Walburga Habsburg Douglas
Walburga Maria Helene Elisabeth Franziska Habsburg DOUGLAS, naskita von Habsburg-Lothringen la 5-an de oktobro 1958 en Berg (Bavario), germana doktoro pri juro, juristo, ĵurnalisto kaj konservativa politikisto en Södermanland, Svedio. Ŝi estis parlamentano de la konservativa partio "La Moderuloj" de Svedio ekde la balotoj en 2006 ĝis la balotoj en 2014.
Walburga Habsburg Douglas estas la plej juna filino de Otto von Habsburg (arkiduko kaj kronprinco Otto de Aŭstrio-Hungario) kaj lia edzino Regina de Saksio-Meiningen, kaj estas tiel nepino de Karolo la 1-a, la lasta imperiestro de Aŭstrio.
Ekde 1992 ŝi estas edziniĝinta kun sveda grafo Archibald Douglas kaj pro tio sveda grafino. Ili loĝas en kastelo Ekensholm en Malmköping, Svedio. Ili havas filon, Mauritz Otto Wenzel, naskitan en 1994.