Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/11

Johann Wolfgang von Goethe en 1828

Johann Wolfgang von GOETHE [ˈjoːhan ˈvɔlfɡaŋ fɔn ˈɡøːtə], esperantigite Johano Volfgango Goeto (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1749 en Frankfurto ĉe Majno, mortis la 22-an de marto 1832 en Vajmaro) estis germana poeto kaj dramverkisto, krome ŝtatministro, juristo, filozofo kaj natursciencisto. Li estas ofte konsiderata la plej grava germana poeto.

Inter la beletraj verkoj de Goethe troviĝas poemoj, dramoj, eposoj (versaj kaj prozaj), membiografiaj, estetik-, art- kaj literaturteoriaj kaj natursciencaj tekstoj. Ankaŭ lia vasta korespondado havas gravan literaturan signifon. Goethe estis unu el la unuaj kaj la plej grava reprezentanto de literatura movado Sturm und Drang. Lia romano Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther) famigis lin en 1774 en la tuta Eŭropo. Poste li orientiĝis enhave kaj formale laŭ la idealoj de la antikvo, kaj iĝis ekde la 1790-aj jaroj kune kun Friedrich Schiller unu el la plej gravaj reprezentantoj de la vajmara klasikismo. Maljunulo, li estis konsiderata eksterlande kiel reprezentanto de la spirita Germanio.

Dum la aprezo de Goethe unue malaltiĝis post lia morto, li iĝis en la Germana Imperiestra Regno ekde 1871 kronatesto de la nacia identeco de la germanoj. Estiĝis adoro ne nur de la verkoj, sed ankaŭ de la personeco de la poeto, kies vivokonduto estis konsiderata modela. Ĝis nun Goethe estas konsiderata la plej grava germana poeto, kaj lia verko estas unu el la pintoj de la monda literaturo.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Pingveno - Arkeo de Noa - Vasco da Gama