Verbenacoj

familio
(Alidirektita el Verbenaceae)

La verbenacoj[2] (latine Verbenaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 30 genrojn kaj pli ol 1000 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas verbeno[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verbenacoj
oficina verbeno (Verbena officinalis)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: verbenacoj Verbenaceae
J.St.-Hil. [1]
verbeno Verbena
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Illustration Verbena officinalis0.jpg
Illustration Verbena officinalis0

Tiu familio estas ĉefe arbaj plantoj en la tropikoj kaj subtropikoj, aperantaj en tre diversaj formoj kaj lokoj. Ili havas kontraŭesidantajn foliojn, ofte simplajn. La plantoj estas ofte haraj, la floroj ofte 5-partaj. Insektopolenitaj, la frukto estas drupo, la grajnojn disportas birdoj (kolibro).

Taksonomio redakti

Lastatempaj filogenetikaj studoj montris ke iuj genroj estis malĝuste metitaj en la verbenacoj, kaj tiujn oni nun translokigis al la lamiacoj. Avicennia, foje metita en la verbenacoj aŭ foje en aparta familio Avicenniaceae, oni nun metas en la akantacoj.

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (26 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj taksonoj redakti

  • verbeno (Verbena) estas genro de unu- kaj plurjaraj herboj kun duope kontraŭesidantaj folioj kaj grandaj infloreskoj el brilkoloraj, bonodoraj floroj. Kelkaj specioj estas kulturata ĝardene aŭ subvitre. Ĝia dekokto estas uzata kiel trinkaĵo (dekokti estas longe bolkuiri en akvo la vegetaĵojn, por solvi ties solveblajn substancojn).
  • tektono (Tectona) estas genro kun arbaj specioj. La plej grava specio (ekonomie en Azio) estas la
    • granda tektono (Tectona grandis) estas tre granda arbo (40-50 m) kun grandaj (30-60 cm), ovoformaj, dorsflanke blankafeltaj folioj. Ĝi havas blankajn florojn kaj avelgrandajn drupojn kun arom-odora ligno. La ligno estas malmola, neputriĝema (enhavas silikaton), tre utiligata por konstruado de ŝipoj, vagonoj, pordoj, fenestroj kaj mebloj.

Referencoj redakti