Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/05

araba kaligrafio
araba kaligrafio

Islamo (arabe الإسلام al-'islâm, "submeto [al Dio]") estas unudiisma abrahama religio, kies doktrinoj kaj instruoj baziĝas sur Korano, kiu asertas, ke «Ne ekzistas alia Dio krom Alaho kaj Mahomedo estas ties mesaĝisto». La islamaj erudiciuloj difinas islamon kiel: «La submetiĝo al Dio pere de unudiismo, obeo kaj forlaso de la idoladoro».

La plej sankta libro de islamo estas la Korano, diktita de Alaho al Mahomedo pere de Jibrilo (la anĝelo Gabrielo). La sekvantoj de islamo sin nomas muzulmanojmuslimoj (el la araba muslim مسلم, 'kiu submetiĝas'). Ili kredas ke Mahomedo estas la lasta el la profetoj senditaj de Dio.

Islamo ekiĝis per la predikado de Mahomedo en la jaro 622 en Mekko (en nuna Sauda Arabio). Sub la regado de Mahomedo kaj liaj posteuloj, islamo rapide etendiĝis al vasta regiono.

La plejmulto el islamanoj estas sunaistoj, t.e. ĉirkaŭ 75-90% el ĉiuj kredantoj. La dua granda branĉo, ŝijaismo, estas sekvata de 10-20% plejparte en Irano kaj Irako. Ĉirkaŭ 13% el ĉiuj islamanoj loĝas en Indonezio, islama lando kun pli da loĝantoj en la mondo, 25% en Sudazio, 20% en Mezoriento, 2% en Centrazio, 4% en la cetero de sudorientaj aziaj landoj, kaj 15% en subsahara Afriko. Gravaj komunumoj ankaŭ ekzistas en Ĉinio, Rusio, kaj en partoj de Eŭropo kie Albanio estas la ununura tute eŭropa lando kun islama plimulto. Kun ĉ. 1.5 miliardoj da sekvantoj aŭ 22% de la tutmonda loĝantaro en 2009, Islamo estas la dua plej granda religio kaj unu el la plej rapide kreskantaj en la tuta mondo.
Legu pli...