Rita Izsák-Ndiaye [iĵAk] (naskiĝis en 1980 en Szekszárd)[1] estas eksa hungara diplomato kaj altranga, sendependa fakulo pri homaj rajtoj. Ŝi esploris pri homaj rajtoj, rajtoj de malplimultoj kaj junularaj rajtoj en diversaj NRO-j, por la hungara registaro kaj ĉe internaciaj organizaĵoj. Ŝi servis kiel Speciala UN-Raportisto pri malplimultaj aferoj inter 2011 kaj 2017, samkiel membro kaj raportisto de la UN-Komitato pri la Elimino de Rasa Diskriminacio inter 2018-2022. Ŝi estas nuntempe (2022) la Persona Reprezentanto de la Prezidanto rilate al Infanoj kaj Sekureco ene de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE, laŭ la angla mallongigo).

Rita Izsák-Ndiaye
Persona informo
Naskiĝo en 1980
en Szekszárd
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Katolika Universitato Pázmány PéterUniversitato János Kodolányi
Familio
Edz(in)o Bacre Waly Ndiaye
Okupo
Okupo juristo • Romani rights activist
vdr
Rita Izsák-Ndiaye, UN-Speciala Raportisto pri Minoritataj Temoj, donante prelegon en 2014.

Frua vivo kaj kariero redakti

La patrino estas de cigana deveno (romani) kaj la familio de ŝia patro estis devige translokigita en 1947 de Ĉeĥoslovakio, nuntempe Slovakio, al Hungario post la Dua Mondmilito pro ilia hungara etneco. Ekde ŝiaj universitataj jaroj, Rita esploris pri malplimultaj kaj homaj rajtoj, inspirita pro ŝiaj propraj spertoj kaj tiuj de ŝia familio kun diskriminacio. Ŝi akiris la gradon de magistro ĉe la Pázmány Péter katolika Universitato en Budapeŝto, Hungario[2].

Izsák-Ndiaye komencis ŝian internacian karieron ĉe la European Roma Rights Center (Eŭropa Centro de Romaaj Rajtoj) en Hungario, poste ŝi iĝis komerca konsilisto de la UN- Oficejo de la Alta Komisionano por Homaj Rajtoj en Ĝenevo. Poste, ŝi laboris en Somalio (en Hargeisa), kiel konsilisto pri junularaj rajtoj kaj en Bosnio kaj Hercegovino (en Srebrenica), kiel homrajta oficiro kun la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. En 2010, ŝi iĝis ĉefino de Socia Inkluziva Sekretariejo pri Personaro ĉe la hungara Ministerio de Justico kaj Publika Administrado. Ŝi ankaŭ kunordigis la sukcesan adopton de la EU- Kadro por Naciaj Romaaj Integrigaj Strategioj. Ŝi estis ankaŭ la unua ĈEO kaj Prezidanto de la Instituto Tom Lantos, esplorinstituto kiu okupiĝas pri la evoluo de homaj kaj minoritataj rajtoj.

Izsák-Ndiaye plenumis la rolon de la Speciala UN-Raportisto pri Malplimultaj Aferoj ekde la 1-a de aŭgusto 2011 post kiam ŝi estis nomumita de la Homrajta Konsilio de la UN, pozicio en kiu ŝi estis renovigita en 2014 kaj ke ŝi tenis ĝis la 31-a de julio 2017[2]. Dum tiu deĵoro ŝi gvidis la laboron de la UN-Forumo pri Malplimultaj Aferoj, preparintan ĉiujaran laŭteman kaj landajn raportojn por la Homrajta Konsilio kaj la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (inkluzive pri la rajtoj de religiaj kaj lingvaj malplimultoj, celoj por daŭripova evoluigo, prevento de amasaj abomenaĵoj, malama parolado, ktp.). Ŝi efektivigis oficialajn misiojn al Bosnio kaj Hercegovino, Kameruno, Niĝerio, Brazilo, Ukrainio, Moldavio kaj Irako. Ŝi instigis por la protekto de malplimultoj en Irako, Kolombio, Srilanko kaj Kameruno, samkiel de samseksemuloj en Moldavio. En 2017, dum la Internacia kongreso pri la elimino de ĉiuj formoj de rasa diskriminacio, ŝi estis elektita por iĝi membro de la UN-Komitato pri la Elimino de Rasa Diskriminacio (CERD laŭ la angla mallongigo), pozicio kiun ŝi plenumis ekde la 20-a de januaro 2018 kun deĵortermino de kvar jaroj[2].

Izsák-Ndiaye ankaŭ deĵoris kiel altranga konsilisto kaj fakulo por la UN-Sekretariejo de la Ĝenerala Sekretario rilate al junularaj temoj en 2020 kaj 2021 kaj kiel personea reprezentanto pri Infanoj kaj Sekureco ĉe la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Ŝi estas membro de la konsila direktoraro ĉe la Global Centre for the Responsibility to Protect (Tutmonda Centro por la Respondeco Protekti), KONA Connect (KONA Konektas) kaj la Women Leadership Council of the International Coalition of the Sites of Conscience (Virina Gvidantara Konsilio de la Internacia Koalicio de la Ejoj de Konscienco).

Persona vivo redakti

Ŝi estas ankaŭ civitano de Senegalo. Ŝi parolas la romaan, hungaran, anglan, francan kaj germanan[2].

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. https://www.wikidata.org/wiki/Q25634887">angle Rita Izsák, Wikimania
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (en) "Ms. Rita Izsák-Ndiaye". Office of the United Nations High Commissioner for Human Rights.

Vidu ankaŭ redakti

Fernand de Varennes