Vachellia tortilis

specio

Vachellia tortilis (sin.: Acacia tortilis (FORSSK.) HAYNE, Mimosa tortilis FORSSK.), estas nomata kiel multaj aliaj specioj de la subfamilio ŝirmakacio, nome estas plantospecio el la genro Vachellia en la subfamilio de la Mimozedoj (Mimosoideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Ĝi disvastiĝas en Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vachellia tortilis
Vachellia tortilis
Vachellia tortilis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Mimozedoj Mimosoideae
Genro: Vachellia
Specio: Vachellia tortilis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
semo

Vachellia tortilis kreskas ofte kiel arbo kiel ŝirmakacio. Ĝi estas facile rekonebla pro ĝia ŝirmeca, malalta arbokrono. En tre varmaj kaj sekaj regionoj la planto nur kreskas kiel maldensaj arbustoj. La branĉoj havas dornojn. La alternestarantaj folioj havas folitigon kaj foliplaton. La ĉ. 2,5 cm longa foliplato estas duoble pluma. La kvar ĝis dek folietoj de la unua ordo havas ĝis po 15 parojn de plumfolioj.

La malgrandaj, forte odorantaj, blankaj floroj staras en densaj floraroj. La malprofundaj guŝoj estas spiralforme kurbiĝitaj.

La kromosomonombro estas 2n = 52, 78 aŭ 104.

Sistematiko redakti

La unua priskribo okazis en 1775 sub la baza nomo Mimosa tortilis FORSSK. Fare de Peter Forsskål en Flora Aegyptiaco-Arabica, p. 176. La novkombinaĵo al Vachellia tortilis (FORSSK.) GALASSO & BANFI publikiĝis en 2008 fare de Gabriele Galasso kaj Enrico Banfi en Atti della Società Italiana di Scienze Naturali e del Museo Civico di Storia Naturale di Milano, 149, 1, p. 150.

De la specio Vachellia tortilis ekzistas pluraj subspecioj:

  • Vachellia tortilis (FORSSK.) GALASSO & BANFI subsp. tortuosa ined.
  • Vachellia tortilis subsp. campoptila (SCHWEINF.) RAGUP., SEIGLER, EBINGER & MASLIN
  • Vachellia tortilis subsp. raddiana (SAVI) KYAL. & BOATWR.
  • Vachellia tortilis subsp. spirocarpa (HOCHST. EX A.RICH.) KYAL. & BOATWR.
  • Vachellia tortilis subsp. heteracantha (BURCH.) KYAL. & BOATWR.
  • Vachellia tortilis subsp. tortilis.

Disvastiĝo redakti

En la savanoj de Afriko Vachellia tortilis estas disvastigita, precipe en Sudano, sed ankaŭ en la proksima oriento. Vachellia tortilis kreskas sur sabla kaj ŝtonriĉa grundo; ĝi kreskas ankaŭ sur akraj deklivoj kaj sur forte alkalaj grundoj. Vachellia tortilis toleras sekecon, altajn temperaturojn kaj sabloŝtormojn. Pli ol du jaraĝaj plantoj ankaŭ estas iomete frostorezistaj.

Ekologio redakti

La folioj kaj floroj de Vachellia tortilis estas nutraĵo de multaj bestoj. La trunko de Vachellia tortilis ofte estas atakata de termitoj kaj skarabo-larvoj. Tial la elefantoj povas faligi la arbon facile por manĝi la branĉetojn.

La fabacoj estas manĝataj de multaj bestoj de la savano pro ilia proteinriĉa ŝelo.

Uzado redakti

La ligno de la arbo estas uzata por fari meblojn, kaj multajn aliajn aĵojn. La folioj kaj fruktoj estas nutraĵoj de bestoj. La arboŝelo estas uzata kiel tanino. La gumosako estas manĝebla kaj povas esti uzata kiel araba gumo el la Senegalia senegal kaj Vachellia seyal.

Eksteraj ligiloj redakti