Vélez-Rubio

(Alidirektita el Vélez Rubio)

Vélez-Rubio estas hispana municipo kiu lokas en Andaluzio, en norde de provinco Almerio kaj en komarko Los Vélez. Ĝi estas 281,96 km2 ampleksa. Ĝia loĝantaro konsistis el 6555 personoj en la jaro 2019.[3][4] Ĝi estas je 160 km de la provinca ĉefurbo, Almerio.

Vélez-Rubio
hispane: Vélez-Rubio
urbo
Flago
Blazono
municipality of Andalucía
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Provinco Almerio
Komarko Los Vélez
Supermara alteco 834 m s. m. [1]
Koordinatoj 37° 38′ 52″ Nordo 2° 04′ 27″ Okcidento / 37.647854 °N, 2.074209 °U / 37.647854; -2.074209 (mapo)
Areo 281,77 km² (28 177 ha)
Loĝantaro 6 555 (2019)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 04820[2]
ISO 3166-2:ES ES-AL
Vélez-Rubio (Hispanio)
Vélez-Rubio (Hispanio)
DEC
Situo de Vélez-Rubio enkadre de Hispanio
Vélez-Rubio (Almerio)
Vélez-Rubio (Almerio)
DEC
Situo de Vélez-Rubio enkadre de Provinco Almerio
Vikimedia Komunejo: Vélez-Rubio
Retpaĝo: http://www.velezrubio.es/
Map
vdr
Situo de Vélez-Rubio.

Historio redakti

 
Preĝejo "Nuestra Señora de la Encarnación".

Estis homoj en la areo de la nuna municipo jam antaŭ pli ol tridek mil jaroj. Oni trovis hakilojn el ŝtono kaj sagopintojn de la prahistorio. La aktuala setlejo jam ekzistis fine de la 15a jarcento kaj komence de la 16a, post la malvenko de la indiĝenaj araboj kaj la alveno de moriskoj kaj malnovaj kristanoj al la zono nun konata kiel kvartalo "Fatín", de mallarĝaj kaj malrektaj stratoj. Poste tiu kerno etendiĝis ĉirkaŭ la preĝejo, la urbodomo kaj aliaj centraj lokoj. En la 18a kaj 19a jarcentoj okazis pli granda urba disvolvigo, kun la konstruado de longaj, rektaj kaj ampleksaj stratoj kaj luksaj konstruaĵoj.

Domaroj redakti

Estas tre granda proporcio de disa loĝado tra la kamparo, kunigita laŭ la kutimo de la regiono en "diputaciones". La domaroj de la municipo estas la jenaj:

  • Diputación de Cabezo:
    • Los Gázquez
    • La Losilla
  • Diputación de Campillo:
    • El Campillo
    • Los Alamicos-La Dehesa
    • El Ginte-Bolami
    • La Mata
  • Diputación de Fuente Grande:
    • Los Aránegas
    • Las Casas
    • Fuente Grande
    • Los Gatos
    • Los Oquendos
    • Los Ramales
    • El Río Mula
    • Los Asensios-Saladilla
  • Diputación de Ramblas:
    • El Bancalejo
    • Los Cabreras
    • Calabuche
    • Gateros
    • La Parra
    • Los Torrentes
    • Calderón
    • Los Pardos
  • Diputación de Viota:
    • La Alquería
    • La Canalica
    • La Carrasca
    • El Charche
    • El Espadín
    • Tonosa

Ekonomio redakti

La okupo de la laboristaro distribuatas en la jenaj sektoroj:

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo Nuestra Señora de la Encarnación.
  • Etnografia Muzeo.
  • Konvento de la Inmaculada (Senmakula).
  • Historia centro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti