Zsigmond Simonyi
hungara lingvisto
Zsigmond Simonyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Steiner Zsigmond |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1853 en Veszprém |
Morto | 22-an de novembro 1919 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-6-14 ![]() |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto lingvisto universitata instruisto ![]() |
SIMONYI Zsigmond (ŝimonji) estis hungara, universitata profesoro, lingvisto, esperantisto, membro de Hungara Scienca Akademio.
Zsigmond Simonyi [1] naskiĝis kiel Steiner Zsigmond la 1-an de januaro 1853 en Veszprém (urbo). Li mortis la 22-an de novembro 1919 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZsigmond Simonyi devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto, Lejpcigo, Berlino, Parizo. Ekde 1877 li instruis en la universitato. En 1903 li kreis novan lernejan ortografion. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis persekutita. Li longe redaktis lingvistajn revuojn.
Li estis vicprezidanto de Propaganda Komitato por Lingvo Internacia (1918-19). Li klopodis enkonduki Esperanton en la universitaton. (I. „Hungara Esperantisto“, decembro 1919).
Verkaro (elekto)
redakti- Népdalok (Popolkantoj), (1872)
- A Nyelvtörténeti Szótár mutatványíve (1880)
- Német és magyar szólások (1896)
- Az ikes ragozás története (1906)
- Helyes magyarság (Ĝusta hungareco), (1914)
Memorigiloj
redakti- ortografia konkurso "Simonyi Zsigmond" de 1997
- bazlernejo en Veszprém