al malnova erara kategorio, havas laŭ mi sencon nur, se oni planas per roboto alinomi la kategoriojn. Se la alinomado devas okazi mane, tiam ĉiu plia erara nomado signifas pli da laboro poste, ĉu ne? PaulP 13:50, 7. Dec 2008 (UTC)

Denove alinomo-propono de Prefektujo al Gubernio de Japanio redakti

Saluton, karaj vikipediistoj, precipe kontribuantoj pri Japanaĵoj.

Vikipediisto:Vastalto denove proponas alinomadon de artikoloj pri de Prefektujoj de Japanio: de Prefektujo al Gubernio.(ekz. Kumamoto (prefektujo) -> [[Kumamoto (gubernio)]])

Mi kalkulas ke la alinomado estas granda: kostas pli ol 100 paĝo-ŝanĝojn. Mi opinias ke necesas konsenton de kontribuantoj pri Japanaĵoj por alinomado aŭ konservo,. Aldone se nia diskuto aktiviĝos, mi deziras aldoni paĝonomo-gvidon pri loknomoj de Japanio en Vikipedio:Nomoj_de_titoloj(en-vp jam havas loknomo-gvidon de Japanio en:Wikipedia:Manual_of_Style_(Japan-related_articles)#Place_names)

Mi ankoraŭ subtenas uzadon de "prefektujo", sed aliflanke mi kredas ke propono de Vastalto estas serioza. Vastalto jam 2 foje proponis, bv. referencu opinion de Vastalto: Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2008_2#Pri_artikoloj_pri_prefektujoj_de_Japanio, Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2008_3#Pri_prefektujoj.2Fgubernioj_de_Japanio.

Jen estas mia arugmento por uzado de prefektujo: Jenaj intervikiaj ligoj estas ligoj kies artikoloj uzas "prefektujo" en sia lingvo. Ne malmultaj vikipedioj uzas "prefektujo" en sia lingvo. bat-smg:Japuonėjės prefektūras ca:Prefectures del Japó de:Präfekturen Japans en:Prefectures of Japan es:Prefecturas de Japón et:Jaapani prefektuurid fi:Japanin prefektuurit fr:Préfectures du Japon id:Daftar prefektur di Jepang it:Prefetture del Giappone la:Index Praefecturarum Iaponiae lt:Japonijos prefektūros nl:Prefecturen van Japan no:Japans prefekturer pam:Prefecture ning Japan pl:Prefektury Japonii pt:Prefeituras do Japão sk:Prefektúra (Japonsko) su:Préféktur di Jepang sv:Japans prefekturer (Atentu: mi listigis ligojn nur pro simileco de "prefektujo")

Mi opinias ke "prefektujo" konvenas al artikoloj pri la japanaj subdividoj, pro ĝia internacieco en vikipedioj.

Bv. komentu vian opinion. Sincere. -Ryoho 15:39, 1. Dec 2008 (UTC)

