V8 – Du willst der Beste sein

(Alidirektita el V8 - vi volas esti la plej bona)

V8 – Du willst der Beste sein (en Esperanto " V8 - vi volas esti la plej bona ") estas germania porinfana kineja filmo el la jaro 2013. La du porinfanajn librojn sur kiuj baziĝas la filmo verkis Joachim Masannek, kiu verkis ankaŭ la scenaron de la kineja filmo kaj reĝisoris ĝin.

V8 - vi volas esti la plej bona
filmo
Originala titolo V8 – Du willst der Beste sein
Produktadlando  Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 2013
Daŭro 106 minutoj
Ĝenro porinfana filmo
Kameraado Benjamin Dernbecher
Reĝisoro(j) Joachim Masannek
Produktisto(j) Christian Becker
Scenaro Joachim Masannek
Muziko de Bananafishbones
Ĉefrolantoj
IMDb
vdr

La filmo publike ekprezentiĝis en kinejoj de Germanlingvio la 26-an de septembro 2013.

David Michele estas germana mezlernejano, kiu strebas iĝi profesia aŭtokonkuristo. Por pliproksimiĝi al sia celo kaj por gajni monon por aĉeto de propra motorveturilo, li en la someraj ferioj prenis tri dumferiajn laborpostenojn. Tamen la gepatroj devigis lin al ĉiuj el tiuj tri laboroj preni sian etan fratinon Luca. En unu el tiuj laboroj li renkontas du samklasanojn, la knabinon Kiki Lilou kaj la knabon Robin Veit Acht. Kiki kun sia patrino vivas sur apudrubeja vendejo de uzita metalo, kaj Robin estas la filo de riĉa divorciĝinta patro, kiu aĉetis al la filo motoran veturilon kaj planas por li profesian konkursan karieron. Ĉiuj kvar elektiĝas konsistigi teamon de junulaj konkursantoj, kiu partoprenu sekretan kaj legendan vetveturon en historia burgo. Post komencaj miskomprenoj la kvar infanoj kunkreskas en veran teamon, sed la partopreno en la vetveturo ne facilas, ĉar la kontraŭantoj ĉiurilate pli potencas, kaj ne ĉiam luktas laŭregule.

Samaĝaj kinospektantoj en Germanlingvio tute aprezas la filmon, sed la profesiaj kinorecenzistoj juĝis ĝin relative kritike. Aparte kritikiĝas la ŝablonaj rolmodeloj de - laŭ la opinio de iuj krikikemuloj - sentime heroecaj kaj maĉismaj knaboj kaj erotike flirtantaj knabinoj, sen propra personaĵo adorantaj la heroojn.

Fono redakti

La verkisto Joachim Masannek konatas precipe pro sia kreo de serio de porinfanaj romanoj pri grupo de mezlernejanoj, kiuj kreas sovaĝecan futbalteamon ekster oficiala sporta klubo, kaj kune travivas aventurojn en scenaro foje sufiĉe nerealisma: tiu serio nomatas Die wilden Fußballkerle ("la sovaĝaj futbalantoj", kaj krom esti la temo de multaj romanoj, sondramoj kaj de aparta serio de animaciaj filmoj, ankaŭ iĝis la temo de kvin komerce tre sukcesaj porinfanaj kinejaj filmoj. La serio pri mezlernejanaj stirantoj de motoraj veturiloj en fantazia vetkonkuro iusence rescenigas la sukceson en alia kadro. Ankaŭ de tiu serio aperis pluraj romanoj libroforme. La nomo V8 cetere estas termino por speco de piŝta motoro, en kiu 8 cilindroj poziciiĝas en paroj de po du, kiuj situas en angulo simila al la majuskla litero "V". Kiel scenejo de la filmo elektiĝis la urbo Hanau, kaj gravan rolon en la filmo havas ponto super rivero, kiu dividu burĝan "nordan" parton de la fikcia urbo en la rakonto de laborista "suda" parto - tiu rivero fakte estas la Majno.

Literaturo redakti

  • Joachim Masannek: V8 - Komm, wenn du dich traust!. Volumo unu de la romana serio, eldonejo Bastei Lübbe (Baumhaus), 2013, ISBN 3-8339-0239-6
  • kaj V8 - Du willst der Beste sein!. Volumo du de la romana serio, eldonejo Bastei Lübbe (Baumhaus), 2013, ISBN 3-8339-0240-X

Eksteraj ligiloj redakti