Uzanto:Nicoray/ZEO Vikipedia listo


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Jen estas listo de ĉiuj stratoj, placoj, monumentoj, tabuloj troviĝantaj en la tuta mondo honore de Z(amenhof)E(speranto) (Zamenhof-Esperanto-Objektoj = ZEO-j). Ĝi fontas el la siaepoke impona verko Enciklopedio de Esperanto, kio signifas, ke ĝi baze resumas la staton de la jaro 1934.

Fine de la 20-a jarcento la laboron registri ZEO-ojn daŭrigis la germano Hugo Röllinger. Dum 1997 aperis lia verko, "Monumente pri Esperanto", kiu registris 1044 ZEO-jn en 54 landoj. Dum aprilo 2001 ilia nombro en lia registro estis kreskinta al 1260 en 58 landoj en 5 kontinentoj. Kiu havas la libron, baze de ĝi povus signife aktualigi tiun ĉi liston.

La jena versio tamen (kun malmultaj aktualigoj) prezentas la staton de la jaro 1934, kaj ankaŭ laŭ la stato de tiu jaro ne estas plena: Ĝi nur prezentas tiujn urbojn, pri kiuj tiam konatis fidindaj informoj. Tiujare ekzistis ankoraŭ aliaj urboj kun stratoj aŭ placoj de Zamenhofo. Ne povante doni pri ili detalajn informojn aŭtentikajn, oni kontentiĝis per citado de ties nomoj. „Pola E-isto“ N-ro 1 de 1934 mencias krome laŭ la ĵurnalo „Brazila E-isto“ la jenajn urbojn: Castelló (Hispanio), Matadespera (Hispanio), Vinaroç (Katalunio), Viroflay (Francio) Sekve ĝi mencias krom la 42 urboj cititaj en la tabelo ankoraŭ 4 urbojn. Laŭ tre fidindaj fontoj ZEO-oj tiujare ankoraŭ troviĝis en la jenaj urboj: Barnaul (Rusio), Santader (Hispanio), Tel-Aviv (Israelo), Tbilisi (Kartvelio) kaj Vitebsk (Rusio). Sekve kune 51 urboj. Se ni kunigos tiun nombron kun la nombro de aliaj urboj, kie Esperanto estis iel ajn distingita, entute ekzsitas 54 urboj, kie Esperanto aŭ Zamenhofo laŭ la stato de 1934 estis speciale honorata, kaj tio atestas pri la sukcesoj de Esperanto tiutempa en diversaj regionoj.