Estas malfacila afero: estas proponataj du vortoj, ambaŭ kun Eŭropa deveno kaj tradicio. Eblus ankaŭ elekti pure Esperantan vorton aŭ pruntepreni japanan, sed tio eble nur pliigus ĥaoson. En antaŭa diskuto oni sciigis, ke en la UEA-jarlibro ĉi-jara la vorto ŝanĝiĝas al gubernio, sed ŝajnas ke tio efektiviĝis nur parte: nur unu el la vortoj sur la mapo de paĝo 197 estas ŝanĝita. Restas du-foje prefektejo (tiele, kun e). La E-Vikipedio uzas la vortojn prefektujo kaj prefektejo ne tute logike: troviĝas apartaj artikoloj pri tiuj, sed nur malklarigas la aferon klopodante priskribi ne ion kohere esperantan sed nur la komplikan uzon de similaj vortoj en Eŭropaj lingvoj, kaj la ligoj, kiujn tiuj du artikoloj havas al alilingvaj vikipedioj (ekz. ambaŭ ligas al unu sama artikolo en la franca) nur kreskigas la konfuzon.
Elektante taŭgan vorton, oni konsideru samtempe ĉiujn rilatajn vortojn. Mi ne konas ilin, sed verŝajne la plej gravaj estas la nomoj de la landparto kaj de ĝia estro: do ĉu prefektujo kun prefekto, ĉu gubernio kun guberniestro - kiu el la du estas la ĉefa afero, ĉu la distrikto, ĉu ĝia reganto. Ĉu troviĝas ekzemle gubernia/prefektuja/prefekta parlamento/deputitaro/estraro/registaro k.a.? – La puplando “Esperanta Civito”, laŭ sia konstitucio, ŝajnas havi ankaŭ prefektojn, iajn inform-oficistojn.
Bonvolu elekti ion, kion japanoj opinias bona kaj logika; Eŭropo ne taŭgas kiel modelo. --Surfo 18:25, 1. Dec 2008 (UTC)
Saluton! Ĉi tie mi ne ripetas miajn argumentojn. Do, interesitoj bonvolu legi la antaŭajn diskutojn:Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2008_2#Pri_artikoloj_pri_prefektujoj_de_Japanio, Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2008_3#Pri_prefektujoj.2Fgubernioj_de_Japanio.
La plej grava punkto de tiu ĉi problemo estas, kiel Surfo diris, "elekti ion, kion japanoj opinias bona kaj logika". Nu, kiuj estas tiuj japanoj? La tuto de la japana esperantistaro, mi pensas. La diskuto en la japana retlisto ERAJ([8]) jam prezentis sian subtenon por "gubernio". La Japana Esperanto-Instituto(JEI,[9]) decidis la ŝanĝon en la Jarlibro de UEA (fakte, verŝajne pro malatento de laborinto, restas du vortoj neŝanĝitaj). Se vi atente legos artikolojn en la Revuo Orienta, la organo de JEI, vi trovos, ke "gubernio" estas fakte uzataj, kaj estas jam establita tradicio.
Mi komprenis la preferon de Ryoho al "prefektujo". Sed, laŭ mia kompreno, la esperantlingva Vikipedio respektas realan lingvouzon. Do laŭ tiu kriterio estas rekomendinde alinomi "prefektujo"-n al "gubernio". --Vastalto 02:15, 2. Dec 2008 (UTC)
Mi ĉefe scribas pri la urboj en Ĉiba gubernio/prefektujo, ekz Funabaŝi. Tial mi ankaŭ volas unuigi la vortuzo de gubernio/prefektujo. Mi kutime uzas la vortaron "Esperanto-Japana Vortaro" eldonita por JEI, kaj mi pensas, ke ĝi rekomendas la uzo de 'gubernio'. La vortŝanĝoj kostas grande, certe Ryoho skribis. Sed pli kaj pli ni povas ŝanĝi ilin anstataŭ ŝanĝi samtempe. --Yagitakeshi 22:04, 2. Dec 2008 (UTC)

Kvankam mi ne tre spertas pri la afero, la argumentoj de Vastalto konvinkis min. Malgraŭ la farotaj ŝanĝoj mi subtenas la uzon kaj alinomadon al gubernio. Bea 10:03, 2. Dec 2008 (UTC)

Dankon por respondoj.
Nu, se ni alinomus "prefektujo" al "gubernio", al kio ni alinomos Subprefektujoj de Japanio ? "subgubernio"? - Ryoho 14:36, 3. Dec 2008 (UTC)
Mi pensas, ke "subgubernio" estas uzebla, precipe por Hokajdo. Ankaŭ "filia oficejo de gubernio" estas uzebla por kelkaj okazoj. --Vastalto 13:58, 4. Dec 2008 (UTC)
Ĉu ne estas uzebla ankaŭ "filia gubernio"? Ĉar la vorto de oficejo ŝajnas ne-bone taŭga ĉi okaze. Aŭ ni uzos "subgubernio". --Yagitakeshi 22:51, 4. Dec 2008 (UTC)
Saluton, karaj kontribuantoj.
Ni baldaŭ havos ĉ. du semajnojn, ekde kiam mi komencis ĉi-temfadenon. Neniu krom mi, klare kontraŭis ĉi tiun alinomo-proponon de Vastalto-san.
Mi proponas ke ni konkludu ke oni akceptu alinomon de "prefektujo" al "gubernio".
Sincere. - Ryoho 15:52, 12. Dec 2008 (UTC)
Mi subtenas vian proponon por la konkludo.
Mi estas preta por eklabori. Sed vi estas pli sperta ol mi pri la redaktado de la vikipedio. Do unue mi volas scii vian planon pri la denuna redaktado. --Vastalto 01:46, 14. Dec 2008 (UTC)
Mi havas nenion planon por la alinomado. Mi ne planas ke mi partoprenos la alinomadon de la paĝoj. Mi preĝas sukceson de via laboro. Ĝuu vikipedion! -Ryoho 15:12, 15. Dec 2008 (UTC)
Nu, mi komencu la redaktadon, kies finon mi ne antaŭvidas. Kunlaborantoj estas bonvenaj. Mi dankas al Ryoho pro la ĝisnunaj aranĝoj. --Vastalto 13:47, 16. Dec 2008 (UTC)

