Viktor Tardos Krenner

Viktor Tardos Krenner [tardoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tardos Krenner Viktor estis hungara pentristo, dramisto, altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Tardos-KrennerTardos (Krenner). Lia patro estis József Sándor Krenner.

Viktor Tardos Krenner
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1866 (1866-08-04)
en Buda
Morto 28-an de decembro 1927 (1927-12-28) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Amalie Bock vd
Profesio
Okupo pentristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto pri Gábor Baross fare de Viktor Tardos Krenner

Viktor Krenner [1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1866 (aŭ 12-a?) en Buda, li mortis la 28-an de decembro 1927 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Viktor Krenner komence lernis desegnadon hejme. Li frekventis gimnazion jam en Budapeŝto, poste li plulernis en Reĝa Desegnista Edukejo, fine li lernis jaron en Munkeno. Hejmenveninta li helpis pentradi murpentraĵojn de Bertalan Székely kaj Károly Lotz. Inter 1903 kaj 1924 li instruis en la menciita Desegnista Edukejo, kiu dumtempe iĝis altlernejo. Li pentris plej ofte freskojn. Arthalo Budapeŝto aranĝis postmortan ekspozicion en 1928. Li verkis ankaŭ dramojn:

  • Spiritistische Selbstschau Böcklins (Budapeŝto, 1898)
  • Nero anyja (Budapeŝto, 1903)
  • György barát (Budapeŝto, 1907) - kun literatura premio

Elektitaj pentraĵoj redakti

Fontoj redakti