Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/05

La preĝejo Sankta Marteno estas malnova paroĥa preĝejo de la vilaĝo Laives en Burgonjo. Ĝi situas je 15 kilometroj sude de Chalon-sur-Saône. La konstruaĵo kronas monteton, kiu estas la komenca parto de la montaro en la makona regiono. Ĝi estas lumigita preskaŭ ĉiuvespere ekde 1972. Oni nomas ĝin la lumturo de suda Burgonjo.

Prahistoriaj restaĵoj, malkovritaj ĉirkaŭ 1876, supozigas, ke antikvaj triboj fuĝis al tiu monteto inter la riveroj Saône, Grosne kaj Grison. La keltoj starigis tie siajn opidumojn (Cuny kaj Sankta Marteno). Geobiologoj asertas, ke druida templo staris en la loko, kie situas nun la preĝejo. Ŝajnas ke romia templo dediĉita al Merkuro anstataŭis druidan templon. En la 4-a jarcento, sankta Marteno - aŭ liaj adeptoj - faligis la paganan templon kaj anstataŭis ĝin per preĝejo dediĉita al Sankta Marteno. En la 9-a jarcento, kelkaj skribaĵoj uzis la nomon Sanctus Martinus in monte, Villa Montes kaj aliaj Ecclesia Sancti Martini in monte aŭ simple Mons (la monto), kaj dum la 11-a jarcento (1050-1080?) estis konstruita la aktuala romanika preĝejo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Imperiestra pingveno - Tahirih - elektromagnetismo