Bildo de la tago redakti

Bildo de la tago estis lanĉita fine de septembro kaj postulas ke por ĉiu tago estu aparta bildo. Mi provizis bildojn por du monatoj (oktobro, novembro) : ĉar mankis la bildoj post tri tagoj (neniu bildo post la 6-a de decembro) mi algluis la oktobrajn bildojn en decembron. Se vi deziras ke bildoj de la tago estu pli diversaj, bonvolu kunlabori kaj foje aldoni bildojn por semajno aŭ tagdeko. Bv legi Por partopreni. Dankas Arno Lagrange @ 21:21, 3. Dec 2008 (UTC)

Ĉu estas voĉdona procezo, aŭ ĉu povas iu ajn proponi iu ajn bildon? -- Yekrats 23:25, 3. Dec 2008 (UTC)

La rimarko de Yekrats, tre sperta kaj estimata kunlaboranto, evidentigas ke plejmultaj vikipediistoj ankoraŭ ne bone regas tiun novan sekcion de la ĉefpaĝo. Krom la nova ligilo "Aldonu la venontan bildon !" sur la ĉefpaĝo, mi verkis la jenan enkondukon por la paĝo Vikipedio:Bildo de la tago. Mi invitas ĉiujn vikipediistojn testi la sistemon kaj aldoni almenaŭ unu bildon ! (se daŭre mankas bildo por unu tago, mi volonte aldonos ĝin) Thomas Guibal 18:13, 4. Dec 2008 (UTC)

 

La "bildo de la tago" estas bildo, kiu aperas sur la ĉefpaĝo. Ĝi estas aŭtomate ŝanĝita kaj ĝisdatigita ĉiutage je noktomezo. Ĉiu uzanto rajtas aldoni bildon por ankoraŭ malplena tago. Tiu, kiu elektas bildon, ankaŭ devas aldoni almenaŭ unu frazeton sub la bildo por klarigi ĝin.


1) Elektu belan bildon, preferinde inter la elstaraj bildoj de la Komunejotiuj de la anglalingva Vikipedio.

2) Aldonu la nomon de la bildo al la jena paĝo.

3) Aldonu priskribon de la bildo al la jena paĝo.

Farite ! Vi povas kontroli la rezulton en la jena paĝo. (eble necesos refreŝigi la paĝon)


Atenton : por bona enpaĝigo de la ĉefpaĝo, necesas elekti proksimume kvadratajn bildojn. Tro longaj aŭ altaj bildoj ne aperos bele kaj estas do evitindaj.

Dankon! (Ruĝvizaĝe) ;-) -- Yekrats 12:00, 5. Dec 2008 (UTC)

Normigo de personaj nomoj

Ĉe Listo de reĝoj de Pollando estas nomoj tradukitaj laŭ iu stranga maniero, kiuj laŭ mi en Esperanto devas havi nur unu version. Temas ekz. pri la nomo Władysław, kiu en Vikipedio povas esti Ladislao, Vladislao kaj eĉ Vladislavo (Ladislao la 2-a, Vladislavo la 4-a Vasa, ktp.). Same pri Stanislao kaj Stanislavo. Ĉu ni ne unuigu tion por eviti miskomprenojn? --Lohengrin 10:22, 5. Dec 2008 (UTC)

Unu formo estu elektita kiel preferinda. La aliaj eventuale povas fariĝi redirektiloj, kondiĉe ke ili ne estas malĝustaj. Leganto kiu serĉus sub iu akceptita alternativa formo tiam trovus la artikolon en kiu la preferinda formo estas montrita en la titolo (la alternativaj povas esti aldonitaj en la unuan difinolinion). Bonvolu kontroli ie kaj tie kiuj formoj estas uzataj (en vortaroj, en la reto, en fakaj libroj -nome historiaj-, en gazetoj, ktp). Arno Lagrange @ 21:01, 5. Dec 2008 (UTC)

Eraro pri tabako redakti

"Tabako" (latine : Nicotiana tabacum kaj Nicotiana rustica) NE estas planto, sed produkto rezultanta el pritraktado de sekigitaj folioj de nikotiano, t.e. genro de plantoj el la specio de solanacoj.En la franca la planto kaj la produktaĵoj havas la saman nomon sed en Esperanto ne. Vd alilingve, i.a. france fr:tabac kaj angle en:Nicotiana aŭ hispane es:Nicotiana...

Ekzistas ankaŭ ornama (cetere tre bonodora) specio,kiun mi foje kultivis.

Necesas korekti tion. Ĉu alinomigi tiun artikolon ? Necesas ankaŭ korekti la indikojn sub la fotoj. Estas cetere eraroj ankaŭ en la prezento de la indikoj pri enhavo de cigaredoj. Laŭ profesoro Molimard, kiun mi kontaktis, temas pri la enhavo de la fumo kaj ne de la cigaredoj, ĉar, evidente, en tabako mem estas nek gudro, nek monoksido de karbo. Tio rezultas el ĝia konsumado. Mi preferus, almenaŭ pri la planto, ke zorgu pri tio vikipediisto sperta pri botaniko. Pri tabako mem mi bonvolas zorgi kiel aŭtoro de "Tabakismo kaj emancipiĝo" ;-)--Henriko 10:41, 6. Dec 2008 (UTC)

Vi pravas. Ankaŭ mi erare uzis tabakon. Faru artikolon pri nikotiano!--Crosstor 06:50, 7. Dec 2008 (UTC)
Tabakoj estas ankaŭ kreskaĵoj. Nomi tion eraro estas senutila precizismo. --Surfo 10:14, 7. Dec 2008 (UTC)
En mia vortaro (Waringhien) tabako estas fakte ne kreskaĵo.pino 11:06, 7. Dec 2008 (UTC)
En miaj vortaroj (ekz. PV, PIV-2002, Kabe ka.) tabako estas ankaŭ kreskaĵo. En la Universala Vortaro de la Fundamento mi vidas nenian indikon, ke ĝi ne estus kreskaĵo. --Surfo 16:13, 7. Dec 2008 (UTC)
Ĉu la nomo nikotiano estas en via vortaro ? pino 16:22, 7. Dec 2008 (UTC)
Laŭ PIV 2005 tabako estas unue "speco de nikotiano (Nicotiana tabacum). La tria signifo estas "materialo por fumado". PaulP 16:26, 7. Dec 2008 (UTC)
Horora: ĉu oni volas latin-esperantigi (nikotiano) ĉiun X-mil genrojn? Kial ne bonas la formo Tabako (planto), tabakplanto aŭ simila, komprenebla titolo? Narvalo 17:20, 7. Dec 2008 (UTC)
Ŝajnas, ke jes, "oni" efektive volas tion fari, kaj el tio rezultas videbla frenezo, facilanima kvazaŭscienceco. Estas amuza ŝatokupo "esperantigi" listojn de latinecaj vortoj. --Surfo 17:40, 7. Dec 2008 (UTC)
En la Fundamento inter la tradukoj de "tako" estas germane "Tabak" kaj angle "tobacco", ambaŭ vortoj kiuj ankaŭ povas esti uzataj por la planto, do certe la Esperanta "tabako" povas ankaŭ esti uzata por la planto.
Ĉar la ŝanĝoj de Pino ĉi tie tute ne ricevis konsenton, mi nun malfaris ilin, kaj proponas Nicotiana sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Marcos 18:20, 7. Dec 2008 (UTC)
Saluton, gekaraj. Mi subtenas la proponon de Marcos. En la vortarego de Krause nur ekzistas la tradukoj tabako kaj tabakplanto. Kore --Tlustulimu 18:32, 7. Dec 2008 (UTC)
La du artikuloj estas utilaj. En aliaj versioj de vikipedio estas ankaŭ du artikoloj pri tabako : unu pri produkto kaj unu pri planto. Mi petas ne forigu. Kore pino 18:53, 7. Dec 2008 (UTC)

Baudoin de Courtenay redakti

En la franca versio pri Baudoin de Courtenay fr:Jan Niecisław Baudouin de Courtenay , oni povus kredi ke li partoprenis en la ellaborado de Esperanto, kio estas tute falsa :

"En 1907, il fut élu au Comité de travail de la Délégation pour l'adoption d'une langue auxiliaire internationale dont il fut l'un des deux vice-présidents, puis à la Commission permanente chargée de modifier l'espéranto selon les idées du projet Ido. Il participa ainsi aux travaux qui aboutirent à l'élaboration de la langue Ido."

Nu, li estis firme kontraŭ ido kaj same firme por Esperanto :

“Laŭ mia opinio, la lingvo internacia de Ido tute ne ekzistas […] Mi ne vidas en Ido, komparante ĝin kun Esperanto, efektivajn plibonigojn. Esperanto originala prezentas en sia tutaĵo la stampon de neneigebla originaleco, kiun ni vane serĉus en la projekto de Ido. En multaj punktoj "Ido" estas malpli valora ol Esperanto kaj prezentas ne progreson, sed malprogreson. Kiu decidiĝas rompi la unuecon de la esperantistaro entreprenas paŝon tre riskan kaj malbonkonsekvencan, sekve mi, volante eviti tiel gravan respondecon, estis devigita eksiĝi …” Historio de Esperanto. Edmond Privat (p. 63 kun referenco al la fonto : Pola Esperantisto, junio 1908).

(Tion mi aldonis en la E-versio)

En la angla oni sciigas ke li estis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio : He was also an active Esperantist and president of the Polish Esperanto Association (eble estus bone krei ligilon al ĝi)...--Henriko 11:12, 6. Dec 2008 (UTC)

Peto:kiel ni esperantigas la vorton aplastic anaemia? redakti

En uzado, mi ne trovas la vorton aplastic en Esperanta vortaro. Ĉu troviĝas en la nova PIV,aŭ iu scias la vorton. Mi petus helpon.Antaŭdankon!--Celumio 13:01, 7. Dec 2008 (UTC)

Saluton kara Celumio, "anaemia" = "Anemio" (vidu Anemio); "aplastic" en la franca = "Aplasie" (vidu: [10]); laŭ [11] "aplasie" = "aplazio". Do: "aplazia anemio", mi proponus - Amike, Punktor 14:04, 7. Dec 2008 (UTC)
PS Vidu ankaŭ: [12] kaj [13].
Dankon,kara amiko Punktor!--Celumio 23:50, 7. Dec 2008 (UTC)

Reviziado redakti

Laŭ historio de la artikolsimila Nicotiana, mi reviziis ĝin. Tiu estas falsigo de la sistemo, ĉar mi korektis nur kelkajn gramatikajn erarojn kaj ne klakis al iu ajn butono pri reviziado.

Mi petas la ĉef-altrudanton de tiu programita frenezeco, forprenu mian revizian rajton. Narvalo 17:17, 7. Dec 2008 (UTC)

Ankaŭ mi rimarkis, ke fofoje la sistemo diras, ke mi reviziis artikolon, kiam mi nur korektetis ie-tie. Sed ŝajne ne ĉiam tio okazas. Mi suspektas, ke estas cimo en la sistemo. PaulP 17:36, 7. Dec 2008 (UTC)
Ankaŭ mi jam rimarkis tiun cimon. Se tio ofte okazas, tiam la informoj pri reviziiteco iĝas tute nefidindaj, kaj tute ne havas sencon havi tiun sistemon. Marcos 18:31, 7. Dec 2008 (UTC)

Peto pri Helpo: Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj redakti

Mankas la solvo en Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj/laŭ distanco/M: magyar Nép -- magyar Nap -- Sándor Benamy . Ĉu iu bonvole povus helpi ? Dankon, Punktor 20:08, 7. Dec 2008 (UTC)

Duonŝlositaj kaj ŝlositaj paĝoj (protektitaj paĝoj) redakti

Estimataj, kiom da ŝlositaj kaj duonŝlositaj paĝoj ni havas? Ĉu eblus teknike aranĝi, ke ĉiuj ŝlositaj (redakteblaj nur de la administrantoj) kaj duonŝlositaj (redakteblaj nur de la ensalutintoj) paĝoj post la protekto aŭtomate aperigu seruron dekstre supre tie, kie normale aperas steleto por la elstaraj artikoloj (aŭ ie tien) kaj krom tio enkategoriigu tiajn paĝojn en Kategorion:Ŝlositaj paĝoj kaj Kategorion:Duonŝlositaj paĝoj? Ne ĉiuj administrantoj metas en tiajn paĝojn konvenajn ŝablonojn. Dankon por ies klarigo. Kerio 18:05, 8. Dec 2008 (UTC)

De tempo al tempo mi trovas, klakinte sur butonon redaktu, averton, ke iu paĝo estis protektita, sed nenia seruro por anonci tian staton normale en konkreta paĝo neparolante jam, ke mankas enkategoriigo por tiaj paĝoj. Kerio 18:10, 8. Dec 2008 (UTC)
Vidu la liston en Specialaĵo:Protektitaj paĝoj. Maksim 19:08, 9. Dec 2008 (UTC)
Dankon Maksim, tio estas ja bela, sed vi respondis nur unuan parton de la demando. Ĉu enkategoriigi tiujn paĝojn ne eblas? Kerio 17:31, 10. Dec 2008 (UTC)
Ŝajne enkategoriigi ilin sufiĉe bone ne eblas. Speciala roboto povas trairi ĉi ĉiujn paĝojn kaj enkategoriigi ilin, sed ĉi tiu enkategoriigado ne ŝanĝiĝos mem kun tempo kiam iu protektos aŭ malprotektos iun paĝon, necesos ofte ruligi la roboton kaj renovigi la kategoriadon. Maksim 21:24, 10. Dec 2008 (UTC)

Images for biographies redakti

Hi. This tool has been updated. eo: has got about 1800 biographies without images. It is easy and quick. Regards! --Emijrp 19:16, 8. Dec 2008 (UTC)

Dankon! Maksim 19:25, 9. Dec 2008 (UTC)

Nombro de paĝovizitoj al vikipedio redakti

Aldone al la jam konataj iloj ekzistas http://wikistics.falsikon.de/latest/ , kiu listigas ĉiujn vikipediajn projektojn laŭ la nombro de paĝovizitoj. La Esperanto-VP havas la lokon 40 inter la projektoj kaj la lokon 35 inter la vikipedioj (ĉar antaŭ ni estas ekz. commons ks.). Kiam oni prezentas la vikipedion, oni ofte aŭdas plendojn pri la troigita kvanto de artikoloj, malalta kvalito ktp. Almenaŭ estas kelkaj homoj, kiuj uzas ĝin malgraŭ tio. --Lu 16:57, 9. Dec 2008 (UTC)

Kandidatiĝo de mia roboto kiel administranto redakti

Bonvolu vidi Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Roboto de Marcos. Marcos 18:31, 10. Dec 2008 (UTC)

Helpon! redakti

Kiu helpos min? Tamen estas vilaĝo Lesnica, sed iu alinomis ĝin al pola urbo Leśnica. La realinomon la maŝino rifuzas. Do, mi volos artikoli pri la vilaĝo, nature la urbo restu, fine la pola ortografio ne ŝanĝiĝu! Antaŭdanke --Crosstor 15:25, 12. Dec 2008 (UTC)

Crosstor, mi refaris la alidirektilon al ordinara artikolo: Lesnica. Ĉu tion vi volis? -- Yekrats 16:41, 12. Dec 2008 (UTC)
Perfekte, dankon, la nova artikolo pretiĝis.--Crosstor 05:53, 13. Dec 2008 (UTC)

Diktatoroj, diktaturoj, kaj diktatoreco redakti

Eble ĉi tiu komento pli taŭgus en la diskutpaĝo de la artikoloj DiktatoroDiktatoreco, sed verŝajne tie neniu legus ĝin. Mi do ĉi tie rimarkigos kelkajn problemojn tiurilatajn. Unue, tiuj du artikoloj ŝajne unuigindas. Oni kreis ilin aparte sen kontroli ĉu jam ekzistas tiutema paĝo. Due, mi rimarkas, ke oni oftege en Vikipedio uzas la nevorton "diktaturo," anstataŭ la oficialan kaj ĝenerale akceptatan "diktatoro." Se oni entajpas "diktaturo," ĝi alidirektiĝas al "diktatoreco." Ĉi tiuj problemoj estas riparindaj, kaj "diktaturo" estas ĉie anstataŭiginda per "diktatoro." --Niko, 15:47, 13-a de decembro, 2008 (UTC)

Korekti alidirektilon redakti

Kiel oni povas korekti eraran alidirektilon? Ĉu nur administranto povas fari tion? PaulP 23:04, 13. Dec 2008 (UTC)

Mi jam trovis la respondon. PaulP 10:32, 14. Dec 2008 (UTC)

Statistikoj de revizioj redakti

Laŭ tiu statistiko el ĉ. 107 953 artikoloj aktuale 3763 (3,49 %) estas "reviziitaj" kaj 98,19 % estas "Ĝisdatigita/Reviziita"(j). Ĉu do ĉ. 95 % estas "ĝisdatigitaj" - kaj kion tio signifu? (Krome estu aŭ singularo aŭ pluralo.) --Lu 08:49, 14. Dec 2008 (UTC)

Bona demando. Mi refaris la statistikajn mesaĝojn al pli komprenebla terminaro. -- Yekrats 12:49, 14. Dec 2008 (UTC)
Multan dankon! Nun mi komprenas pli bone - sed... Mi kalkulas: 3 876‎ - 3 797‎ = 79. Bone. Kaj kiel mi komprenu la 97,96% de neniam iel ajn reviziitaj paĝoj kompare kun la 3,59%, kiuj havas almenaŭ unu revizion? Ĉu la sumo ne devus egali al 100 %? --Lu 21:56, 15. Dec 2008 (UTC)
Ĉu iu degnas respondi? Aŭ ĉu ni provizore simple akceptu, ke 101,55% kiel sumo havas eraron de nur 1,5 centonoj, do estas relative preciza :-) Cetere nun estas 4,15%, do +0,56% en 5 tagoj. Laŭ tiu ritmo ni bezonos ĉ. mil tagojn por la tuto. (Tamen malpli longe ol ĝis la fina venko...)--Lu 21:51, 20. Dec 2008 (UTC)

Betawiki update redakti

  • Currently 99.95% of the MediaWiki messages and 99.81% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 11:19, 14. Dec 2008 (UTC)

Urĝa forigo de foto redakti

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/8/8e/Rolf_Fantom.JPG/300px-Rolf_Fantom.JPG

Sal,

Oni metis mian foton en vikipedion sen mia permeso, kaj tio kaŭzas nun al mi profesiajn problemojn. Mi ŝatus ke ĝi tiom eble plej baldaŭ malaperu de la reto!

Antaŭdankojn Rolf Fantom

Rolf, ni sincere pardonpetas viajn problemojn. Mi ĵus forigis la foton. Ĉu vi havas foton kiun ni rajtus uzi? -- Yekrats 12:55, 14. Dec 2008 (UTC)

Film-afiŝo redakti

Saluton. Mi komencis krei kaj poluri artikolojn pri Star Wars. Sed pro kopirajtaj kialoj, en la vikikomunejo troviĝas neniu bildo el la filmoj. Mi ne estas spertulo pri leĝo, do mi ne scias, ĉu mi rajtas alŝuti bildojn en la Esperantan Vikipedion (ekzemple prenante ilin de la anglalingva Vikipedio). Ĉu iu povas klarigi al mi? Antaŭdankon. Mutichou 14:03, 14. Dec 2008 (UTC)

Same kiel la anglalingva Vikipedio ni bezonas konsideri nur la usonan leĝaron. (Kelkaj Vikipedioj devas aldone konsideri aliajn leĝarojn, ekzemple la germana Vikipedio la germanan, aŭstran kaj svisan leĝarojn).
Do kiam en la anglalingva Vikipedio iu bildo estas uzata laŭ konsideroj de justa uzo en certa artikolo, tiam en ekvivalenta artikolo ĉe ni ni ankaŭ povas uzi la koncernan bildon. Tamen, kiam vi alŝutas tian bildon al nia Vikipedio, vi devas aldoni ankaŭ plenigitan ŝablonon de justa uzo. Marcos 15:32, 16. Dec 2008 (UTC)
Saluton Mutichou, ekzistas ĉi tie {{afiŝo}}. Do simple uzu ĝin en afiŝoj de filmoj. Kerio 15:37, 16. Dec 2008 (UTC)
Bone, dankon! Mutichou 17:33, 16. Dec 2008 (UTC)