Urbo (lando) Oficiala nomo (ekde kiam) Antaŭa nomo Komenco kaj fino ĉe str. Notoj
Aracaju (Brazilo) Largo Esperanto (23 marto 1932) - Rua Itabaianinha
Arnhem (Nederlando) Esperantolaan (23 julio 1934) Velperweg Velperweg N 140 - Schaapsdrift N 185 [1]
Bad Neuenahr (Germanio) Dr Samenhof-Platz - -
Barcelono (Katalunio) Carrer del Dr Zamenhof (14 aprilo 1932) Carrer 19 Av. del 14 d'abril - Carretera de Sarrià
Bjalistoko (Polio) Ulica Zamenhofa (11 junio 1919) Ulica Zielona Rynek Koŝciuszki. - Ĉe l' rivero [2]
Bor u Tachova (nuna Ĉeĥio) Zamenhofgasse - -
Bratislavo (Slovakio) Zamenhofova ulica - Zamenhof Gasse (1930) Ne ekzistis En kvartalo junio. [3]
Brzeziny (Polio) Rynek im Zamenhofa (13 majo 1931) Rynek Koŝciuszki Pilsudskiego
Cagnes-sur-Mer (Francio) Rue Dr. L. L. Zamenhof Auteur de l‘ Esperanto 1859-1917 (25 decembro 1933) Ne ekz. Av. de la Gare / Av. des Reynes - Bd.d' Alsace prol.
Cassà de la Selva (Katalunio) Carrer de Zamenhof (1932) - -
Clamart (Francio) Rue Zamenhof Rue de Vanves -
Dancigo (nuna Polio) 1. Esperantoweg Grenzlaŭerweg [4]
2. Esperantogrund (31 julio 1927) Ne ekz. La arbaro
Drahovice proksime de Karlovy Vary(nuna Ĉeĥio) Esperanto-Strasse (9 februaro 1926) Ne ekz. Ĉefplaco - Burĝlernejo
Dresdeno (Germanio) Zamenhofstrasse (1927) - Bebelstrasse - Pirnaer Landstr. [5]
Düsseldorf (Germanio) Samenhofweg (21 februaro 1933) Ne ekz. Bertash. - Karlsbaderstr.
Isay-les-Moulins (Francio) Rue du Dr. Zamenhof Créateur de l‘ Esperanto 1859-1917 (januaro 1933) Ne ekz. Rue du Chemin Vert - Rue Emile Duployé
Kaŭnaso (Litovio) Zamenhofo gatvė (1925) Pazu gatvė Vilniaus g. N-ro 21 - Nemuno kranto g. [6]
Krakovo (Polio) Ulica Dr.Ludwika Zamenhofa (2 aŭgusto 1931) Ul. Niecala Ul. A Potockiego N-ro 6 - Ĉe la fervojo [7]
Libavo (Latvio) ESPERANTO iela (7 novembro 1932) Jana iela Kr. Barona ielä - Preĉu iela
Lodzo (Polujo) Ulica Imienia D-ra Zamenhofa (18 majo 1920) Ul. Rozwadowska Zeromskiego 86 Ul. Piotrkowska 127 [8]
Malakoff (Francujo) rue Zamenhof (1934 ?) (Rue de Clamart) -
Muritiba (Brazilo) Rua Dr. Zamenhof - -
Milano (Italujo) Via Ludovico Lazzaro Zamenhof (1921) Ne ekz. Via Giambologna 43 - Via J. Brioski 17 [9]
Mulhouse (Francio) Rue Docteur Zamenhof (7 januaro 1933) Ne ekz. Bd. des Alliés - Rue de la Harpe
Natal (Brazilo) Praça Zamenhof - -
Nové Zámky (Slovakiio) Zamenhofova ulica - [10]
Olomouc (Ĉeĥio) Ulice Dra Zamenhofa (27 junio 1932) Ne ekz. Ul. Prostejovska - Ul. u. Botanické Zahrady [11]
Perpinyà (Katalunio) Carrer del doctor Zamenhof / Rue du Docteur Zamenhof (?) ? Quai de Lattre de Tassigny - Carrer Mariscal Foch / Rue Maréchal Foch
Rio de Janeiro (Brazilo) Rua Zamenhof (31 oktobro 1917) Rua Maria José Rua Haddock Lobo - Rua Maria Lacerda
Realengo (Brazilo) Rua Esperanto (5 oktobro 1913) - -
Sabadell (Katalunio) Ronda del Dr Zamenhof (1912) Ronda del Norte -
Sant Feliu de Guíxols (Katalunio) Carrer de Zamenhof (29 junio 1914) San Isidro Ĉe la promenejo - Ĉe la stacidomo
Szródborów (Polio) Ulica Zamenhofa (1931) Ne ekz. Ul. Narutowicza - Ul. Krasinskiego
Sotleville I.R. (Francio) Rue Zamenhof (24 majo 1914) Rue de l' Aurore Rue Hiacynthe Menager - Bd. 14 Julliet [12]
Terrassa (Katalunio) Placa de Zamenhof (1912) P. de Saragossa Nord Sant Pere
Valencia (Hispanio) ? ? ?(5 aŭgusto 1934) ? -
Varsovio (Polio) Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa (24 februaro 1931) Ul. Dzika Ul. Nowolipki 6 - Ul. Nizka 29 [13]
Vendrell (Katalunio) Carrer de Zamenhof (1933) C. de la Baixada -
Vieno (Aŭstrio) Zamenhofgasse (7 julio 1929) Ne ekz. Rauchgasse - Wilhelmstr. [14]
Zagreb (Kroatio) Zamenhofova ulica (1953 okaze de la UK) Borišina ulica


Klarigaj tabuloj; rimarkoj: redakti

  1. Arnhem. Ambaŭflanke de la fervojo troviĝas tabuletoj kun jena teksto: Atentu, Fervojo. Post la transiro fermu la barilon.
  2. Bjalistoko. Sur la domo, kie naskiĝis Zamenhofo (angule de la str. Zamenhofa Nr 24 kaj de la str. Biala Nr 4) troviĝas ekde la 7-a de aŭgusto 1927 tabulo el nigra marmoro kaj oraj literoj kun la jena dulingva (pola kaj E-a) teksto „EN TIU ĈI DOMO NASKIĜIS LA 15an decembron 1859 LA AŬTORO DE LINGVO INTERNACIA ESPERANTO Dr. L. L. Zamenhof".
    La fenestro de la ĉambro, en kiu naskiĝis Zamenhofo, troviĝas sur la unua etaĝo, eliras sur la korton plej dekstra (lasta) la malfermita. Ŝtuparo ekstera gvidas el la korto al tiu subtegmenta ĉambro. Nuntempe loĝas en tiu domo samideano, kiu gardas memorlibron, en kiun enskribas siajn nomojn la vizitantoj de tiu domo.
  3. Bratislava. La strat-tabuletoj en tiu urbo estis en tri lingvoj: slovaka, germana kaj hungara. Fine de 1933 oni forigis la hungaran surskribon.
  4. Dancigo. Tabulo enmetita en ŝtonaron (nigra kun helaj literoj, en lingvoj E-a kaj germana):
    Esperanto-Grund
    Jubilea kverko plantita de la partoprenantoj de la XIX Universala Kongreso de Esperanto en Dancigo kaj Zoppot por la memoro de la 40 jara ekzisto de la Internacia lingvo Esperanto 31 julio 1927.
    La radikoj de la kverko estis dum plantado superŝutitaj per tereroj el ĉiuj landoj. Speciale tiajn alsendis la E-istaro. - La strato kaj la placeto situas en la fama Schmierauertal.
  5. Dresdeno. Tabulo germanlingva (50x30 cm.) Ludwig Lazarus Zamenhof, Arzt, Erfinder der Weltsprache Esperanto, geb. 1859, gest. 1917. (Signifas: L. L Z., kuracisto, inventinto de la mondlingvo Esperanto, nask. 1859, mort. 1917.)
  6. Kaŭnaso. La strato, modesta sed tre centra en la malnova urbo, estis elektita pro tio, ke tie (en domo n-ro 5) loĝis la patro de s-ino Klara Zamenhof. Nuntempe (stato 2006) troviĝas en tiu domo la sidejo de Litova Esperanto-Asocio.
  7. Krakovo. Sub la strata tabuleto (en la komenco de la strato) troviĝas tabulo kun pollingva teksto: „Na Pamiatke Swiatowego Zjazdu Esperantystów Rada m. Krakówa uczilla twórce Esperanta, oznaczajac te ulice jego nazwiskiem. Sierpien 1931.“ Tio signifas: Je memoro pri la UK de Esperanto. La konsilantaro de la urbo Krakovo honoris la kreinton de Esperanto, signante tiun ĉi straton per lia nomo. Aŭgusto 1931.)
  8. Lodzo. Sur la angula domo de la str. n-ro 1 troviĝas ekde septembro 1930 tabulo dulingva (pola kaj E-a) kun la jena teksto: AL Dr L. L. Zamenhof, AŬTORO DE ESPERANTO, NASK. EN BIALYSTOK EN 1859 J. MORTIS EN WARSZAWA EN 1917 J. IV TUTPOLA KONGRESO DE ESPERANTISTOJ EN LODZ, SEPTEMBRO 1930.
  9. Milano. Speciala tabulo ne troviĝas sed el la kvin strat-tabuletoj tri portas la plenan nomon de la strato, nome. „Via Ludovico Lazzaro Zamenhof, fondatore della lingua Esperanto 1859-1917.“
  10. Nové Zámky. La stratnomo estas en slovaka kaj hungara lingvoj.
  11. Olomouc. Klarigaj tabuloj estas fiksitaj ĉe la komenco kaj la fino de la str. En la parko troviĝas E-arbo kaj apud ĝi E-memorŝtono, sur kiu estas gravurita E-lingve la historio de tiu arbo (plantita 15 majo 1932).
  12. Sotteville. Sur kelkaj strat-tabuletoj estas menciite: Rue Zamenhof, Auteur de Esperanto.
  13. Varsovio. Sur la domo Nr 9, angule de str. Pawia [kie Zamenhofo loĝis dum 17 jaroj - v. Dzika 9) troviĝas blank-marmora tabulo (1 m x 70 cm) kun la jena pola teksto: W TYM DOMU MIESZKAL Dr LUDWIK ZAMENHOF UR. 1859 ZM. 1917 TWORCA MIEDZYNARODOWEGO JEZYKA ESPERANTO. Internacia Esperanta Postkongreso Varsovio 9 aŭgusto 1931 (Tio signifas: En tiu ĉi domo loĝis d-ro L. Zamenhofo nask. 1859, mort. 1917. Kreinto de internacia lingvo Esperanto - Intern. E. Postkongr. ktp.)
    Ne la tuta strato Dzika estas alinomita je Z-a, nur ĝia unua duono. La resto portas ĝis nun la nomon Dzika kun ŝanĝitaj numeroj.
  14. Vieno. Sur la dommuro de Hotelo Hammerand (VIII-a distrikto, Florianigasse 8) troviĝas marmora malhela tabulo kaj oraj literoj kun la jena teksto germanlingva: Dr. Lazar Ludwig Zamenhof 1859-1917, dem die Menschheit die Hilfssprache ESPERANTO zu verdanken hat, wohnte in den Jahren 1886 und 1887 in diesem Hause. (Tio signifas: D-ro L. L. Zamenhofo 1859-1917, al kiu la Homaro dankŝuldas la helplingvon Esperanto, loĝis en la jaroj 1886 kaj 1887 en tiu ĉi domo.)


Monumentoj: redakti

  • En Františkovy Lázně - Ĉeĥio - troviĝas en la parko, el artefarita ŝtono, inaŭgurita dum majo 1914, okaze de Kongreso de Aŭstriaj E-istoj.
  • Bergen-op-Zoom, Nederlando. Staras ekde 1 marto 1932 en la popolparko. Sur la frunta parto, malsupre estas nigra tabulo kaj sur ĝi per blankaj literoj E-lingve: „HONORE DE Dro ZAMENHOF AŬTORO DE LA LINGVO ESPERANTO 1859-1917.“
  • Bjalistoko. Estis inaŭgurita en 1931 post la UK en Krakovo: Turo Babel (ankoraŭ ne finita).
  • Tabuloj de (krom la jam cititaj inter la stratoj Z-aj):
    • Ĝenevo, ĉe str. Rue du Vieŭ College 10, marmora griza 60x45 cm, E-lingva teksto: „EN TIU DOMO LOĜIS EN 1905 L. L. Zamenhof INICIATORO DE LA LINGVO ESPERANTO.“
    • Berno, - malkovrita en 1925.

Aliaj tabuloj: redakti

  • Budapest. En la amuzpalaco estas alfiksita sur la muron granda marmortabulo kun E-a kaj hungara teksto: „La XXI-a Universala Kongreso de Esperanto al la memoro de Grafo Stefano Széchenyi. Internacian honoresprimon al la „plej granda hungaro“, kiu pledis por kompilado de Internacia Lingvo en la Hungara Scienca Akademio la 27 novembro 1842. Budapest, 1929, 2-9 aŭgusto. - En la skolta parko staras malgranda memorŝtono kun E-a surskribo je la memoro de la E-ista Skolta Tendaro 1931.
  • Nový Bohumín (Ĉeĥio) estis inaŭgurita 4 XI. 1934 memorŝtono en la urba parko. La ŝtono havas stelon kaj surskribon en ĉeĥa, pola, germana kaj E-lingvoj: „Per Esperanto al interfratiĝo de popoloj!“ La monumento estis starigita de Regiona Ligo E-ista en Čes. Těšín.
  • Varsovio, ĉe str. Hoza 42. Enmurigita inter la fenestroj de la unua etaĝo, super la pordego, tabulo el blanka marmoro kun granda verda stelo kaj nigraj literoj. Teksto pola: „W TYM DOMU MIESZKAL Inz. Antoni Grabowski NIESTRUDZONY KRZEWICIEL IDEI JEZYKA MIEDZYNARODOWEGO GENIALNY TLUMACZ „PANA TADEUSZA“ I IN. ARCYDZIEL LITERATURY POLSKIEJ NA ESPERANTO. VI Wszechpolski Zjazd Esperantystów, Warszawa 5 VI 1933 r.“ (Signifas: En tiu ĉi domo loĝis inĝ. A Gr. senlaca pioniro de la ideo de L. I. genia tradukinto de „Sro Tadeo“ kaj al. ĉefverkoj de la pola literaturo je E. VI tutpola Kongreso de E-istoj, Varsovio 5 junio 1933)

Noto. En la kunmeto de la materialo kunlaboris G. Avril, O. Bujwid, S. Comella, C. Cresp, D. Dalmau, V. Haignere, T. Indra, J. Kailer, S. Kamaryt, A. Klein, A. Kudela, V. Lluis, P. Meazzi, Mizes, L. Moitié, W. Pfeiffer, J. B. Robin, P. Tarnow, kiuj preskaŭ ĉiuj estas delegitoj de UEA. E. Wiesenfeld.

LA LANDOJ KUN LA PLEJ MULTAJ OBJEKTOJ redakti

Absoluta sinsekvo: redakti

(Alfabeta sinsekvo)

Brazilo ........ 170 
Francio ........ 163
Pollando ....... 144
Italio .......... 94 
Hungario ........ 91
Hispanio ........ 81
Bulgario ........ 74
Germanio ........ 67
Nederlando ...... 49
Ĉeĥa Respubliko.. 34
Japanio ......... 31
Aŭstrio ......... 27
Israelo ......... 23
Aŭstralio ....... 16
Britio .......... 16
Argentino ....... 15
Belgio .......... 13
Usono ........... 11
Makedonio ....... 10
Sud-Afriko ....... 9
Kroatio .......... 8
Litovio .......... 7
Norvegio ......... 7
Ĉinio ............ 6
Finnlando ........ 5
Svislando ........ 5
Ukrainio ......... 5
Danio ............ 4
Kanado ........... 4
Kubo ............. 4
Ruslando ......... 4
Svedio ........... 4
Irlando .......... 3
Malto ............ 3
Jugoslavio ....... 2
Portugalio ....... 2
Slovakio ......... 2
Venezuelo ........ 2
Albanio .......... 1
Bjelorusio ....... 1
Egiptio .......... 1
Estonio .......... 1
Greklando ........ 1
Irano ............ 1
Kenjo ............ 1
Kolombio ......... 1
Korea Respubliko . 1
Kostariko ........ 1
Latvio ........... 1
Libano ........... 1
Malavio .......... 1
Nepalo ........... 1
Nov-Zelando ...... 1
Rumanio .......... 1
Tunizio .......... 1
Turkio ........... 1
Urugvajo ......... 1
Vjetnamo ......... 1


Relativa sinsekvo (proporcie al enloĝantoj): redakti

Bulgario .... 7.56 objektoj/1 miliono enl.
Israelo ..... 7.33 objektoj/1 miliono enl.
Hungario .... 6.72 objektoj/1 miliono enl.
…
ktp ĝis Usono >0.003 objektoj/1 miliono enl.

LA KULMINOJ INTER LA ZAMENHOF / ESPERANTO - OBJEKTOJ redakti

  • La plej frua objekto
    • Ŝipo „Esperanto” en Hispanio, konstruita kaj inaŭgurita en 1896
  • La plej alta objekto
    • Zamenhof-monumento en Sabadell, Hispanio, el 1989; alteco: 12 m.
  • La plej longa objekto
    • Esperanto-strato en Sao Sebastiao do Cai (Brazilio); longeco: 4 kilometroj
  • La plej nordaj objektoj
    • Memoriga Esperanto-monumento en Narvik, Norvegio, 68°25' N
    • Esperanto-Rivereto en Alaska, Usono, 63°27' N
  • La plej sudaj objektoj
    • Esperanto-arbo, Tasmanio, Aŭstralio, 42° S
    • Zamenhof-monumento kaj Esperanto-strato, Mar del Plata, Argentino
    • Zamenhof-strato, Port Elizabeth, Sud-Afriko
  • La plej malproksimaj objektoj
    • Asteroidoj „Zamenhof” kaj „Esperanto”
    • Eseranto-teksto sur disko en kosmoveturilo „Vojaĝanto 1” kaj „Vojaĝanto 2” survoje ekster nian sunsistemon

Fontoj redakti

Listo laŭ libro de Hugo Rolinger "Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj". Universala Esperanto Asocio, Rotterdam 1997, ISBN 92 9017 051 4. Polan liston korektis Robert Kaminski.

Kompletigu la liston. Se Vi trovos novan ZEOn bonvolu turni al:

Robert Kaminski, poŝta adreso: ul. Kwiatowa 1, PL 94-227 LODZ, Pollando, reta adreso: rk-lodzo(ĉe)poczta.wp.pl aŭ Raymond Bore, nur poŝta letero: 481 Square Zamenhof, FR-73000 CHAMBERY, Francio

Fonto : http://esperanto.pl/page.php?tid=93&fid=1375,add&lng=eo