Verdkata testamento
esperantlingva poemaro de Raymond Schwartz
(Alidirektita el Verdkata Testamento)
Verdkata Testamento [1][2] estas originale Esperantlingve verkita 126-paĝa poemaro de Raymond Schwartz, eldonita en 1926 ĉe Esperantista Centra Librejo. Estas represo el la jaro 1974. Ekzistas ankaŭ KD-versio de la libro, voĉlegita de Stano Marček kaj eldonita de li en 2010. La kolektaĵo origine estis sceneja materialo por la siatempe tre renoma esperanta kabaredo Verda Kato en la bohema kvartalo Montmartre de Parizo en la 1920-aj jaroj.
Verdkata Testamento | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Raymond Schwartz | |
Eldonjaro | 1926 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Esperantista Centra Librejo | |
Paĝoj | 126 | |
Recenzoj
redakti
|
|
Referencoj
redakti- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4807, paĝo 403
- ↑ tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 131; en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 606, kaj en Enciklopedio de Esperanto.