Vilnogaona Juda Ŝtata Muzeo

muzeo en Vilno

La Vilnogaona Juda Ŝtata Muzeo (litove Valstybinis Vilniaus Gaono Žydų Muziejus, akronime VVGŽM; jide דער ווילנער גאון מלוכהשער יידישער מוזיי) estas tegmenta institucio kiu estas dediĉita al la historia kaj kultura heredaĵo de litoviaj judoj (Litwaks en la jida). Ĝi estas bazita en la litova ĉefurbo Vilno, estis fondita en 1989, kaj prizorgas plurajn muzeojn.

Vilnogaona Juda Ŝtata Muzeo
Juda muzeo
Lando Litovio vd
Urbo Vilno
Estiĝo 1989
Koordinatoj 54° 40′ 37″ N, 25° 16′ 36″ O (mapo)54.676925.2767Koordinatoj: 54° 40′ 37″ N, 25° 16′ 36″ O (mapo)
Vilnogaona Juda Ŝtata Muzeo (Vilno)
Vilnogaona Juda Ŝtata Muzeo (Vilno)
DEC
Vilnogaona Juda Ŝtata Muzeo
Vilnogaona Juda Ŝtata Muzeo
Situo de Vilnogaona Juda Ŝtata Muzeo
Map
Vilnogaona Juda Ŝtata Muzeo
Retpaĝo http://www.jmuseum.lt
vdr

Priskribo redakti

La muzeo estis kreita en 1989 fare de la Litova Ministerio de Kulturo. Dum la sekvaj jaroj, ĝiaj ekspoziciaj elementoj, multaj el la antaŭaj judaj muzeoj en Litovio, estis kunigitaj en unu. Ĝi ricevis sian nunan nomon en 1997, festante la 200-an datrevenon de la morto de la talmuda erudiciulo rabeno Gaono de Vilno.

La muzeo konsistas el filiojn kiuj fokusas sur diversaj flankoj de la loka juda historio kaj kulturo [1]:

  • La kolektoj de la Toleremo Centro (litove Tolerancijos centras) inkluzivas laboraĵojn de religia, moderna kaj tradicia artoj kune kun historiaj materialoj
  • La Verda Domo (litove Holokausto ekspozicija) estas Holokaŭsta ekspozicio
  • La Paneriai Memoraĵo (litove Panerių memorialas) estas dediĉita al la Paneriai (Ponary) masakro
  • La Jacques Lipchitz Memormuzeo (litove Žako Lipšico memorialinis muziejus) en Druskininkai elmontras liajn litografaĵojn

La jenaj estis planitaj (februaro 2019):

  • Muzeo pri kulturo kaj identeco de litovaj judoj (litove Lietuvos žydų kultūros ir tapatybės muziejus) en la iama juda mezlernejo Tarbut.
  • Nova Holokaŭsta Muzeo (litove Holokausto Lietuvoje ir Vilniaus geto memorialinis muziejus), en la konstruaĵo de la iama antaŭmilita publika biblioteko “Meficei Haskala” (hebrea por distribuantoj de Klerismo).

Esperanto [2] redakti

Por esperantistoj estos interese ekscii pri la ĉambro dediĉita al la lingvoj. Temas pri la ejo kie per malgrandaj ekspozicieroj estas rakontate pri kvar homoj kiuj havis rilaton al Litovio kaj samtempe antaŭenigis lingvojn. Jam konjekteblas ke inter tiuj estas L. L. Zamenhof kaj Esperanto (la tri aliaj lingvoj estas la hebrea, la jida kaj mem la litova).

Al Zamenhof estas dediĉita unu ekspozicia tablo kaj krome baldaŭ devos esti uzebla aŭda ĉiĉeronado (meze de aprilo 2024 la servo ankoraŭ ne estis preta). Subskribo sub unu el la fotoj rakontas pri Zamenhof mem kaj mencias la fakton ke li loĝante en Litovio laboris pri la dua versio de la Internacia Lingvo. Krome estas skribite ke la edzino de Zamenhof originas el la litovia Kaunas.

Neniu el la laborantoj de la muzeo sciis kiu konkrete decidis ke en la ekspozicio estu prezentita ankaŭ Zamenhof kaj Esperanto, kvankam principe la afero aspektas plene logika.

En la domo, kie nun estas la juda Muzeo de kulturo kaj identeco, antaŭ pli ol jarcento troviĝis knabina gimnazio, poste oni uzis la domon por rekvalifikaj kursoj, kaj post la sendependiĝo de Litovio en la ejo estis lokitaj la arkivo kaj biblioteko de la muzeo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti