Villacañas [bijakAnjas] (Vilaĝo de kanoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villacañas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45860
Retpaĝaro www.aytovillacanas.com
Politiko
Urbestro Santiago García Aranda (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 10 641  (2011)
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 37′ N, 3° 20′ U (mapo)39.615833333333-3.3397222222222Koordinatoj: 39° 37′ N, 3° 20′ U (mapo) [+]
Alto 664 m [+]
Areo 269 km² (26 900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villacañas (Hispanio)
Villacañas (Hispanio)
DEC
Villacañas
Villacañas
Situo de Villacañas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villacañas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villacañas en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Turo de la preĝejo de Villacañas.

Toponimio redakti

La nomo de Villacañas originiĝis en 1229, pro starigo de mejlŝtonoj inter la teroj propraj de la arkiepiskopo de Toledo kaj tiuj de la superulo de la ordeno de Sankta Johano, nome "Villar de Cañas".

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas villacañero. La censita populacio en 2011 estis de 10.641 loĝantoj kaj la denseco estas de 39,56 loĝ/km².

Situo redakti

Villacañas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 663 m; je 77 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 112 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 269 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′57″ N 3°20′23″ Ok.

Geografio redakti

Limas kun la vilaĝoj de Lillo, La Villa de Don Fadrique, Corral de Almaguer, Quero, Villafranca de los Caballeros, Madridejos, kaj Tembleque, ĉiuj de la provinco Toledo.

Orografio redakti

La kampo estas enena, kun grandaj horizontoj kaj malgrandaj altaĵetoj okcidente (montaro Coscojo). Posedas gravajn humidejojn kun granda riĉo kaj vegetala kaj ornitologia. La rivero Riánsares kaj la lagetoj kiaj Taray, Laguna Larga, Peñahueca aŭ La Albardiosa montras sian naturan belon, nome aŭtentaj oazoj en la manĉa ebenaĵo kiaj la lageto Tirez de akvo saleca kiu enhavas plantajn ekzemplerojn unikajn en la mondo.

Historio redakti

En la municipo troviĝas arkeologiajn restoj de la Bronzepoko (monteto Tirez), romiajn kaj arabajn. La setlejoj Borregas, Tirez, Ormeña kaj Ormeñuela ekzistis antikve en la teritorio de Villacañas sed oni ne povas precizigi aktuale ties situon.

Ties moderna historio estas ligata al la Ordeno de Sankta Johano, kies Villacañas estis unu de la dekkvar lokoj kiuj komponis la Priorato de Sankta Johano kun sidejo en Consuegra. En 1230 aperas kiel municipo kaj ne akiros titolon de vilaĝo ĝis 1557, kiam ĝi sendependiĝas el la feŭda ligo al la Ordeno de Sankta Johano.

En la 18a jarcento okazis periodo de ekonomia kresko kaj oni konstruis la novan urbodomon, la ermitejojn respektive de la Virgulino kaj de Sankta Roĥo kaj oni reformis la preĝejon.

Konsekvence de la desamortización de Mendizábal en 1836, ekaperis la taglaboristo kiu laboris la novajn terojn kiujn akiras la nova pova burĝaro. La malriĉeco de tiuj taglaboristoj devigos ilin konstrui subterajn loĝejojn nome silos. Nune la silos de Villacañas, deklaritaj Ensemblo de Historia Intereso, formas arkitekturan komplekson unikan en Eŭropo.

La alveno de la fervojo en 1853 produktas movadon kaj socian kaj ekonomian kiu metos Villacañas kapen de la komarko. El tiu epoko la populacio kreskos konstante ĝis la 1960-aj jaroj, kiam kiel konsekvenco de la industriigo de la kamparo, okazis grava elmigrado de villacañeros pro troabundo de laboristaro. Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villacañas super 10,700 loĝantoj, sed poste okazis tiu elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villacañas kie oni falis al iom pli da 8,000, sed poste rekuperiĝis al la nunaj 10,600. Tio estas dum pli da duonjarcento oni ne kreskis.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Ĝis antaŭ malmulte la ĉefa dediĉo de la lokanoj estis agrikulturo kaj ties industrioj, kiaj fabrikoj de faruno, prilaborado de vinoj kaj alkoholaĵoj. Nune (2005), la agrikulturo pludaŭras, hegemonie de vito, tritiko kaj olivo, kvankam ne jam la apudaj industrioj.

La industrio nune fundamentas sur la modernan entreprenoj de fabrikado de pordoj el ligno kiuj eksportas al la tuta Hispanio kaj parto de Eŭropo. Tiu aktiveco dungas preskaŭ 4.000 personojn, el kiuj duone estas lokanoj dum la resto estas apudanoj.

La industrian zonon formas dudeko de entreprenoj dediĉataj al la ligna sektoro. La malgranda diverseco de la industria sektoro faras ke la industrio de Villacañas estas ligata preskaŭ nur al la evoluo de la merkato de la ligno. La krizo de la sektoro de la konstruado tuŝis danĝere tiun industrion.[1]

Menciindas ankaŭ la industrio tekstila de produktado de litkovrioj, hejmvestoj kaj aliaj vestaĵoj, kiu dungas ĉirkaŭ 300 personojn.

Arto kaj kulturo redakti

Villacañas havas du muzeojn, tiu de la Tía Sandalia (onjo Sandalia) kaj la Muzeo Etnografia de la Silo (subtera loĝejo).

La tía Sandalia, Sandalia Simón Fernández (Villacañas 1902-1987), estis neklera artistino. Ŝia analfabetismo ne malhelpis ŝin modli sian religian senton en pentraĵoj kaj figuroj modlitaj el gipso. Ŝia stilo estis katalogita kiel naivarto. En la muzeo oni ekspozicias 66 skulptaĵojn, 40 reliefojn kaj 26 pentraĵojn.

La Muzeo de la "Silo" permesas esperti la senton vivi subtere. La ornamaĵo respegulas fidele kiel estis malriĉa loĝejo tiutipe el kiuj en 1950 estis ĝis 1700.

El pli da tri jarcentoj, la 1-a de majo oni celebras festojn honore de la Sankta Kristo de la Viga (trabo), kiu estis deklarataj de Regiona Turisma Intereso. Unu el la aspektoj plej rimarkindaj de tiu festo estas la surstrataj dancoj de la dancantoj de Kristo; vestitaj per speciala vestaro, realigas 17 dancojn. La amuza parto estas tiu de la dancanto de la "Porra", kiu, dum la kompanoj dancas, proklamas diraĵojn kaj ŝercojn, ĝenerale verse, por popola distro. Jen unu el ili fama en la 1950-aj jaroj:

El diecinueve de marzo,
El día de San José,
Fui ca' tío Pisablando
Y con la "Porra" me quedé.
De que llegué a mi casa
Se lo dije a mi mujer,
Estaba haciendo gachas
Y me tiró la sartén.

(Traduko: La 19an de marto, la tagon de Sakta Jozefo, mi iris ĉe onĉjo Pisablando (Molpiedprema) kaj restis ĉe la festodanco, poste mi alvenis hejme, kaj diris tion al mia edzino kiu kuiras kaj ŝi tiris al mi la paton).

Referencoj redakti

  1. http://www.elpais.com/articulo/reportajes/Retrato/pais/crisis/elpepusocdmg/20100613elpdmgrep_1/Tes Retrato de un país en crisis, konsultita la 14an de junio de 2010, Phil Bennet, 13a de junio de 2010.

Literaturo redakti

  • Vicente, Eduardo y Miracle, María Rosa (1997). Estudio limnológico de 28 humedales de Castilla La Mancha como base para la elaboración del Plan de Ordenación de recursos Naturales. Universidad de Valencia y Junta de Comunidades de Castilla La Mancha.
  • FERNANDEZ ZARAGOZA, JOSE ANTONIO Y ALVAREZ PORRAS, TERESA. "LOS DANZANTES Y EL SANTISIMO CRISTO DE LA VIGA, DE VILLACAÑAS". Caja Castilla La Mancha y Ilustrísimo Ayuntamiento de Villacañas (Toledo). 1991.
  • FERNANDEZ ZARAGOZA, JOSE ANTONIO. "TRADICION ORAL EN LA FIESTA DE LOS DANZANTES Y EL SANTISIMO CRISTO DE LA VIGA DE VILLACAÑAS". Ilustrísimo Ayuntamiento de Villacañas (Toledo). 1994.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti