Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 2

Komisiono Barroso redakti

Oni faris tre bonan laboron komenci artikolojn pri la membroj de la Eŭropa Komisiono, sed eble ni povus fari iom pli ambician projekton nun ilin kreskigi. Amiko atentigis min pri la magra artikolo pri la komisionano pri multlingvismo Leonard Orban, kiu tamen estis tre multe traktata en esperantaj gazetoj [1]. Mi mem plu redaktos la artikolon pri Joaquín Almunia, kaj eble aliaj volus kontribui pri sialandaj komisionanoj, ĉu? Tonyo 15:35, 16. Feb 2008 (UTC)

Novaj administrantoj redakti

Arno ĵus donis al la vikipediistoj DidiWeidmann kaj Kunar administrantan statuton ĉe Vikipedia diskuto:Administrantoj. Dum mi bonvenas la administrantigon de Dietrich kaj deziras al vi agrablan kunlaboradon, mi miras pri tiu de Vikipediisto:Kunar kaj bedaŭras ĝin : laŭ strikta interpretado de la reguloj, Kunar ja havis sufiĉajn favorajn voĉdonojn, sed li tute malaktiviĝis depost la 24-a de novembro 2007 ! Ĉu ni vere volas unu plian malaktivan administranton ? Mi opinias, ke la baloto ne plu validas post tiom da tempo. Thomas Guibal 22:19, 22. Feb 2008 (UTC)


Mi donis administrajn rajtojn al Didi Weidmann (statuso petita je 7/01/08 : 4 por; 2 kontraŭ) kaj Kunar (statuso petita je 4/11/07 : 4 por; 1 kontraŭ) laŭ la regulo ke du semajnoj post kandidatiĝo, kaj kaze ke estas plej multo da favoraj voĉoj, la petinto ricevas la statuson. Mi en la lastaj monatoj ne atente kaj ĉiutage prizorgis tiujn aferojn, sekve mi ne tre akurate plenumis tiujn taskojn. Estus saĝe ke Vikipedio havu almenaŭ unu alian burokraton kiu priatentus tiajn aferojn kiam mi ne diligente plenumas ilin. Arno Lagrange  22:25, 22. Feb 2008 (UTC) , momente ununura burokrato ĉi tie.


Mi samtempe kiel Thomas redaktis ĉi mesaĝon tute samtitolan - nur mi konservis ĝin post li, dum mi ekredaktis antaŭ ol li konservis sian -. Thomas pravas ke la tiama diskuto eble eksvalidas, sed mi ne havas eblecon forigi administrajn rajtojn. Tion povas nur stivardo. AL @ 22:30, 22. Feb 2008 (UTC)
Mi do proponas peti al stivardo la maladministrantigon de Kunar pro tio, ke ĝi estas erara. Ĉu iu precize konas la proceduron ? Thomas Guibal 07:36, 23. Feb 2008 (UTC)
Mi konsentas, ke Kunar ne aktivis dum la lastaj du monatoj, sed ĉu tio estas kialo nun malakcepti lin kiel adiministranto? Ĉu tio en konsekvenco ne signifus, ke administrantoj ne havu rajton foje paŭzi dum du ĝis tri monatoj? La regulo nova de la aŭtomata maladministrantigo, se iu dum unu jaro ne plu redaktas, laŭ mi estas tute sufiĉa. Iu, kiu dum peridodo, ĉu pro malsaniĝo, ĉu pro grava laboro (kiel en kazo de Kunar) foje paŭzas, ja ne estas damaĝo rekta. Damaĝo estus, se iu misuzas sian admininstran povon. Mi do konsilas fari simple nenion. La forigo de administraj rajtoj estu nur aplikata kiel sankcio en kazo de grava krimo sed ne por simpla paŭzo en la aktiveco! Kaj kun la sub regulo la afero solviĝos post unu jaro de si mem. DidiWeidmann 09:40, 26. Feb 2008 (UTC)

Aŭtomata eksigo de administrantoj redakti

Mi volas demandi, ĉu Vikipediisto:Brion VIBBER estas senĉese administranto. Laŭ reguloj li devus esti aŭtomate senigita de administraj rajtoj, ĉar estas skribata, ke *3)Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo. La maladministrantigo estu anoncita en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton. Se vi rigardos la kontribuojn de Brion VIBBER, vi vidos, ke li lastfoje redaktis la 26-an de januaro 2007. Se li estas senĉese administranto, por kio li havas tiujn rajtojn? Petr Tomasovsky@diskkont 06:31, 24. Feb 2008 (UTC)

La regulo, kiun vi citas, estas ankoraŭ tre nova regulo; tial ĝi ĝis nun ne estis aplikata.
Laŭ mi ni povus maladministrantigi Brion. Sed eble ni unue afable kontaktu lin, kaj demandu lin pri lia opinio. (Memoru ke Brion estas grava programisto de Wikimedia, do eble lia administranteco povas utili al ni eĉ se li nur maloftege uzas ĝin). Marcos 15:46, 24. Feb 2008 (UTC)
Mi kreis novajn subpaĝojn al Vikipedio:Administrantoj:

Tien mi jam enmetis peton de forigo de rajtoj de SistMesEspigRoboto. Se iu opinias trafa peti forprenon de rajtoj de Brion aŭ de Kunar, tiam tiu faru tion. Mi mem opinias tiujn petojn ne utilaj : nek Kunar nek Brion jam malutilis al la projekto. Kunar ja laste petis rajtojn kaj de tiam ne multe aktivas. Brion nur tre malofte kontribuas, sed memoru ke ni devas danki lin pro le ekzisto de la esperanta Vikipedio kaj aparte pri la aŭtomatigo de x-sistemo al unikodaj karaktroj. Li estas kaj unu el la centraj evoluigistoj (se ne la plej grava) de MediaWiki kaj usona esperantisto. Ĉu vere indas peti forigon de liaj rajtoj ? Mi opinias eĉ hontinde tiel sendanke konduti al unu el la plej gravaj patroj de nia projekto. Arno Lagrange  17:00, 24. Feb 2008 (UTC)

Dankon pro via laboro. Pri Brion Vibber mi konsentas kun vi, ĉar li ja estas tre speciala kazo. Mi tamen opinias pli ĝenerale, ke ne plu aktivaj administrantoj estu senrajtigitaj. Tro multaj fantomaj administrantoj povus iĝi embarasa afero por la reputacio de nia enciklopedio. Thomas Guibal 19:34, 24. Feb 2008 (UTC)
Ankaŭ mi subtenas la ideon, ke Brion Vibber estu escepto en tiu okazo. Kaj temas ne pri iu "ofendo" de li (mi apenaŭ kredas, ke li, kiu havas la statuson de evoluiganto en Vikipedio, multe ploros pri la statuso de administranto), sed pri estimo kaj helpo al E-vikipedio siatempe. Se nia komunumo fariĝos granda kun kelkdek administrantoj kaj kelkaj burokratoj -- tiam ni povas pli zorgi pri dormantaj administrantoj. Sed dume tio, verŝajne, ne estas problema, ĉu? Alaŭdo ۩ 18:39, 25. Feb 2008 (UTC)

Tiu estulta regulo devus esti forigita. Fajro @ 05:03, 27. Feb 2008 (UTC)

Mi babilis kun Kunar per retpoŝto, kaj li kredis ke la balotado estis finita kontraŭ li en Novembro. Li ĉagreniĝis kaj foriris pri tio kaj la amase robot-aldono de germanaj vilaĝoj (kiu nun ne oficiale ekzistas pro reformigo). Li nun ŝajnas tute seninteresita pri Vikipedio. Eble estus bona por maladministrigi lin. -- Yekrats 18:52, 29. Feb 2008 (UTC)

Ĉu portugala parolanto povas traduki la "Wikimedia Tradukon de la Semajno", Skol (pt:Skol)? Dankon! -- Yekrats 13:38, 25. Feb 2008 (UTC)

Mi faros tion. :-) (Mi malofte vidas tiun parton de vikimedia projektaro.) -- Fernando Maia Jr. 19:54, 26. Feb 2008 (UTC)
Dankon! -- Yekrats 19:56, 26. Feb 2008 (UTC)
Farite. Mi petas revizii; kelkajn terminojn (kia Supercross) mi decidis lasi kiel en la portugala vikipedio. Sed se oni scias kiel bone traduki, bonvolu helpi. Dankon! -- Fernando Maia Jr. 04:25, 27. Feb 2008 (UTC)

Mi ĵus ekverkis novan artikolon pri unihokeo. Mi tamen ne tute certas, kian terminon ni utiligu en Esperanto por la relative juna sporto. Mi plurfoje aŭdis unihokeo (fakte unihokey ŝajnas estis la plej ofte uzata esprimo en aliaj lingvoj krom la angla floorball). Ĉu vi povas pluhelpi? Amike DidiWeidmann 23:53, 26. Feb 2008 (UTC)

Ĉu eventuale tiujn-ĉi du artikolojn oni devas kunigi? Vidu mian komenton ĉe la diskuto de Kani. Amike DidiWeidmann 15:22, 29. Feb 2008 (UTC)

Per kia lingvo? redakti

Mi trovis plurajn titolojn, kie estas komence de la paĝoj skribite: esperanta titolo kaj en krampoj fremdlingve, sed kia lingvo validas? Vidu ekz. Saving Private Ryan. Tie la unua frazo estas la jena: Saving Private Ryan (anglalingve: "Savante Soldaton Ryan")... Ĉu Savante Soldaton Ryan estas angle? Miaopinie tio devus esti male. Petro@diskkont 08:31, 29. Jan 2008 (UTC)

Facile korektebla, ĉu ne ? --Ssire 09:05, 29. Jan 2008 (UTC)
Mi ne korektos ĉiujn tiel skribitaj paĝojn. Petro@diskkont 09:07, 29. Jan 2008 (UTC)
Mi entajpis tion. Tiel "anglalingve" signifas "en la angla lingvo". La dupunkto signifas "signifas", aŭ laŭ PMEG "jen komenciĝas detala montro de tio, pri kio oni antaŭe parolis". Al mi ĝi ŝajnas klara. -- Yekrats 18:30, 29. Jan 2008 (UTC)
Miaopinie ĉiam la titolo de la artikolo estu graslitere ripetata en la komenco de la artikolo. La fremdlingva traduko ĉiam sekvu inter la krampoj. --Michawiki 18:57, 29. Jan 2008 (UTC)
Yekrats, mi vin komprenas, tamen imagu la jenon: Savante Soldaton Ryan (anglalingve: "Saving Private Ryan"). Tio ankaŭ estas tute klara... Konkludo oni povas kompreni ambaŭdirekte, kaj do la formulado estas ambigua pro la dupunktoj al kiu oni donas la signifon jen "signifas" jen "estas". Do ni uzu pli klaran formuladon ekzemple: Saving Private Ryan (anglalingvaĵo por: "Savante Soldaton Ryan") aŭ Saving Private Ryan (Anglalingve. Signifas: "Savante Soldaton Ryan"). --Ssire 22:54, 29. Jan 2008 (UTC)
Laŭ mia kompreno de la E-gramatiko, "en la angla lingvo" signifas "angla traduko de tiu frazo sonas jene", dum "el la angla lingvo" havas la de vi celitan sencon. Alaŭdo ۩ 02:50, 30. Jan 2008 (UTC)

Bone kaj konsente, dankon ĉiuj amikoj pro la leciono de gramatiko! Mi ŝanĝos miajn erarojn laŭ la formo: (Ekzemplo el The Deer Hunter)...

The Deer Hunter (anglalingve signifas "La Cerva Ĉasisto") estas...

Ĉu pli bona? -- Yekrats 14:41, 30. Jan 2008 (UTC)

Certan klarigon donas ankaŭ ŝablono:Fremdlingve, kie estas notitaj kelkaj ekzemploj, kio signifas en la krampoj. Unue estas origina titolo en origina lingvo kaj en la ŝablono en la krampoj estas lingvo kaj (tradukita) titolo laŭ nacia lingvo. Petro@diskkont 17:00, 30. Jan 2008 (UTC)
Do, Petro, ĉu mia antaŭa ekzemplo estas sufiĉe klara kaj gramatike korekta? -- Yekrats 17:22, 30. Jan 2008 (UTC)
Scott, se mi revenus al la unua titolo ĉi tie notita, mi opiniis, ke simple sufiĉus eble tiel: Saving Private Ryan (en Esperanto (Esperante): Savante Soldaton Ryan)... Sed tio estas mia opinio. Simile: Hudba (en Esperanto Muziko). Se iu uzos la supre menciitan ŝablonon, poste tiel: Savante Soldaton Ryan, (angle Saving Private Ryan)... Petro@diskkont 18:33, 30. Jan 2008 (UTC)
Laŭ mi, The Deer Hunter (anglalingve signifas "La Cerva Ĉasisto") estas pli bona ol The Deer Hunter (en Esperanto (Esperante): "La Cerva Ĉasisto") ĉar ankaŭ estas informo ke la originalo estas en la angla. En via ekzemplo Hudba (en Esperanto Muziko), mi absolute ne scias el kiu lingvo paraŝutiĝas tiu Hubda....--Ssire 02:06, 31. Jan 2008 (UTC)
Mi ne skribis pri Hubda, sed pri Hudba. Ne necesas skribi ambaŭ formojn en krampoj, do en Esperanto kaj (Esperante) - elektu unun el ili, aŭ se vi volas skribi en krampoj en traduko... Kaj kio estas hudba? Ĝi estas sinjorino Muziko. Kaj hubda? Eĉ ne mi scias, kio ĝi estas. Ni devus esti legintaj artikolon pri ĝi. Petro@diskkont 15:59, 31. Jan 2008 (UTC)
Internacia Fonetika Asocio (anglalingve International Phonetic Association) jen iu komprenis kaj skribis tion ĝuste. Petro@diskkont 16:13, 31. Jan 2008 (UTC)

Titoloj de filomoj, romanoj ktp. ĉiam estas problemaj en tradukoj. Kiam temas pri facile tradukebla titolo mi fakte opinias, ke ni por eviti tro da fremdlingvajn kapvortojn en nia esperanta vikipedio, elektu la esperantan version kiel ĉefkapvorton metante alidirektilon sub la originala formo kaj poste komencante jene:

Savante Soldanton Ryan (originala titolo en la angla linvo: Saving Private Ryan)

Kion vi opinias pri tiu-ĉi solvo? Se oni adaptus ĝin kiel ĝenerala kutimo, tiam ĉiuj supraj duboj malaperus, oni tuj komprenus, kio estas originala formo, kio traduko, oni povas trovi la tekston ankaŭ enmetante la originalan formon kaj krome la esperanta vikipedio aspektus pli esperanta! DidiWeidmann 12:12, 15. Feb 2008 (UTC)

Nu, "Sanante Soldaton Ryan" neniam ajn estis la titolo de la filmo, do ĝi ne estu la grasigita titolo de la artikolo. "Soldato" estas nur proksima traduko de la anglalingva "Private", kiu estas soldato kiu ne estas oficiro. La filmo neniam estis tradukita al Esperanto. Se iu eldonus Esperantlingvan version de la filmo, ni titolus la artikolon esperantlingve. Mi volas grasigi la originalajn titolojn de filmoj (Das Boot) kaj poste traduki la titolon al Esperanto en citiloj ("La Boato"). -- Yekrats 14:31, 15. Feb 2008 (UTC)

Karaj, mi ne partoprenis en tiu diskuto, tamen mi jam uzis similan aferon. Nu, mi uzas la jenajn ekz-ojn:

Ĉu vi sukcesas rimarki la diferencon? (Ĝi estas en la komo.) Nu, mi pensis, ke uzi komon sufiĉus. Kion vi opinias? Kiam Esperanto montras nur la signifo, komon; kiam temas pri traduko, sen komo.

Pri io, kion Alaŭdo diris antaŭe en tiu diskuto:

Laŭ mia kompreno de la E-gramatiko, "en la angla lingvo" signifas "angla traduko de tiu frazo sonas jene", dum "el la angla lingvo" havas la de vi celitan sencon. Alaŭdo ۩.

