Val Demings

usona politikistino

Valdez Venita "Val" DEMINGS (la 12-an de marto 1957) estas usona policistino kaj politikistino kiu funkciis kiel membro de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj de la 10-a kongresa distrikto de la subŝtato Florido. Antaŭ esti elektita al la Reprezentanta Ĉambro, ŝi estis la komandanto de la Orlanda Polica Departmento de 2007 ĝis 2012, kaj estis la unua virino en tiu posteno.

Val Demings
Persona informo
Val Demings
Naskonomo Valdez Venita Butler
Naskiĝo 12-an de marto 1957 (1957-03-12) (67-jaraĝa)
en Jacksonville
Religio kristanismo vd
Etno afrik-usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Orlando vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Florida Ŝtata Universitato - krimscienco (1976–1979)
Webster University (en) Traduki - magistro de publika administrado (–1996)
Samuel W. Wolfson High School (en) Traduki
Webster University Orlando (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Jerry Demings (en) Traduki (1988–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo policestro (2007–2012)
socia laboristo
policisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en VaŝingtonoOrlandoJacksonville vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Demings aliĝis al la Demokrata Partio. En 2012, ŝi kuris malsukcese por la Kongreso. En la kongresaj elektoj de 2016, ŝi estis elektita al la Usona Ĉambro de Reprezentantoj en Vaŝingtono en la deka elektodistrikto de Florido, kie ŝi sukcedis al la respublikano Daniel Webster la 3-an de januaro 2017 , kiu translokiĝis al la dekunua distrikto. En somero 2020 la tiutempa demokrata kandidato por la prezidanteco de Usono, Joe Biden, konsideris proponi ŝin anstataŭ Kamala Harris kiel proponatan vicprezidanton de Usono, sed fine li tamen decidis favore al Kamala Harris en aŭgusto 2020 kaj ambaŭ efektive venkis la prezidantan baloton kaj ekoficis la 20-an de januaro 2021.

En aŭgusto 2022, ŝi triumfis en la antaŭbalotoj por la senatelekto en 2022 kaj estis tiel metita kiel defianto al Respublikana senatano Marco Rubio en novembro 2022.

Eksteraj ligiloj

redakti