Vyšný Komárnik [viŝnI komArnik], hungare Felsőkomárnok [alŝOkomArnok], rutene Вышнїй Комарник [viŝnjij komarnik], germane Oberkomarnik in der Krein pole Komorniki Wyżne estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Vyšný, wyżne, felső kaj unter signifas: supra.

Vyšný Komárnik
hungare: Felsőkomárnok, germane: Oberkomarnik in der Krein, rutene: Вышнїй Комарник, pole: Komorniki Wyżne
municipo
Vyšný Komárnik
Oficiala nomo: Vyšný Komárnik
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Malaltaj Beskidoj
Rivero Ladomirka
Situo Vyšný Komárnik
 - alteco 434 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 58″ N 21° 42′ 11″ O / 49.39944 °N, 21.70306 °O / 49.39944; 21.70306 (mapo)
Areo 6,6003 km² (660,03 ha)
Loĝantaro 73 (31.12.2006)
Denseco 11,06 loĝ./km²
Montpasejo Dukla montpasejo
Unua skribmencio 1600
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 090 05 (poŝto Krajná Poľana)
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 528064
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Vyšný Komárnik
Retpaĝo: www.vysnykomarnik.dcom.sk
Portalo pri Slovakio

Geografio redakti

Vyšný Komárnik situas sur deklivoj, laŭ la pola landlimo, laŭ ĉefvojo Pollando-Svidník. Svidník troviĝas de Vyšný Komárnik 18 km. Dukla montpasejo estas apud la vilaĝo, tial Vyšný Komárnik estas limpasejo.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1600 laŭ tiama hungara ortografio "Fölsö Komornik". En 1713 pro epidemioj la vilaĝo senhomiĝis. En 1787 164 vilaĝanoj loĝis en 25 domoj, en 1828 262 vilaĝanoj en 34 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőkomárnok 194 homoj, (plejparte rutenoj). En 1914 pro la 1-a mondmilito la vilaĝo parte detruiĝis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al departemento Sáros, al distrikto de Felsővízköz, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la vilaĝo plene detruiĝis pro la bataladoj. En 2001 vivis en Vyšný Komárnik 85 homoj, (65 slovakoj, 16 rutenoj).

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo en Vyšný Komárnik
 
Monumento en Vyšný Komárnik al falintoj en Karpata-dukla operaco
 
Dukla montpasejo apud Vyšný Komárnik