Vilmos Tolnai [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolnai Vilmos estis hungara lingvisto, literaturhistoriisto, profesoro, membro (korespondanta en 1908, ordinara en 1934) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina familia nomo estis Lehr.

Vilmos Tolnai
Persona informo
Naskonomo Lehr Vilmos
Naskiĝo 24-an de julio 1870 (1870-07-24)
en Bratislavo
Morto 29-an de julio 1937 (1937-07-29) (67-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvisto • literaturhistoriisto • universitata instruisto
vdr

Vilmos Tolnai [1] Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 24-an de julio 1870 en Hungario en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 29-an de julio 1937 en Sopron.

Biografio redakti

Vilmos Tolnai frekventis gimnazion en Arad (tiam en Hungario), poste universitaton en Budapeŝto inter 1888-1892. Li lernis ekzemple de Pál Gyulai, Zsolt Beöthy, József Budenz, Zsigmond Simonyi, Gusztáv Heinrich. Li komencis instrui en sia naskiĝurbo, ekde 1897 jam en diversaj lernejoj en Budapeŝto, fine ekde 1925 en universitato de Pécs. Li ofte verkis artikolojn al diversaj revuoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • A leoninus. Tanulmány az irodalom és verstan köréből. (1892)
  • Stilisztika (Stilistiko), (1904)
  • A szólásokról (1910)
  • Bevezetés az irodalomtudományba (Enkonduko al la literaturscienco), (1922)
  • A tiszta magyarság szótára (Vortaro de la pura hungareco), (1932)

Fontoj redakti