Vorstadtkrokodile 2

Vorstadtkrokodile 2 [foaŝtatkrokodile cvaj] estas daŭrigo al la du filmaj adaptoj de la infana libro Vorstadtkrokodile de Max von der Grün (1926–2005), aparte de la pli juna versio de 2009, ties ĉefaj aktoroj, kaj infanaj kaj plenkreskulaj, revideblas en la filmo de 2010. La daŭrigo samkiel la posta filmo Vorstadtkrokodile 3 de 2011 ne plu baziĝas je la literatura verko, sed estas libera daŭrigo de la rakonto.

"Antaŭurbaj krokodiloj" 2
filmo
Originala titolo Vorstadtkrokodile 2
Produktadlando  Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 2010
Daŭro 90 minutoj
Ĝenro porinfana filmo
Kameraado Christian Rein
Reĝisoro(j) Christian Ditter
Produktisto(j) Christian Becker
Lena Olbrich
Scenaro Christian Ditter
Neil Ennever
Filmita en Kolonjo
Muziko de Heiko Maile
titola muzikaĵo:

Virginia Jetzt! „Dieses Ende wird ein Anfang sein“

Ĉefrolantoj
  • La infana grupo "antaŭurbaj krokodiloj":
    • Nick Romeo Reimann: Hannes
    • Fabian Halbig: Kai
    • Leonie Tepe: Maria
    • Manuel Steitz: grupestro Olli
    • Javidan Imani: Jorgo
    • Robin Walter: Peter
    • David Hürten: Frank
    • Ella Maria Gollmer: Jenny, kuzino de Kai
  • Nora Tschirner: patrino de Hannes
  • Felix Klare: Dieter Gotte
  • Maria Schrader: patrino de Kai
  • Smudo: patro de Kai
  • Esther Schweins: patrino de Maria kaj Olli
  • Dietmar Bär: patro de Maria kaj Olli
IMDb
vdr

La filmo Vorstadtkrokodile 2 en kinejoj ekvideblis 21-an de januaro 2010 kaj aĉeteblas lumdiskege ekde la 12-a de aŭgusto 2010.

Enhavo redakti

Post kiam la grupano Elvis pro grafitio estis sendita al internulejo, la infana grupo "antaŭurbaj krokodiloj" nur konsistas el sep membroj: Olli kaj ties fratino Maria, Hannes, Kai, Frank, Peter kaj Jorgo. La sep geknaboj komence de la filmo trovas novan grupejon en la forlasitaj tuneloj kaj kavoj de minejo. Sed ili ne longe restas neĝenataj: La gepatroj de Kai planas semajnon ferii duope ĉe la Balta Maro, sed ne volas lasi la filon sen kontrolo kaj tial petas lian jaron pli aĝan kuzinon Jenni loĝi kun Kai dum tiu semajno. Ŝi serioze kontrolas la kuzon kaj ne lasas lin sole vagi kun la aliaj aventuremaj grupanoj. Pli drastaj tamen estas la evoluo en la familio de Olli kaj Maria: ambaŭ gepatroj laboras en firmao kies kompleta maŝinaro subite ne plu funkcias, kaj rezulte minacatas fermo de la firmao, perdo de ĉiuj laborpostenoj kaj vendo de la firmae posedataj loĝejoj, interalie la loĝejo de la familio de Olli kaj Maria. La gepatroj tial planas translokigi al la avino de la infanoj, kaj serĉi tie novajn laborlokojn.

Jam kiam la infanaj grupanoj esploris la forlasitan minejon, ili havis malagrablan sperton rilate al du firmaaj kunlaborantoj - du ĝemelaj junaj viroj de familia nomo Boller. La du viroj malfruvespere agas strange en la firmaa teritorio kaj ofendas la infanojn. La grupo decidas observi la Boller-ĝemelojn kaj sekvi ilin en diskotekon, sed ili bezonas la helpon de pliaĝulino Jenny por rajti eniri la dancejon. La grupano Hannes sukcesas aŭdi, ke la ĝemeloj malfunkciigis la firmaan maŝinaron per komputila programo sur USB-fulmomemorilo. Kiam ili provas preni la fulmomemorilon por pruvi la krimon, la infanoj tamen glitas en vivdanĝerigan situacion: La ĝemeloj malkovras ilin kaj persekutas ilin per aŭto. La infanoj provas konvinki la gepatrojn de Olli kaj Maria per fotoj faritaj en la firmao, por ke la plenkreskuloj informu la policon. Sed la gepatroj ne kredas al la infanaj rakontoj, kaj sekvatage forveturas kun Olli kaj Maria, tiel ke la grupo malfondiĝas.

Iom pli poste Hannes devas konstati, ke Dieter Gotte, la nova amiko de lia patrino, havas la USB-fulmomemorilon de la Booler-ĝemeloj. Li volas profitige vendi la ŝajne malfunkciajn maŝinojn al Ĉinio, kaj tiucele sabotis la firmaon. La infanoj regrupiĝintaj sukcesas ŝteli la memorilon kaj anstataŭi ĝin kontraŭ alia, samaspekta ilo. Sed antaŭ ol la infanoj povus informi la gepatrojn aŭ la policon, Dieter Grotte jam rimarkis la trompon, kaj kun la Boller-ĝemeloj persekutas la infanojn en la forlasitan minejon. Ekestas batalo, kadre de kio eksplodas dinamito, kaj nur lastmomente la infanoj povas savi sin kaj la senkonsciiĝintajn krimulojn el la minejo. Ili kolizias kun demonstracio de la malpostenigitaj eksfirmaanoj, la tri krimuloj malliberiĝas kaj la laboristoj celebre gratulas al la infanoj. En fina filma sceno la grupanoj kun siaj gepatroj dancas en la diskotejo - Jenny, kiu pli kaj pli amikiĝis kun la grupanoj, estas akceptata kiel nova grupano, kaj la infanoj Hannes kaj Maria, kiuj jam pli longe kaŝe estis enamiĝintaj, interkisas.

Filmaj lokoj redakti

La filmo produktiĝis en 2009; filmaj lokoj estis la urboj Kolonjo, Dortmund, Duisburg, Hückelhoven, Porta Westfalica kaj la muzea minejo Kleinenbremen en okcidenta Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti