Vajszló
Vajszló (vajslÓ) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sellye.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 1900
- Poŝtkodo: 7838
- Telefonprefikso: 73
Situo
redaktiVajszló situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Villány-Barcs, Sellye estas la plej proksima urbo. Pécs troviĝas je 33 km.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1244. En 1354 Vajszló ricevis rangon kampurbo. La hungaroj havis tie abatejon kaj fortikaĵon, kiun la turkoj okupis kaj tenis longe, dume la vilaĝo restis viva. Post la turka erao alvenis ankaŭ germanoj kaj sudslavoj. Inter 1918-1921 la serboj okupis la urbeton.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Vajszló naskiĝis inĝeniero Imre Herpay.
Esperanto
redakti- László Somlai, hungara esperantisto vivis en la grandvilaĝo.