Ebersecken

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Wallbrig)

Ebersecken estas loĝloko kaj eksa komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando, kiu havis 425 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. La 1-an de januaro 2020, ĝi fuziis kun Altishofen.

Ebersecken
Blazono de Ebersecken
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 10′ 59″ N 7° 55′ 55″ O / 47.18306 °N, 7.93194 °O / 47.18306; 7.93194 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 59″ N 7° 55′ 55″ O / 47.18306 °N, 7.93194 °O / 47.18306; 7.93194 (mapo)
Areo 8,57 km²
Alteco 548 m super marnivelo
Poŝtkodo 6245
Komunumkodo 1126
Mapo de Ebersecken
vdr

Geografio redakti

Ebersecken situas en la Svisa Mezlando en la tiel nomita Willisauer Bergland (Montarlando de Willisau) en flanka valeto de la valo de Wigger inter du montetoĉenoj ĉe la bordo de la rojo Rickenbach. Al la komunumo apartenas ankaŭ la eksklavo kun la vilaĝeto Lingi sude de la ĉefteritorio. Krome ĝi konsistas el la ĉefvilaĝo Ebersecken mem, Badachtal, Goldbach kaj Wallbrig kaj krome diversaj izolitaj bieno.

Najbaraj komunumoj redakti

La loĝloko Ebersecken limas en nordo al Reiden, en nordoriento al Altishofen, en oriento al Nebikon, en sudoriento al Schötz, en sudo al Ohmstal, al eksklavo de Grossdietwil kaj al Fischbach, en sudokcidento al Grossdietwil, en okcidento al Altbüron, en nordokcidento al alia ekskalvo de Grossdietwil, kaj krome la eksklavo Lingi limas en sudo ankaŭ al Zell LU.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Dagmersellen tra Nebikon kaj Schötz al Ebersecken.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas nordoriente en distanco de 8 km en Dagmersellen.

En la jaro 1874 estis konstruita fervotunelo al Altbüron. La fervojlinio de Wauwil al Langenthal, kiu devintus konduki tra tiu tunelo, tamen neniam estis realigita, ĉar mankis la mono por finkustrui la tro kostan projekton.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ebersecken datiĝas el la jaro 1274 kiel Eberseche. La kapelo Sankt-Ulriko de la kastelo de la Senjoroj de Balm jam estis menciita en la jaro 1000. Dum mezepoko Ebersecken troviĝis sub la regado de la Senjoroj de Balm, kiuj estis vasaloj de la Habsburgoj. Ili konstruis en la 13-a jarcento monaĥejon por cistercianinoj, kiu estis konsakrita la 23-an de julio 1275. En la jaro 1461 la monaĥinejo preskaŭ komplete forbruliĝis kaj malgraŭ rekonstrui ĝi en la jaro 1594 estis forlasita. En la jaro 1707 ĝi estis malkonstruita. Ebersecken kun la cetero distrikto Willisau fariĝis en la jaro 1407 posedaĵo de la urbo Lucerno. Ĝis 1798 la komunumo apartenis al la voktejo Willisau, tiam dum kvin jaroj ĝi apartenis al la Helveta Respubliko kaj ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno.

Eksteraj ligiloj redakti