Vorstadtkrokodile 3

Vorstadtkrokodile 3 [foaŝtatkrokodile draj] estas germanie produktita kineja filmo el la jaro 2011. Temas pri plia daŭrigo de la filmaj adaptoj pri la porinfana romano Vorstadtkrokodile de Max von der Grün (1926–2005), pli ekzakte de la pgenauer zu la pli nova versio kaj la filmo Vorstadtkrokodile 2, kies infanaj kaj plenkreskaj aktoroj plejparte denove aperas en la filmo de 2011.

"Antaŭurbaj krokodiloj" 3
filmo
Originala titolo Vorstadtkrokodile 3
Produktadlando  Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 2011
Daŭro 81 minutoj
Ĝenro porinfana filmo
Kameraado Bernhard Jasper
Reĝisoro(j) Wolfgang Groos
Produktisto(j) Christian Becker
Lena Schömann
Scenaro Christian Ditter
Thomas Bahmann
Muziko de Heiko Maile
titola muzikaĵo:

Christian Durstewitz „Let me sing!“

Ĉefrolantoj
  • La infana grupo "antaŭurbaj krokodiloj":
    • Nick Romeo Reimann: Hannes
    • Fabian Halbig: Kai
    • Leonie Tepe: Maria
    • Manuel Steitz: grupestro Olli
    • Javidan Imani: Jorgo
    • Robin Walter: Peter
    • David Hürten: Frank
    • Ella Maria Gollmer: Jenny, kuzino de Kai
  • Nora Tschirner: patrino de Hannes
  • Jacob Matschenz: Dennis
  • Axel Stein: Kevin
  • Jochen Nickel: s-ro Steffenhagen
  • Hans Martin Stier: direktoro Hartmann
  • Michael Kessler: ĉefo de Peter
IMDb
vdr

La daŭrigo samkiel la filmo Vorstadtkrokodile 2 ne baziĝas je literatura verko, sed estas libera daŭrigo de la rakonto. La filmo Vorstadtkrokodile 3 kineje ekmontriĝis la 20-an de januaro 2011. Ekde la 4-a de aŭgusto 2011 ĝi aĉeteblas en formo de lumdiskego.

Enhavo redakti

La infana grupo "antaŭurbaj krokodiloj" festas la 13-an naskiĝtagon de Hannes. Maria ŝatus pasigi la tagon sole kun la amiko, sed la aliaj grupanoj havas alian planon kaj donacas al Hannes kuponon por veturado en motorĉarejo. La grupestro Olli kaj sia amikino forveturas en ferion, kaj Kai forveturas en korbopilkan feriejon. La restaj grupanoj volas veturi motorĉarojn, sed ĉar la ejo fermatas, ili simple pruntas iujn motorĉarojn kaj veturigas ilin en pluretaĝa aŭtoparkejo. Okazas severa akcidento, kiam Hannes kaj Frank kolizias kaj Frank grave vundiĝas. Li urĝe bezonos organodonacon de hepato aŭ almenaŭ parto de hepato. Kiel donaconto nur taŭgos lia pli aĝa frato Dennis, ĉar la patro de ambaŭ fratoj estas alkoholdependa kaj lia hepato misfunkcia. Dennis tamen daŭre estas en malliberejo, en kiun la infana grupo transportigis lin per malkovro de liaj krimaj agoj. Ĉar Dennis jam plurfoje provis fuĝi el la malliberejo, la mallibereja direktoro neniel volas permesi dumtempan liberiĝon por fari la necesan operacion. Do la infana grupo pripensas mem organizi liberigon de Dennis. Ili instalas novan grupejon en malplena eksa oficeja turdomo proksime de la malliberejo, kaj de tie per teleskopo povas observi la ejon. Nun unu el la infanoj estu kontraŭbande transportata en la malliberejon, por liberigi sin kaj la malliberigiton Dennis per kompliketa mekanismo. Peter, balbutanta knabo el la grupo, provas dungiĝi kiel helpanto de klimatoteknikisto, kiu ĵus laboras en la malliberejo: La mem balbutanta teknikisto ŝatas la knabon kaj akceptas la helpanton. Maria intertempe provas per mallibereja vartisto Max havi pliajn informojn pri la ejo, kaj ŝajnigas verki artikolon por lerneja gazeto pri la temo. Hannes estas kaŝe entransportata en la malliberejon, dum aliaj grupanoj antaŭ la ejo faras laŭtan diskotekan feston, por vortiri la atenton. Kevin, kunmalliberigito de Dennis estas informata pri la plano kaj mem informu al Dennis, sed Kevin malemas kunlabori, ĉar li vidas proksiman ŝancon pli frue oficiale liberigi kaj ne volas detrui tiun ŝancon. Nokte Hannes daŭre kaŝiĝas en klimatiza tubo de la malliberejo, kiam Kevin tamen informas al Dennis kaj tiu renkontiĝas kun Hannes. La vartisto Max surprize volas pli longe labori tiuvespere kaj preskaŭ fiaskigas la planon, tiel ke Maria logas lin al kineja vespero kaj Hannes forte ekĵaluzas. Tamen la savoplano povas komenciĝi, sed malbonŝance misfunkcias kja Hannes trovatas en la mallibereja korto.

Sekvatage la patrino de Hannes devas porti la 13-jarulon el la malliberejo. La grupo faras novan planon, en kiu ankaŭ partoprenas la patrino de Hannes. Intertempe ankaŭ Olli kaj Kai revenas el siaj feriaj vojaĝoj.

Dennis konatigis en la malliberejo, ke li alergias kontraŭ kivioj. La grupo aranĝas kuiran vesperon en la malliberejo, kie servatas supo kun multaj kivioj, Dennis ekhavas alergian krizon kaj la patrino de Kai, kamuflita kiel kuracistino, en ŝajna ambulanca veturilo transportigas lin al hospitalo. Dum la veturo la altergia krizo de Dennis estu finita, sed tio nebone funkcias kaj krome la skeptika mallibereja direktoro kunveturas al la hospitalo, kaj ĝenas pluan disvolviĝon de la plano. En la hospitalo tamen eblas fortiri la atenton de la mallibereja direktoro de Dennis, la operacio povas komenciĝi, parto de hepato povas esti transplantata al Frank kaj do fine eblas festi ties saniĝon.

Filmaj lokoj redakti

La filmo produktiĝis en 2010; filmaj lokoj estis la urboj Kolonjo, Dortmund, Duisburg, Bochum kaj Recklinghausen en okcidenta Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti