Vytautas Šauklys (naskiĝis la  11-an de decembro 1949(nun 1949-12-11) en vilaĝo de Medininkai, mortis la 27-an de februaro 2014 en Šimkaičiai (distrikto de Jurbarkas) estis litova esperantisto, poligloto, tradukisto, kunlaboranto de „Litova stelo“, verkanto, pentristo kaj muzikisto.

Vytautas Šauklys

Persona informo
Naskiĝo la  11-an de decembro 1949(nun 1949-12-11)
en en vilaĝo Medininkai, apud Ŝimkaiĉiai en distrikto Jurbarkas
Morto la 27-an de februaro 2014 (64‑jara)
en Šimkaičiai (distrikto de Jurbarkas
Lingvoj Esperantogermanarusapolaanglahispanaazerbajĝanakartvelalitova
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantistotradukistoinstruisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton „Ĝis la tombo“ de A. Pocius (1992 nr.2), „Rideto“ de M. Sluckis (1992 nr.5), „Ciganoj“ de V.Dautartas (1992 nr.5), „Milito inter kvarpieduloj kaj flugiluloj“ kaj „Puto kun mono“ fabeloj de sorboj (1993 nr.4), „Kiel Jonelis literojn ellernis“ de Žemaitė“ (1995 nr.3), „Demando de cenzuro“ de V. Kudirka (1996 nr.3), „Pesto“ de I. Simonaitytė (1997 nr.1), „Karaimaj proverboj“ (1998 nr.3). „Kūčios (Kristnaska antaŭvespero)“ (1998 nr.6). „La odo al porko“ de M.Sluckis tradukita esperanten aperis en revuo „Horizonto de soveta Litovio“ (1983 nr.6).
Verkis en Esperanto „La religio judisma, la lingvo tjurka, la patrolando litova“, „Islamo en Litovio“, „Ciganoj en Litovio“, „Žemaitė“, „Tradicia decembra kunveno“, „Historia urbo Trakai“.
Aliaj aktivaĵoj laboris en redakcia kolegio de la revuo „Litova Stelo, gvidis elementajn kursojn de Esperanto por komencantoj.
Esperantistiĝis en 1970
vdr

Vytautas Šauklys naskiĝis la 11-an de decembro 1949 en vilaĝo Medininkai, apud Ŝimkaiĉiai en distrikto Raseiniai (ekde 1962 distrikto Jurbarkas) en familio de terkultivistoj. Vytautas Šauklys lernis en ok-jara lernejo de Ŝimkaiĉiai kaj en mezgrada lernejo de Vaĝgiris. Facile sukcesis al li lernado de la lingvoj, malpli bone sukcesis matematiko (algebro, geometrio). En 1968 Vytautas Šauklys finis mezlernejon kaj sukcese ekzameniĝis. Aǔtune li ekstudis la germanan lingvon en Vilniusa pedagogia instituto (nun Litovia edukologia universitato). La studado en la instituto al Vytautas sukcesis bone, krom la germana lingvo li studis ankaŭ la rusan, latinan, malnovgrekan, anglan, memstare lernis polan lingvojn. Sukcesis normale komunikiĝi ankaŭ en la angla, hispana, greka, azerbajĝana, kartvela, cigana lingvoj. En 1970 en instituto aperis anonco pri la kurso de internacia lingvo Esperanto (ne deviga). Oni diris en tiu kurso „Kiom da jaroj postulas lernado de eksterlanda lingvo, tiom da monatoj estas bezonataj por lerni Esperanton“. Pri Esperanto Vytautas Šauklys eksciis ankoraŭ en 1958 el artikolo pri tiu lingvo en revuo „Švyturys“ (nr. 12). Post duonjaro Esperanto kurso finiĝis, la lingvo estis finlernita. Vytautas Šauklys iĝis vera esperantisto: ricevis ateston pri la finita kurso, Esperanto insignon kaj komencis vizitadi la kunvenojn de E-klubo en Vilnius, abonis esperantlingvajn periodaĵojn, korespondis kun samideanoj el diversaj landoj kaj dum tuta vivo estis fervora esperantisto. En 1973 li finis Vilniusan pedagogian instituton (nun Litovia edukologia universitato) kaj ekhavis specialecon de germana lingvo. En 1974 li soldatiĝis en soveta armeo. Post la servo en armeo, Vytautas Šauklys eklaboris kiel instruisto de germana lingvo en mezlernejo de Butrimonys, distrikto de Šalčininkai. En tiu lernejo estis nur polaj kaj rusaj klasoj, tie ne estis parolantoj de litova lingvo. En tiu lernejo V. Šauklys organizis esperantistan rondeton, en kiu lernis la lingvon 15 gelernantoj el diversaj klasoj. En mezlernejo de Butrimonys V. Šauklys laboris 10 jarojn. Ekde 1986 V. Šauklys eklaboris en mezlernejo de Semeliškės, distrikto Trakai. Laborante en tiu lernejo li pli aktive aliĝis al socia laboro: ludis per harmoniko kaj kantis en vilaĝa ensemblo, aliĝis al literaturistra amikaro de Trakai, partoprenis la agadon de Vilniusa societo de Rerich, verkis versaĵojn kaj artikolojn por lokaj periodaĵoj, ne forgesis Esperanton. Kun vilaĝa ensemblo V. Šauklys koncertis ne nur en distrikto Trakai, sed ankaŭ en najbaraj distriktoj kaj ankaŭ en Belorusio kaj Pollando.

