Val Plumwood

aŭstralia filozofo

Val PLUMWOOD (11-an de aŭgusto 1939 - 29-an de februaro 2008) estis aŭstralia filozofo kaj ekofeministo konata pro sia laboro pri antropocentrismo. De la 1970-aj jaroj ŝi ludis centran rolon en la evoluo de radikala ekosofio. Laborante plejparte kiel sendependa akademiano, ŝi havis postenojn ĉe la Universitato de Tasmanio, Ŝtata Universitato de Nord-Karolino, la Universitato de Montano, kaj la Universitato de Sidnejo, kaj ĝis sia morto ŝi estis en la aŭstralia esplor-konsilio ĉe la Aŭstralia Nacia Universitato. Ŝi estas enlistigita inter la 50 ŝlosilaj pensuloj de Routledge pri la Medio (2001).

Val Plumwood
Persona informo
Naskonomo Val Morell
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1939 (1939-08-11)
en Terrey Hills
Morto 28-an de februaro 2008 (2008-02-28) (68-jaraĝa)
en Braidwood
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Universitato de Sidnejo
Familio
Edz(in)o Richard Sylvan
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto • feministo
TTT
Retejo http://valplumwood.com/
vdr

Inter 1972 kaj 2012, ŝi verkis aŭ kunaŭtoris kvar librojn kaj pli ol 100 artikolojn pri logiko, metafiziko, la medio kaj ekofeminismo. Ŝia Feminismo kaj la Majstrado de Naturo (1993) estas konsiderata kiel klasikaĵo.