Valle de Villaverde

Valle de Villaverde [BAlje debiljaBERde] (alinome Villaverde de Trucíos inter 1822 kaj 2005) estas valo kaj municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio. Ĝi estas kantabra enklavo en la eŭska provinco Biskajo. Ties najbaraj biskajaj municipoj estas Carranza, Artzentales kaj Trucios. Tra la municipo kuras fervojo Santandero-Bilbao.

Valle de Villaverde
enklavoEksklavo • municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39880
Demografio
Loĝantaro 254  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 14′ N, 3° 17′ U (mapo)43.23230925-3.28244419571Koordinatoj: 43° 14′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 190 m [+]
Areo 19,5 km² (1 950 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Villaverde (Kantabrio)
Valle de Villaverde (Kantabrio)
DEC
Valle de Villaverde
Valle de Villaverde
Situo de Valle de Villaverde
Valle de Villaverde (Hispanio)
Valle de Villaverde (Hispanio)
DEC
Valle de Villaverde
Valle de Villaverde
Situo de Valle de Villaverde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Villaverde [+]
vdr
Municipo en Kantabrio.

Historio redakti

La ĉirkaŭa regiono estis loĝita de kantabrojaŭtrigonoj jam antaŭ la alveno de Romio en Iberio. Dum Mezepoko ĝi apartenis al senjorlando de la familioj Ayala kaj Salcedo. En la 15-a jarcento ĝi estis aĉetita de Pedro Fernández de Velasco, grafo de Haro. Tiu akiro estas la origino de ties daŭra kaj nuna aparteneco al Kantabrio kiel enklavo en Biskajo.

Ties tradicia nomo de la valo estas Valle de Villaverde (Valo de Villaverde) sed en 1822, dum la Liberala Jartrio, ĝi ekhavis la nomon Villaverde de Trucíos. En 2005, la municipa registaro ŝanĝis la nomon reen al Valle de Villaverde. Kiam en 1833 Hispanio estis administre dividita je provincoj, la valo estis fikse ligita al la provinco Santandero (nuna Kantabrio).

La 11-an de aŭgusto 1875, dum la Tria Karlisma Milito, okazis granda batalo en la valo kun venka rezulto por la subtenantoj de Alfonso la 12-a.

Regado redakti

La municipo estas regita de la Regionisma Partio de Kantabrio post venko per absoluta plimulto en balotoj de 2007 kaj 2011. Laŭ iredentisma eŭska naciismo, la municipo apartenu al Eŭskio, samkiel Condado de Treviño (enklavo de provinco Burgoso en Alavo) . Ties eŭskigita nomo estas Villaverde Turtzioz.

Lokoj redakti

Jen listo de loĝitaj lokoj kaj vilaĝoj en la municipo:

 
Pordego de la preĝejo de Sankta Maria.
 
Murbildo formita de reprezentoj de la municipo Valle de Villaverde: nome tipaj bovino, kaprino, ŝafino, ĉevalo, hundo, vino kaj lignokarbo, tradicie produktitaj en la valo.
  • La Altura
  • El Campo
  • La Capitana
  • Los Hoyos
  • La Iglesia
  • Laiseca
  • La Matanza (sidejo de municipdomo)
  • Mollinedo
  • Palacio
  • Villanueva

Vidu ankaŭ redakti