Vic Tayback

usona aktoro

Victor E. "Vic" TAYBACK (1930 – 1990) estis usona aktoro de siria deveno. Li naskiĝis en kvartalo Brooklyn, New York City, New York. Li studis ĉe Glendale Community College en Kalifornio.

Vic Tayback
Persona informo
Vic Tayback
Naskiĝo 6-an de januaro 1930 (1930-01-06)
en Nov-Jorko
Morto 25-an de majo 1990 (1990-05-25) (60-jaraĝa)
en Glendale
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Burbank High School • Glendale Community College vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1958– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tayback militservis en usona mararmeo ĝis la 25-a jaraĝo. Post lasi mararmeon, li komencis labori kiel aktoro.

Kariero redakti

Li komencis sian karieron per televidserio Buckskin en 1958 kaj lia debuto en kino estas malgranda rolo en filmo North to Alaska en 1960.

Li daŭrigis sian aktoran laboron per malgrandaj roloj en kinfilmoj kiel Five Weeks in a Balloon, Love with the Proper Stranger, Dead Heat on a Merry-Go-Round, Gambit, With Six You Get Eggroll kaj Bullitt. Krom tio, li partoprenis en televiserioj Dr. Kildare, The Lieutenant, The Man from U.N.C.L.E., I Dream of Jeannie, Love on a Rooftop, Daniel Boone, Get Smart, The Monkees, Star Trek, Mission: Impossible, That Girl, The Bill Cosby Show, Land of the Giants, Lancer, Here Come the Brides, kaj aliaj.

En 1970-aj jaroj li aperis en televidaĵoj Bonanza, Mary Tyler Moore, Bewitched, Columbo, Mannix, Ironside, Gunsmoke, Honor Thy Father, The Partridge Family, The Alpha Caper, All in the Family, The Rookies, Cannon, The Blue Knight, Family, Hawaii Five-O, Supertrain, Portrait of a Stripper, CHiPs, ktp. En kino li daŭre aperis per malgrandaj roloj en filmoj kiel Every Little Crook and Nanny, Emperor of the North Pole, Papillon, Thunderbolt and Lightfoot, The Gambler, The Big Bus, Special Delivery, Mansion of the Doomed kaj The Choirboys. Lia ĉefa rolo en kino estis en filmo Alice Doesn't Live Here Anymore (1974).

Dum la 1980-a jardeko li laboris en televidaĵoj kiel T.J. Hooker, Fantasy Island, The Jesse Owens Story, Murder, She Wrote, The Love Boat, The Three Kings kaj Tales from the Darkside. Krom tio, li partoprenis kinfilmojn Weekend Warriors, Loverboy, Beverly Hills Bodysnatchers, ktp. Kiel voĉaktoro li laboris ĉe All Dogs Go to Heaven (1989).

Lia lasta laboro estis partopreno en MacGyver (1990).