Esperantista agado redakti

Vytautas Šauklys aktive aliĝis la esperantistan agadon: li tradukis verkojn de litovaj verkistoj en Esperanton, kiujn publikigis esperantlingvaj periodaĵoj. Dum la someraj ferioj V. Šauklys partoprenas la multajn esperantistajn aranĝojn ne nur en Litovio, sed ankaŭ kelkajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Latvio, Estonio, Belorusio. Dum tiuj renkontiĝoj V. Šauklys konatiĝis kun multaj novaj geamikoj, kiujn li havis pli ol 100, okazis ekspozicioj de liaj pentraĵoj. En mezlernejo Semeliškės V. Šauklys instruis germanan lingvon ĝis la 1996. Ĉar en tiu jaro li ricevis proponon eklabori en Esperanto - Domo de Litova Esperanto Asocio en Kaunas. En LitEA Vytautas Šauklys laboris en redakcia kolegio de la revuo „Litova Stelo“, tiam li verkis nur en Esperanto. Krom tio V. Šauklys gvidis elementajn kursojn de Esperanto por komencantoj en sidejo de LitEA en Kaunas. En LitEA V.Šauklys laboris nur unu jaron. Ekde aūtuno de 1997 V. Šauklys revenas al mezlernjo de Semeliškės, kie li daŭre laboris kiel instruisto de germana lingvo ĝis 2003. Ĉar lia patrino grave ekmalsanis, ŝi besonis priservadon, tial V,Šauklys revenis al Ŝimkaiĉiai printempe de 2003. Li priservis la patrinon ĝis ŝia morto la 4 de oktobro 2010.

Poligloto redakti

Vytautas Šauklys libere parolas germanan, rusan, polan, Esperanton lingvojn, iom malpli spertas anglan, hispanan, grekan, azerbajĝanan, kartvelan. Ankaŭ li interkompreniĝas cigane, tamen tiuj ne ŝatas, kiam fremduloj „ilian lingvon uzas“. Liaj kapabloj al lingvoj malfermigis, kiam Vytautas komencis labori pedagogian laboron, kiel instruisto de germana lingvo.

Literatura agado redakti

Ankoraǔ lernante en lernejo estis la unua ligo de Vyatutas Šauklys kun literaturo. Kiam en 1961 en kosmon flugis J. Gagarin, tiuokaze V. Šauklys verkis versaĵon, sed instruistino traleginte konsilis al la aŭtoro kaŝi ĝin, sed ne diris pro kio. V. Šauklys verkis pli multe da versaĵoj, pentris, tamen el tiu tempo preskaŭ nenio restis. Pli pos te verkitajn verkaĵojn V.Šauklys konservis. V. Šauklys verkis versaĵojn, kiujn publikigis gazeto „Galvė“ en Trakai, ankaŭ verkis artikolojn por diversaj periodaĵoj.

Publikaĝoj redakti

Revuo „Litova Stelo“ publikigis en Esperanto liajn verkojn:.

  • „La religio judisma, la lingvo tjurka, la patrolando litova“ (1991 nr.2),
  • „Islamo en Litovio“ (1991 nr.3),
  • „Ciganoj en Litovio“ (1992 nr.4),
  • „Žemaitė“ (1995 nr.3),
  • „Tradicia decembra kunveno“ (1997 nr.1),
  • „Historia urbo Trakai“ (1997 nr.1).

Tradukaĝoj redakti

V. Šauklys tradukis verkojn de litovaj verkistoj en Esperanton, kiuj aperis sur paĝoj de „Litova Stelo“. Ili estas:

  • „Ĝis la tombo“ de A. Pocius (1992 nr.2),
  • „Rideto“ de M. Sluckis (1992 nr.5),
  • „Ciganoj“ de V. Dautartas (1992 nr.5),
  • „Milito inter kvarpieduloj kaj flugiluloj“ kaj „Puto kun mono“ fabeloj de sorboj (1993 nr.4),
  • „Kiel Jonelis literojn ellernis“ de Žemaitė“ (1995 nr.3),
  • „Demando de cenzuro“ de V. Kudirka (1996 nr.3),
  • „Pesto“ de I. Simonaitytė (1997 nr.1),
  • „Karaimaj proverboj“ (1998 nr.3),
  • „Kūčios (Kristnaska antaŭvespero)“ (1998 nr.6),
  • „La odo al porko“ de M.Sluckis tradukita esperanten aperis en revuo „Horizonto de soveta Litovio“ (1983 nr.6).

Pli serioze verki en litova lingvo V. Šauklys komencis en Semeliškės. Tie verkitajn liajn versaĵojn kaj artikolojn publikigis distriktaj gazetoj de Trakai, Ŝalĉininkai, Jurbarkas, Pasvalys, kaj respublikaj „Valstietis“, „Lietuvos totoriai“, „Rrom po Drom“ revuo de ciganoj en Pollando, kaj gazetoj en Rusio „Na grani nevozmoĵnogo“, „Priroda i anomalnije javlienije“. Loĝante en Semeliškes Vytautas verkis multe da diversampleksajn versaĵojn. Menciindaj estas:

  • “La flavaj floroj“ amplekso 6 paĝoj en 1996,
  • „Marta festo“, „Somermeze“ 1999,
  • „Abundo da zorgoj“ 1999,
  • „Komenco de somero“ 1998,
  • „La tragedio de XX jarcento“ 1998,
  • „Stranga nia vivo“ 1998,
  • „Pri Feliĉo kaj Amo“ 1997,
  • „Printempa tago“, „Novembra motivo“ 1995,
  • „en Ĉeĉenio“ 1995,
  • „Tia estas mondo“ 1996,
  • „de lago Galve“ 1999,
  • „Kamomilo“, „Kiam mortos mi...“, „Kaŭkazo“ 2001,
  • „Miry gindy“ – miaj pensoj, ciganlingve 1996.
  • „Morgaŭo“ 2000,
  • „Se vi estas homo“ 2000.

Krom versaĵoj V. Ŝauklys verkis prozaĵojn. Jen kelkaj menciindaj: “Rememoroj pri teksiloj“, „Rememoroj pri la komenca lernejo en Medininkai“, „Rememoroj pri vilaĝo Oĝo lai“, „Z. Valuckas la - ormanulo de vilaĝo Medininkai“. Tamen pli maturaj verkaĵoj estis verkitaj loĝante en Šimkaičiai. Menciindaj estas „La aventuroj de ŝuldanto Jurgis“, „Johanfesta nokto“ 2003, „La jubileo de Jurbarkas„ 2004, „La Nova Jaro“ 2004 versaĵo verkita kaj tradukita en kelkajn lingvojn-litova, rusa, pola, germana, esperanto. „Tago de mortintoj“ 2004, „Mikas kaj abeloj“ 2005, „Instruo al fraŭlinoj“ 2005, "Neĝflokaj kantoj“ 2005, „Longlangulinoj“ 2010. La plej ampleksa estas poemo „La arbaroj kaj homoj“ en tri partoj, finverkita 2010. V. Šauklys verkis ankaŭ himnon de Šimkaičiai.