Ilja Richter (prononco [ILja RIHta], naskiĝis la  24-an de novembro 1952(nun 1952-11-24) en Berlino-Karlshorst, do nun 71-jara) estas germana filma kaj teatra aktoro, kantisto, dublisto kaj televida prezentisto.

Ilja Richter
Ilja Richter, publika literatura legado en Lepsiko en 2013
Ilja Richter, publika literatura legado en Lepsiko en 2013
Persona informo
Ilja Richter
Naskiĝo la  24-an de novembro 1952(nun 1952-11-24)
en Germana Demokratia Respubliko Berlino-Karlshorst, GDR
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Profesio
Okupo aktoro • televida prezentisto • voĉaktoro • kantisto • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva en KolonjoBerlino vd
Aktiva dum 1961 ĝis nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ilja Richter naskiĝis kiel tria infano de la gepatroj Eva kaj Georg Richter, en Karlshorst, malcentra kvartalo de la orienta parto de Berlino, do en GDR. La patro estis komunisto, kaj la juda patrino per falsigitaj personaj paperoj sukcesis pretervivi la Holokaŭston en Nazia Germanio.[1] La gepatroj nomis la filon laŭ Ilja Ehrenburg. Post kiam la familio ekhavis politikajn problemojn en GDR, ĝi en 1953 translokiĝis al okcidenta Berlino. Tie la gepatroj luprenis gastejon kaj profesie vivtenis ĝin. .En 1955 naskiĝis la fratino Janina, kaj en 1959 la familio translokiĝis al Kolonjo. Ankaŭ tie la gepatroj luprenis kaj vivtenis gastejon, sed en 1961 retranslokiĝis al Berlino, kie ili vivtenis privatan hoteleton. La patrino, mem aktorino, portis la knabon al la urba radiofonia kaj televida korporacio Sender Freies Berlin (SFB) kaj al la urba radiofonia korporacio RIAS. En sondramoj de la radiokanalo RIAS la aktore kaj kante talenta knabo antaŭ la 10-a naskiĝtago estis rutina voĉa aktoro: lia unua rolo estis tiu de museto nomata Kukuruz' en la sondramo Schwarz auf weiß ("nigre sur blanka fono") de Efraim Kiŝon. En 1963 la dramo produktiĝis kiel televida filmo, kaj Ilja, tiam ankoraŭ ne 11-jara, havis sian debuton kiel televida aktoro.

Samtempe li ankaŭ aktoris teatre: la unua rolo en 1961, en aĝo de 8 jaroj, estis la tatraĵo Belvedere en la scenejo Renaissance-Theater flanke de la renoma aktoro Viktor de Kowa. En 1963 li havis unuan malgrandan rolon en la muzikalo Annie Get Your Gun en la teatrejo Theater des Westens, kies ĉefrolon havis la aktorino Heidi Brühl. En 1966 li konatiĝis kun la tiutempe tre populara kantisto kaj aktoro Vico Torriani kaj aktoris kun li, same en la teatrejo Theater des Westens, en la muzikalo Im weißen Rößl. Lia talento estis publike forte atentata, kaj la renomo ankoraŭ kreskis, kiam li en 1996, en aĝo de 13 jaroj, ĉefaktoris en la du-persona teatraĵo Freunde und Feinde kun Martin Held. Sekvajare, en aĝo de 14 jaroj, li publike videblis en la televida serio Till, der Junge von nebenan de la televida kanalo ZDF, kaj kiel 16-jarulo li kun la aktorino Suzanne Doucet iĝis prezentisto de la pri-popmuzika televida programo 4-3-2-1. Tre kontraste al la kutima vestado de tiutempaj gejunuloj, Ilja Richter en tiu programo ĉiam prezentiĝis en konservativa surtuto kun kravato, sed liaj senrespektaj komentoj mem fortigis la kontraston al tiu aspekta konservativeco. Ekde la sekva jaro li sole prezentis la programon, kaj post plia jaro, en 1971, la nomo estis ŝanĝita al Disco. Regule li parodiis konatajn aktorojn kaj kantistojn, prezentis skeĉojn duope kun gasta aktoro, kaj liaj tipaj komentoj baldaŭ iĝis parto de la ĉiutaga parolata germana lingvaĵo. La programo estis eksterordinare populara, kaj la elsendigo baldaŭ estis ŝovita al la plej bona vespera programhoro.

Aparta karakterizaĵo de la programo iĝis, ke kantistoj de tute malsamaj popmuzikaj ĝenroj prezentiĝis miksite. La programo sub la nomo Disco prezentiĝis ĝis novembro 1982, do dum 11 jaroj. La sukceso restis notinda - pri tio ne nur atestas la premio Bravo Otto de konata porjunulara magazino en 1975. Ankoraŭ en 1997, 15 jarojn pli poste, Ilja Richter parodiiĝis en la tiutempa televida programo Kalkofes Mattscheibe - kaj la publiko tiam ankoraŭ havis vivan memoron pri la originalo. Poste, plu li aktoris en televidaj filmoj kaj teatraj roloj, surscenigis kanzonojn, kaj aktivis ankaŭ kiel reĝisoro. Grandkvante li ankaŭ aktivis en la aktoreca germanlingva dublado de alilingvaj kinejaj filmoj, kaj realaktoraj kaj animaciaj.

Inter la jaroj 1975 kaj 1978 li estis koramiko de la kantistino Marianne Rosenberg, kio konatiĝis nur en la 1980-aj jaroj. Ĝis februaro 2004 li estis edzo de la filmtranĉistino Stephanie von Falkenhausen. La filo Kolja (naskiĝinta en 2001) estas el amrilato kun franca aktora ŝminkistino. Ilja Richter konstante vivas en Berlino, kvankam roloj en aliurbaj teatroj foje devigas je iom vaganta vivstilo.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti