Vikipedio:Artikolo de la monato/2024/12

Vintra Palaco

Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo) estas urbo kaj pli precize laŭ la federaciaj subjektoj "federacia urbo" situanta ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva kaj en la centro de la Finna golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa havenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.

La urbo laŭdire ankaŭ en kelkaj esperantlingvaj fontoj nomiĝas Petroburgo respektive Sankt-Petroburgo. Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. En rusa literaturo, neformalaj dokumentoj, kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en rusa Санкт) estas kutime preterita, lasante nur "Peterburg" (en rusa Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en rusa бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en rusa Питер).

Sankt-Peterburgo estis fondita de la caro Petro la Granda la 27an de majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al Moskvo. Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Antequera, Israelo, Gaviedoj