Vyšné Valice
Bazaj informoj redakti
Vyšné Valice (viŝnE valice), hungare Felsővály (felŝOvAj) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Felsővály-Bikszög.
- Areo: 13 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 982 52
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
Vyšné Valice situas inter montoj 476 kaj 499 m-ojn altaj, laŭ rojo, fine de sakovojo. Tornaľa troviĝas 16 km-ojn.
Historio redakti
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1247, kiel setlejo de nobeloj. Apuda vilaĝo Bikszög (biksog) menciiĝis en 1407. En la 19-a jarcento ambaŭ vilaĝoj unuiĝis. En 1910 loĝis en Felsővály 309 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Felsővály apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Felsővály rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Vyšné Valice 298 da homoj, (261 hungaroj, 34 slovakoj, 2 ĉeĥoj).
Vidindaĵo redakti
- kalvinana preĝejo de 1622
- ligna sonorilturo el la 17-a jarcento