Volduo (Voldu) estas planlingvo proponita de Josef Stadelmann en Caracas, Venezuelo en 1945. Ĝi estas bazita en angla lingvo.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj prononco redakti

La alfabeto de Voldu estas la latina alfabeto, ekscepte J kaj Q. Malsame al Esperanto:

  • C havas sonon /ĉ/;
  • W havas sonon /ŭ/;
  • Y havas sonon /j/;
  • X havas sonon /ks/;
  • Z havas sonon /ŝ/;

La akcento estas en la radiko de vorto kaj indikita de ´: Amérika, Grándeste.

Morfologio redakti

La difinita artikolo estas de, malofte uzata.

La pluralo estas farita de -(o/a)y: madra/madray (patrino/patrinoj); buk/bukoy (libro/libroj).

Substantivo havas 4 kazojn: nominativon, genitivon, dativon kaj akuzativon. Oni faras genitivon per -(o/a)s: Petro/Petros (Petro/ de Petro), Girl/Girlas (knabino/de la knabino). Dativon oni faras per -m: padro/padrom (patro/al patro). Akuzativon oni faras per -n nedevige.

Estas du tipoj de adjektivoj: atributivoj (finitaj per -e) kaj predikativoj. Tio ebligas la neuzon de liga verbo (esti) en prezento:

  • Madra gud (la patrino estas bona); Gude madra (la bona patrino).

Personaj pronomoj estas: mi (mi); yu (ci); hi (li); li (ŝi); da (ĝi); nu (ni); vu (vi); tey (ili). La deklinacio de pronomo estas kiel tiu de substantivo, sed la akuzativo estas deviga.

Specimenoj redakti

  • Hi luv madra mor ce padron (li same amas la patrinon ol la patron);
  • Hi luv madra mor ce padron (li pli amas la patrinon ol la patron);
  • Mi say ke Vu layk floroy, sira (mi scias ke vi ŝatas florojn, sinjorino);
  • Da el difik tu explik sem dan (tio estas malfacila por klarigi al iu);
  • Spik so hi yu-self (parolu pri vi mem).

Ekstera ligo redakti

https://web.archive.org/web/20091020000502/http://geocities.com/Athens/Acropolis/9801/lenguas/voldu.html

Bibliografio redakti

Stadelmann, Josef.
Voldu textbook,
[Caracas, Lit. y tip. Vargas, 1945]
2 p.l., 3-98 pl., 1 l. 16 cm