Nu, mi pensas, ke pli bone por signifi tradukon estus "en la anglaN lingvoN", ĉu ne? Simple "en", sen la akuzativo, povas signifi (kaj ofte signifas), ke tion oni parolas en la responda lingvo mem, ĉu? Koran saluton! -- Fernando Maia Jr. 17:58, 15. Feb 2008 (UTC)

Mi de antaŭ semajnoj klopodas bluigi la ruĝajn ligilojn de la Ideografia vikiarbo. Mi jam faris ĝin en Lingvo kaj Literaturo kaj komencas en apudaj temoj. Hejme en mia komputilo ĉio iras en ordo. Tamen foje mi faras ion el unu inter deko da komputiloj de laboreja reto de centoj da ili. En ili plej ofte, kiam mi malfermas Vikiarbon aperas plue la ruĝaj ligiloj, kvankam ili jam estis bluigitaj, mi malfermas unu el tiuj denove ruĝaj kaj aperas la paĝo Redaktado jam plenigita, mi klikas ĉe Konservu ŝanĝojn kaj jam bluigas denove ĉion, sed venontfoje okazas same. Eble tio estas problemo de la reto de mia laborejo, sed mi dezirus scii ĉu tio okazas ankaŭ aliloke. La afero estas ke ĉiu temo en la Vikiarbo en la temaroj Lingvo kaj Literaturo devus esti bluaj. Se tio estas tia, bone; se ne, io stranga okazas.--kani 22:05, 31. Jan 2008 (UTC)

Provu aldoni eron "?action=purge" en finon de la adreso:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Ideografia_vikiarbo?action=purge
kaj poste renovigu la paĝon en via retumilo. Eble, ĉi tio helpos. Maksim 21:18, 3. Feb 2008 (UTC)

Manko de novaj ADLS redakti

Estimatoj,

Ĉar nun estas bedaŭrinde neniu kandidato sur la proponpaĝo ADLS, mi elektis en la arkivoj unu el niaj antaŭaj ADLS, kaj tiel faros ĉiam, kiam kandidatiĝas neniu konvena nova artikolo.

La problemo ne devenas de manko de novaj artikoloj (ĉimomente aperas precipe multaj novaj artikoloj ĉiutage) sed de tio, ke plejmultaj vikipediistoj emas verki multajn sed malgrandajn artikolojn. Mi kuraĝigas vin krei de tempo al tempo grandajn, altkvalitajn artikolojn pri viaj preferataj temoj. Ankaŭ ilin ni bezonas por la renomo de Vikipedio ! Amike, Thomas Guibal 08:44, 3. Feb 2008 (UTC)

Jen unu propono de mi, Alaŭdo ۩ 14:27, 3. Feb 2008 (UTC)
Saluton, Thom! Saluton, Alaŭdo! Kaj saluton al ĉiuj. Nu, mi antaŭ iuj semajnoj ne plu kontribuis al nia kara enciklopedio, ĉar mi nun klopodas pligrandigi la nombrojn da glosoj en nia Vikivortaro. Se vi iras ĝis tie, vi rimarkos, ke nun ĝi havas pli ol 1.000 vortoj (komence de januaro ĝi havis malpli ol 500). Mi esperas, ke mi sukcesos plikreskigi ĝin (mi promesis krei almenaŭ po unu vorto por tago). Nu, malgraŭ tio, mi legis vian averton, kaj certe tio - manki ADLS-on - estas atentinda afero! Do nun mi verkas Lisbona Tertremo en 1755 por fari ĝin elstara. Ĝis baldaŭ, karaj samideanoj! -- Fernando Maia Jr. 20:01, 3. Feb 2008 (UTC)

Aktuala vojaĝo - ĉu iuj el vikipediistoj loĝas en Meksiko, aŭ rekte en la ĉefurbo Ciudad de Mexico? redakti

Karaj amikoj, ĉu iuj el vikipediistoj loĝas en Meksiko, aŭ rekte an la ĉefurbo Ciudad de Mexico? Mi restos en la ĉefurbo inter la 15-a kaj la 25-a de februaro 2008, kaj probable loĝos en hostelo ĉe adreso Republica de Brasil, numero 8. Ĉu mi sukcesos kunveni tie kaj tiam kun iu meksika vikipediisto? Jan Pospíšil --62.240.180.1 09:29, 4. Feb 2008 (UTC) ingjanpospisil@gmail.com

Kara, bonan ŝancon! Provu rekte kontakti en Vikipediistoj de Meksiko, sed estas nu dur v-istoj... Provu ankaŭ retejon Amikumu.kom. -- Fernando Maia Jr. 12:08, 4. Feb 2008 (UTC)

Ni konstatis ke ni havas tri formatojn por kategorioj de universitatoj.

  1. "Landaj universitatoj": Kategorio:Aŭstraliaj Universitatoj, Kategorio:Hungariaj universitatoj, Kategorio:Usonaj universitatoj
  2. "Universitatoj en Lando": Kategorio:Universitatoj en Germanio, Kategorio:Universitatoj en Norvegio, Kategorio:Universitatoj en Rumanio
  3. "Universitatoj de Lando": Kategorio:Universitatoj de Francio, Kategorio:Universitatoj de Rusio, Kategorio:Universitatoj de Ĉeĥio

Mi opinias ke ni elektu unu formaton, kaj konformu ĉiujn universitatajn kategoriojn laŭ tiu formo. Mi preferas la 2-an kaj la 3-an, ĉar "Usonaj universitatoj" sugestas ke la universitatoj estas propraĵoj de la ŝtato. (Eble la 3-a elekto indikas ĉi tiel ankaŭ.) Do, ĉu iu ajn plendus se mi ŝanĝus ĉiujn universitatajn kategoriojn al formato "Universitatoj en Lando"? -- Yekrats 13:44, 4. Feb 2008 (UTC)

Mi ŝatas la formon "de" (3-an). Ĝi ja montras, ke la universitato apartenas al la lando, sed ne nepre al la Ŝtato. Kaj tiu formo estas ofta en Esperanto, kvankam la aliaj ankaŭ estas korektaj. La unua ne estas malbona, sed ni tuj rimarkas malunuformigon ofte okazontajn(Aŭtraliaj Universitatoj k. Hungariaj universitato, dum la litero U en la unua plej bone estus minuskla kaj la landa adjektivo en la dua plej bone estus nur "Hungaraj"). La 3-a formo, krom tio, ke ĝi evitas tiun malunuformigon, estas pli konforma kun la aliaj nacilingvaj vikipedioj. Ĉiel ajn dankon pro via laboro, Jekrac! -- Fernando Maia Jr. 13:59, 4. Feb 2008 (UTC)
La unua (Aŭstralia universitato) estas tuj forĵetenda, ĉar tre dubasenca: ekz., en al mondo troviĝas multaj universitatoj, kies angla nomo enhavas la vortojn "American University" (ekz. en Francujo, Egiptujo kaj Libano, kaj almenaŭ unu en Usono mem), kio signifas "Usona universitato". Ankaŭ la tria (U de Aŭstralio) permesas misinterpreton. La dua eblo (Universitatoj en Aŭstralio) estas tute unusenca kaj klara. --Surfo 14:15, 4. Feb 2008 (UTC)
Mi subtenas la ideon de uniformigo. Ni tamen ne devas nur konsideri la Kategoriojn "Universitato de/en -aj" sed ankaŭ ĉiujn aliajn. Fakte nun la tri sistemoj paralele ekzistas je ajnaj kategorioj: Montoj de ..., Montoj en ..., ...aj montoj; Riveroj de ..., riveroj en ..., ...aj riveroj ktp. ktp. La formo Kategorio:...oj de ...o laŭ mia konstato tamen estas la plej uzata. Se ni volas uniformigi/normigi, ni ne nur taksu la eventuale lingve plej elegantan solvon (kiu cetere estas tre disputebla, ĉar por ĉiuj tri ekzistas bonaj argumentoj kaj la prepozicio "de" ne nur esprimas posedon sed fakte ĉion, kion genitiveco esprimas, do ankaŭ aparteno al ktp.), sed ankaŭ la laborkvanton por poste realigi la uniformigon (renomo de la kategorio kaj korekto en ĉiu paĝo, kiu utiligas la kategorion "fuŝan" kaj post malplenigo estingo de la "fuŝkategorio"). Konkludo: Se ni do alstrebas uniformecon en la kategori-nomoj, tiam ni elektu la jam plej uzatan formon (kaj ni ne povas konsideri nur unu solan kategoriaron izolitan). Krome la formo "de" en ĉiuj kazoj eblas, dum "en" ne en ĉiuj kazoj eblas sed nur, kiam temas pri ujeca kategorio (vi povas diri Universitato en Gondolando, sed ne fizikisto en Gondolando, tie nepre necesas diri "de" ...) - pro tio ja estus pli simple ĉiam havi "de", ĉar tiam normigo estas pli facile atingebla. Mi ĉiukaze petas, ke neniu estingu kategorion, antaŭ li/ŝi malplenigis ĝin, ĉar tiam ni riskus, ke la venonta vikipediisto, rekreos la fuŝan kategorion pro ne informiteco en tute bona intenco ... DidiWeidmann 17:33, 4. Feb 2008 (UTC)

Kunlaboraĵo de la semajno -> Grava artikolo de la semajno redakti

Mi proponas iom modifi nian nunan preskaŭ dormantan projekton "kunlaboraĵo de la semajno" tiel, ke ni ĉiusemajne elektu unu artikolon el la listo de havendaj artikoloj kaj plibonigu ĝin laŭeble ĝis la statuso de artikolo (=10 Kb). Tio estus, laŭ mia opinio, pli bona solvo por altigi la prestiĝon de nia vikipedio. Alaŭdo ۩ 14:48, 4. Feb 2008 (UTC)

La facila maniero enkonduki tian praktikon estus proponadi artikolojn por kunlaboraĵo el tiu listo, menciante graslitere en la komento, ke temas pri nepre bezonata artikolo. Slavik IVANOV 21:00, 4. Feb 2008 (UTC)
Alaŭdo, via ideo estas bona, tamen mi pensas, ke nuntempe ni ne povas atendi de KdlS ion pli grandan ol tio, kio ĝi jam estas. KdlS ne elsatre funkcias, sed ĝi funkcias. Mi pensas, ke tiu projekto servas precipe por ĝermoj/ĝermetoj. Ĝi tute ne produktas elstarajn kaj legindajn artikolojn, sed ĝi malĝermigas plurajn aliajn. Tial mi mem nur indinkas por KdlS ĝermojn, por igi ilin pli ol ĝermo (mi forgesis kiom da bajtoj ni bezonas por tio). Sube de la statuso "artikolo" kio estas? -- Fernando Maia Jr. 00:12, 5. Feb 2008 (UTC)

Karaj, pro manko de novaj longaj artikoloj, mi verkis tiun Lisbona tertremo en 1755. Bonvolu legi ĝin, por ĝi kontribui, pripensi ĉu eblas al ĝi elstariĝi kaj sekve iĝi AdlS. Dankon! -- Fernando Maia Jr. 19:31, 6. Feb 2008 (UTC)

Dankon al vi, Fernando. Mi baldaŭ tralegos vian artikolon. Thomas Guibal 14:51, 8. Feb 2008 (UTC)

Ĉu korano aŭ kurano? redakti

Mi vidis ke Corsetti rekomendas "kurano". Tradukinto de ĝi (2000) tradukis la titolon tiel: "La sankta kurano".--Denizo 20:36, 8. Feb 2008 (UTC)

S!, kara Denizo. Korano estas fundamenta[2], do estas preferinda. Kvankam Corsetti tre bone zorgas Esperanton, eble li preferas tiun formon almenaŭ pro skribo pli proksima de la araba. Tamen tiu estas pli individua ideo ol la fundamenta, de atingo ĝenerala. Vikipedio preferu fundamentajn vortojn, eĉ malgraŭ bonaj intencoj. Tamen tute justas, ke ni diskutas en la artikolo tiujn du eblaĵojn, kaj komence de la artikolo ni jam prezentu la du vortojn. Kore, Fernando Maia Jr. 21:32, 8. Feb 2008 (UTC).

En la eldono araba - Esperanto de eldono TK nur estas uzata "korano", inkl. s-ro Zafrulla Khan kaj prof. Chiussi. Ni ne inventu la radon denove je chiu ebla okazo. --Hans 14:49, 26. Feb 2008 (UTC)

Dankon pro tiu interesa ekz-o, Hans! -- Fernando Maia Jr. 19:50, 26. Feb 2008 (UTC)

Rilate al la diskutoj pri Korano/Kurano, efektive la problemo estas iom pli komplika. La fundamenta vorto estas Korano, kaj pri tio ne estas duboj. Ĝi estas LA vorto en la nuna Esperanto.

Aliflanke nun veraj islamanoj iom multetnombre ekinteresiĝas pri Esperanto. Ekestis nova traduko de la Korano en Pakistano.

Per multaj diskutoj oni sukcesis konvinki parton de ili ke en Esperanto oni ne povas havi longajn kaj mallongajn vokalojn, kiel en la araba. Ilia preferata vorto estas Kuraano kun substreko sub K por montri ke tio estas la araba litero normale transskribata per Q. Kaj en la interno oni trovas vortojn kiel Ibraahiim.

Nu "Kurano" intertempe fariĝis akceptata normo por ili (Efektive la araba elparolo estas pli "u" ol "o").

Do, temas pri procedo okazanta pro la sukceso de Esperanto en tiuj landoj. La fundamenta Korano restas neerara. Amike Renato

Esperanto helpilo al aliaj vikioj redakti

Karaj amikoj! Amiko Splarka verkas JavaScript aldonaĵon MediaWiki:Gadget-EoMagicalConversion.js por ebligi redaktadon kutiman en Esperanto vikioj « cx » transformiĝos en « ĉ » ktp. Bv. elprovi la aldonaĵon. Post testado oni povus aldoni ĝin al pluraj multlinkvaj projektoj kiel commons:, meta:, incubator:, wm2008: species: ktp. Bv. komenti ĉe la tiea diskutpaĝo. Amike
‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 05:16, 12. Feb 2008 (UTC)

Ĉe la test.wikipedia-vikio oni provas diversajn funkciojn kaj la aldonaĵoj tie estas elŝaltitaj. Vi tamen povas provi aŭ ĉe m:wikt:yi:user talk:I18n/Esperanto aŭ ĉe w:ps:user talk:I18n/Esperanto. Amike
‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 23:34, 13. Feb 2008 (UTC)
La helpilo jam funkcias ĉe la Komunejo. Aktivigu ĝin unue ĉe la preferoj tie kaj poste vidu commons:User:I18n/Esperanto. Amike
‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 01:44, 14. Feb 2008 (UTC)
La helpilo estas nun havebla ankaŭ ĉe meta:. Aktivigu ĝin unue ĉe la preferoj tie kaj poste vidu m:User:I18n/Esperanto. Amike
‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 04:32, 16. Feb 2008 (UTC)

Io tre stranga ĵus okazis ... redakti

Mi ĵus vidis, ke iu kreis novan paĝon el nenio kiu ŝajne nomiĝis L. L. Zamenhof... kompreneble tio surprizis min, ĉar ĝi havis la tekston de L. L. Zamenhof, sed ne estis tiu artikolo... ĝis mi rigardis la URLon kaj konstatis, ke temis pri " L._L._Zamenh%D0%BEf ", do oni uzis iun similaspektan karakteron anstataŭ la o. Mi do forigis la tekston de la nova paĝo, anstataŭigante ĝin per redirekto al la vera artikolo L. L. Zamenhof. Kiu povas scii, kial oni faris tion? - Montrealais 03:42, 13. Feb 2008 (UTC)

Kaj jen la sama uzanto faris same kun la artikolo Brüggen, kreinte la artikolon Brüggеn, kun anstataŭigo de la e per iu fuŝkaraktero. Ĉu administristo povus fari ion, bonvole? - Montrealais 03:44, 13. Feb 2008 (UTC)
La kontribuoj de la vikipediisto "Gflbkp" estas klare fuŝaj. Mi atenteme kontrolos lin, se li denove ensalutas kaj redaktas artikolojn. Thomas Guibal 07:30, 13. Feb 2008 (UTC)
Mi forbaris lin. Klare, la aldonaĵoj estis faritaj per fuŝa roboto kun eble malica celo. Li neniam petis robotan statuson. Se mi eraras, la uzanto povas kontakti min aŭ iun ajn administranton pri la situacio por malforbari. -- Yekrats 10:43, 13. Feb 2008 (UTC)
Hieraŭ li aldonis plimalpli kvindek "artikolojn" al la diskutoj de artikoloj kiu estis proksimaj duplikatoj de la artikoloj mem. Verŝajne li uzis fuŝan roboton. Mi ne konstatis la fuŝan karakteron en artikolo Zamenhof.
Ni forte bezonas du administrantojn kun la "Check User" (~Esplori uzanton) rajto. Ĉi speciala rajto permesas al administranto malkovri la IP-adreson de vandalojn en specialaj kazoj. Nun, neniu el niaj administrantoj estas permesita tiun rajton. Mi esploros ĝin. Verŝajne la rajto estas nur donata al DU administrantoj, por preventi maluzon. Ĉu alia administranto volas la rajton kun mi? -- Yekrats 10:37, 13. Feb 2008 (UTC)
Mi volonte pretas helpi pri tio, kvankam pli sperta administranto ol mi estus miaopinie preferinda (ekz Arno aŭ Alaŭdo). Kion opinias la aliaj ? Thomas Guibal 12:52, 13. Feb 2008 (UTC)
Miaopinie la "sperto" tie ne tiom gravas kaj se vi volas -- mi nur povas subteni vin. Ankaŭ mi volonte farus tion, sed lastatempe pro mia doktoriĝo kaj diplomiĝo de mia edzino mi havas ege malmulte da tempo por Vikipedio. Alaŭdo ۩ 08:03, 19. Feb 2008 (UTC)
Mi jam estas burokrato. Mi preferus ke uzantesploristoj estu du aliaj administrantoj. Arno Lagrange  00:23, 17. Feb 2008 (UTC)

-- Nur pro scivolemo, mi volis trovi kiun karakteron estas %D0%BE. Mi uzis la jenan komandon en Python: print repr('\xD0\xBE'.decode('utf-8')) Tio donas u'\u043e'. Se oni ie konsultas la karaktervaloron 043e (ekz., en karaktermapo de Windows), oni trovas ke ĝi estas la Cirila "o". Kia fuŝaĵo! -- Yuu eo 13:15, 5. Mar 2008 (UTC)

Nova roboto: "YekratsBot" redakti

Saluton. Mi lastatempe laboras iujn tedajn taskojn kun YekratsBot. Mi ankoraŭ lernas la Pywikipedia-kodbazon, sed se vi volas (ĉi-momente simplan!) laboron por roboto, bv kontakti min. Amike (kaj robote) salutas Yekrats 10:50, 13. Feb 2008 (UTC).

Apartigilo redakti

Mi bezonas lerni kiel fari apartigilojn. Ekzemple ekzistas paĝo Kukolo kiu temas pri filmo kaj mi bezonas la saman paĝon por birdo. Mi supozas, ke devas esti apartiga paĝo Kukolo kiu direktu al paĝoj Kukolo (filo) kaj Kukolo (birdo), ĉu ne? Kiel mi povas fari tion? Mi jam antaŭe ricevis helpon por simila situacio, sed mi volas lerni fari por ne bezoni iun. --kani 18:57, 13. Feb 2008 (UTC)

1) Alinomu la nunan artikolon Kukolo al Kukolo (filmo)
2) Kukolo tiel aŭtomate fariĝas alidirektilo al Kukolo (filmo).
3) Simple redaktu Kukolo por forigi la alidirektilon kaj krei anstataŭe la apartigilon. Ne forgesu uzi la ŝablonon "apartigilo". Thomas Guibal 19:48, 13. Feb 2008 (UTC)

La du unuajn pasojn mi tute komprenas kaj mi ĵus jam faris tion. La trian mi nur duone komprenas: mi ekredaktis, forigis la alidirektilon sed mi ne certas pri kiamaniere krei la apartigilon, kiel oni uzas tiun ŝablonon? Mi provizore ekredaktis supozeble fuŝe la apartigan ideon, sed mi supozas, ke oni devas fari pli ĝuste, ĉu ne?--kani 20:37, 13. Feb 2008 (UTC)

Nu, por komuna temo kiu kolizias kun malkomuna temo, mi ofte faras "kapnoto" en la ĉefa artikolo. Vidu ekzemplo en artikolo Delfenoj kiu ligas al konstelacio de la sama nomo. Kani, bonvolu fari vian artikolon en Kukolo. Mi rigardos ĝin poste kaj poluros. Amike salutas Yekrats 21:12, 13. Feb 2008 (UTC).

Dankon. Mi faros ĝin tiel, kiam mi finos antaŭan artikolon Hoacino.--kani 21:58, 13. Feb 2008 (UTC)

Dankon denove. Mi ĵus faris la artikolon Kukolo, sed notu, ke ekzistas ankaŭ la artikolon Kukoloj. Ne estas eraro, foje oni bezonas ĉe animaloj, pluraltitolitajn artikolojn por grupo kaj singulartitolitajn por la specio.--kani 19:51, 16. Feb 2008 (UTC)

Mondo aktuale redakti

Malfeliĉe, nur la ŝtato Nebrasko, ne tuta Usono, forigis la elektran seĝon la 9-an de februaro. En sep ŝtatoj la kondamnito ankoraŭ "rajtas" elekti la seĝon kiel la manieron de sia ekzekuto. Kvankam la decido de la Nebraska kortumo eble kuraĝigos kortumojn en aliaj usonaj ŝtatoj al similaj decidoj, tamen tio ankoraŭ ne okazis. --Jmb 03:54, 15. Feb 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Thomas Guibal 07:25, 15. Feb 2008 (UTC)

Pri artikoloj pri prefektujoj de Japanio redakti

Mi planas ke mi grande redaktos artikolojn koncerne de prefektujoj de Japanio. Do mi nun kolektas opiniojn pri la artikoloj. Se vi havus opiniojn pri ili, bv. skribu vian opiniojn jenen. Antaŭdankon. -- Ryoho 11:21, 16. Feb 2008 (UTC)

Saluton! Mi dankas vin pro la iniciato. Nunmomente mi ne havas tempon skribi mian opinion. Sed certe mi skribos ĝin ĝis morgaŭ. --Vastalto 01:13, 18. Feb 2008 (UTC)

Saluton! Mi revenis.
Unue mi klarigu fonon de la problemo. Oni dividas la tutan Japanion en 47 administraciaj distriktoj, kiuj ĝenerale nomiĝas "ken (県)" en la japana. Ĝi entenas urbojn kaj vilaĝojn. Historie en Esperanto oni nomis ĝin "gubernio" aŭ "prefektujo". Nuntempe ambaŭ vortoj estas uzataj por nomi la japanan "ken" en esperantaj gazetoj kaj en la reto.
La nuna situacio estas ĝena al japanaj esperntistoj. Pro tio komenciĝis diskuto en la japana retlisto ERAJ http://groups.yahoo.co.jp/group/eraj/ . En la diskutado klariĝis, ke plimulto de la diskutantoj praktikas kaj preferas "gubernio"-n. Mi prezentas ĉi tie ĉefajn argumentojn, resumante la diskuton en ERAJ, ankaŭ aldonante mian esploron.

  • En la Revuo Orienta, la organo de Japana Esperanto-Instituto (landa asocio de UEA), oni trovas multajn uzojn de "gubernio". En ĝi ekzistas seria paĝo titolita "Mia vivo en la gubernio ..." Oni preskaŭ ne trovas uzojn de "prefektujo".
  • La Enciklopedieto Japana (T. Nakamura, 1964) uzas "gubernio"-n. Dume, Sepdek-sep ŝlosiloj por la Japana Civilizacio (UMESAO-Tadao, 1987) uzas "prefektujo"-n. Notinde estas, ke la lasta estas tradukita el la angla originalo.
  • La plej grava argumento por preferi "gubernio"-n, estas tio, ke la esperantlingva signifo de "prefektujo" ne kongruas kun la nuntempa japana sistemo. La Reta Vortaro difinas "prefekto"-n tiel, kiel "regna funkciulo, administranta pli malpli grandan teritorian unuon". Kaj "prefektujo"-n tiel, kiel "regiono administrata de prefekto". Ĉar en la nuntempa Japanio estro de "ken" (nomata "ĉiĵi (知事)" en la japana) tute ne estas regna oficisto, sed estas elektata per publika balotado.
  • Uzoj de "prefektujo" por la japana "ken" troviĝas ĉefe en skribaĵoj de eksterjapanaj esperantistoj, ekz. en la gazetara komuniko de UEA (n-ro 98, 2000).
  • Uzantoj de "prefektujo" argumentas, ke, ĉar la oficiala anglalingva traduko de "ken" estas "prefecture", estas oportune uzi similan formon "prefektujo".
  • Estas fakto, ke jam de tridek jaroj la Jarlibro de UEA uzadas "prefektejo"-n en la japana mapo. Tiutempa japana koncernato asertas, ke la alpreno de "prefektejo" ne baziĝis sur ĝenerala konsento. Post konsiliĝo inter nuntempaj japanaj koncernatoj ni antaŭvidas korekton (de "prefektejo" al "gubernio") en la mapo.

El la supre menciitaj faktoj kaj argumentoj mi proponas, ke en Vikipedio oni uzu "gubernio"-n por la japana "ken" (same ankaŭ por "to (都)", "dou (道)", "hu (府)") antstataŭ "prefektujo", kaj "guberniestro"-n por la japana "ĉiĵi".
Mi atendas viajn opiniojn. Dankon! --Vastalto 10:25, 18. Feb 2008 (UTC)

Mi sekvas vian diskuton kun intereso, kaj ne volas trudi ian proponon. Okazis diskuteto (neniam finita kun ia konkludo) pri simila problemo pri Finnlando (vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Provincoj_de_Finnlando ). Tie oni mencias ankaŭ gubernion, sed kun iom alia argumento, ĉar laŭ PIV-2000 gubernion administras ŝtata oficisto. Eĉ la japana ken aperas unu fojon en tiu diskuto. – La demando estas malfacilega: kiun ajn vorton oni elektas, ĉiam eblas miskomprenetoj pro la tre malsimilaj administraj leĝoj kaj tradicioj de diversaj landoj. Eble elektu la vorton, kiu havas la plej fortan tradicion en Esperanto. Eblas, laŭ mia opinio, eĉ uzi nomon similan al "ken-distrikto", "ken-regiono", "ken-gubernio", kiu diras per esperanta vorto, pri kio ĝenerale temas, sed samtempe aludas al japana specialaĵo. --Surfo 11:47, 18. Feb 2008 (UTC)
Dankon, Surfo, pro via informo! Mi legis kun intereso la diskutpaĝon de "Provincoj de Finnlando". Estas ne facila problemo esperantigi nomojn de propre nacia sistemo. Certe PIV-oj(1970, 2002, 2005) difinas "gubernio"-n kiel "lando, landoparto aŭ kolonio, administrata de unu regna (ŝtata) oficisto". Sed tamen PV (1934) difinas ĝin kiel "administracia parto de lando aŭ kolonio". Kaj la Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) difinas kiel "administra teritorio de lando aŭ kolonio, ordinare malpli vasta ol provinco". Laŭ mi la modifo de la difino farita de PIV estas maltaŭga pro lingva ekonomio. Kiam oni trovas en unu lingvo du similaj vortoj, oni nature emas distingi la du vortojn, diferencigante sencojn de la du vortoj. Dume, PIV, kontraŭante tiun emon, plisimiligas la du vortojn ("gubernio" kaj "prefektujo"). Tial mi preferas la difinojn de PV kaj ReVo.
Pri la japana "ken" jam ekzistas du fortaj tradicioj. Ni estu singardaj krei novaĵon. Do la demando estas, kiun ni elektu "gubernio"-n aŭ "prefektujo"-n. Tiel mi pensas. Ĉiuokaze mi ĝojas pro viaj interesiĝo kaj opinio. Dankon! --Vastalto 10:24, 19. Feb 2008 (UTC)