Walter Houser Brattain
usona fizikisto
Walter H(ouser) BRATTAIN (10-an de februaro 1902, Amoy, Ĉinio – 13-an de oktobro 1987, Seattle, Vaŝingtonio, Usono) estis usona sciencisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1956 – kun John Bardeen kaj William B. Shockley- pro evoluigo de la duonkundukaj materialoj – servantaj kiel antaŭmaterialoj por transistoroj – kaj pro inventado de la transistoroj. La transistoro anstataŭigis la grandan elektrontubon.
Walter Houser Brattain | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1902 en Sjamen, Fujian Province (Qing dynasty), ![]() |
Morto | 13-an de oktobro 1987 (85-jara) en Seatlo, ![]() |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Whitman College • Universitato de Oregono • Universitato de Minesoto |
Familio | |
Frat(in)o | Robert Brattain |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • inventisto |
Brattain iĝis en 1929 esplora fizikisto de la Bell Telephone Laboratories. Lia ĉefa esplora tereno estis analizado, studado de la atoma strukturo de la materia surfaco, surfacaj proprecoj de solidaj korpoj. Li estis adjunkto en Whitman College (1967-72) en Walla Walla (Vaŝingtonio).