Presseurop

(Alidirektita el Voxeurope.eu)

Presseurop estis multlingva informretejo pri eŭropaj aferoj, surbaze de elekto de artikoloj el la eŭropa kaj internacia gazetaro pri la politiko, socio, ekonomio, naturmedio, kulturo kaj la percepto de la Eŭropa Unio en la mondo. Libervolaj tradukistoj tradukas ilin en dek lingvojn.

Presseurop
retejo • eksa ento
Komenco 2009 vd
Fino 20-a de decembro 2013 vd
Poste Voxeurop vd
Agokampo retportalo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Presseurop.eu redakti

Presseurop.eu estis lanĉita internacie en la jaro 2009 fare de la Eŭropa Komisiono kunlabore kun konsorcio sub la gvido de Courrier International[1]. Per ĝi la Eŭopra Komisiono intencis krei multlingvajn eŭropajn infromretojn (per Interreto, radio [2] kaj televido). Kelkajn monatojn antaŭ la eŭropaj balotoj de 2014 (la 20-an de decembro 2013) la projekto haltis ĉar Eŭropa Konomision ĉesis financi ĝin [3] [4].

Martin Schulz verkis ĝisfundan opinion pri Presseurop kondamnante la decidon de la Eŭropa Komisiono kaj skribis: "mi ne favoras aŭtomatan kaj senkondiĉan publikan subtenon por la amaskomunikiloj. Tamen, en la nuna kunteksto, t.e. daŭra manko de scivolemo kaj konscio, kaj de transeŭropa publika opinio, la rolo ludita de Presseurop estas esenca"[5].

Sub la nomo Voxeurop.eu la projekto estis relanĉita en majo 2014 de iamaj redaktistoj, tradukistoj kaj programistoj de Presseurop[6] [7] . Ĝi ricevas subtenon de la neprofitcela asocio Association Presseurop[8], precipe rilate al nordiaj lingvoj[9].

Koncepto de Presseurop redakti

Redakta teamo de Presseurop konsistis el dek ĵurnalistoj el dek diversaj landoj kaj nombro de kunlaborantoj pritaksis ĉiutage pli ol 250 eŭropajn ĵurnalojn kaj revuojn, elektis el tiuj la artikolojn rilate al Eŭropo. Skipo de profesiaj tradukistoj tradukas ilin en dek diversajn lingvojn, nome la germanan, la anglan, la francan, la italan, la nederlandan, la polan, la portugalan, la rumanan, la hispanan kaj la ĉeĥan, kvankam origine estis la intenco vastigi ĝin al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio[10]. Presseurop deklaras, ke ĝi havas plenan redaktan sendependecon[11].

Vidu ankaŭ redakti

Global Voices (Tutmondaj Voĉoj)

Tradukistoj sen landlimoj

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de Voxeurop.eu en la hispana Arkivigite je 2013-03-02 per la retarkivo Wayback Machine, anglaArkivigite je 2013-12-23 per la retarkivo Wayback Machine, portugala Arkivigite je 2013-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, germana, franca, itala Arkivigite je 2013-02-27 per la retarkivo Wayback Machine, pola Arkivigite je 2013-02-16 per la retarkivo Wayback Machine, rumana Arkivigite je 2013-03-01 per la retarkivo Wayback Machine, nederlanda kaj ĉeĥa Arkivigite je 2013-03-29 per la retarkivo Wayback Machine.

Fina raporto de la 13-a de novembro 2012. pri la efikeco kaj efikeco de Presseurop ( PDF, ĉ. 2,65 MB), studo komisiita de la Ĝenerala Direkcio pri Komunikado de la Eŭropa Komisiono.

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Presseurop.eu en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj, la franca vikipedio kaj la angla vidkipedio.

  1. (germana) Martin Schulz: „Presseurop spielt eine grundlegende Rolle“, Presseurop.eu, la 10-an decembro 2013
  2. Euranet: http://www.euranet.eu/ Arkivigite je 2011-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (angla) Without Presseurop?, Ppresseurop.eu pere de voxeurop.eu, la 2-an de decembro 2013.
  4. (franca) Giulietta Gamberini: Presseurop.eu victime de la rigueur budgétaire de Bruxelles, Tribune.fr, la 3-an de decembro 2013.
  5. (angla) "Martin Schulz: 'Presseurop's role is essential Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine'", Presseurop, la 10-an de decembro 2013.
  6. (angla) Hans Hrundi: VoxEurop replaces Presseurop! Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine, Friendsofpresseurop.eu, la 20-an de majo 2014.
  7. (germana) Wir sind wieder da, Voxeurop.eu, la 21-an de majo 2014.
  8. VoxEurop Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine. Voxeurop.eu
  9. (fr) Evelyn Orman, "Presseurop, l'Europe autrement". La Croix, la 11-an de aŭgusto 2010.
  10. (en) "Europe in writing: launch of Presseurope.eu, the first multilingual website compiling press articles on EU affairs", Europa, la 26-an de majo 2009.
  11. (en) "About us Arkivigite je 2014-03-31 per la retarkivo Wayback Machine" (pri ni). Presseurop.