Veronika Bajáki

hungara juristo

Veronika Bajáki, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bajáki Veronika estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Holczer [holcer], ŝia kompleta geedziĝa nomo estis Kéri Tamásné [tamAŝnE].

Veronika Bajáki
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1924 (1924-06-25)
en Budapeŝto
Morto 25-an de novembro 2015 (2015-11-25) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juristo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Veronika Bajáki[1] naskiĝis la  25-an de junio 1924(nun 1924-06-25) en Budapeŝto, ŝi mortis la 25-an de novembro 2015 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Veronika Bajáki maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938, inter 1945-1948 ŝi laboris en pluraj administraciaj laborlokoj, poste ŝi akiris juran diplomon en Moskvo en 1952. Post la diplomo ŝi laboris jaron en ministerio, poste ŝi estis asistanto (1953–1956), lektoro (1957–1967), docento (1967–1989) en Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed ŝi nur esploris inter 1975–1977. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1963, ŝi doktoriĝis en 1977 en Moskvo, kiun la Hungara Scienca Akademio akceptis en 1980. Plej ofte ŝi okupiĝis pri la civitaneco. Ŝi edziniĝis en 1953, ŝi naskis filinon en la sekva jaro.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A munkások és alkalmazottak munkakönyvei a Szovjetunióban. (1954)
  • A munkajogi törvényhozás néhány aktuális problémája. (ruse, 1958)
  • A dolgozók részvétele a helyi szovjetek közrendvédelmi tevékenységében. (disertaĵo, 1962)
  • Az európai szocialista országok alkotmányos rendszere. (kunaŭtoro, 1972)
  • A magyar állampolgárság kialakulásától és fejlődésétől napjainkig. (1982)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti