Vázsnok [vAĵnok] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Vázsnok situas en valo de rojo sur deklivoj, fine de tre mallonga sakovojo, ĉefvojo Pécs-Dombóvár kaj fervojo Budapeŝto-Szentlőrinc preteriras.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko, antaŭ la hungaroj keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 laŭ tiama hungara ortografio "Wasnuk". Post la mezepoko dum regado de turkoj la komunumo ne senhomiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vázsnok 282 homoj (escepte 2 germanojn ĉiuj hungaroj). Vilaĝservoj estas vendejo, drinkejo, migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti