Versend
Versend [verŝend], kroate "Vršenda" estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Mohács.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 14 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.9945/18.5142
- Loĝantaro: 930
- Poŝtkodo: 7752
- Telefonprefikso: 69
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Pécs-Mohács. Bóly troviĝas 5, Mohács 17, Villány 18, Pécsvárad 24, Pécs kaj Siklós po 28 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1268 laŭ tiama ortografio "Wirsindh". Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis pro la konstantaj bataloj. Baldaŭe germanoj refondis la komunumon. Inter 1918-1921 la serboj okupis Versend-on. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1795
Famuloj
redaktiEn Versend naskiĝis operkantisto László Márk.