Walter RUTTMANN (28a de decembro 1887 – 15a de julio 1941) estis germana kina reĝisoro kaj kun Hans Richter, Viking Eggeling kaj Oskar Fischinger estis frua germana praktikanto de eksperimenta kinarto. Li laboris ankaŭ per nur sono (Wochenende, 1930).

Walter Ruttmann
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1887 (1887-12-28)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 15-an de julio 1941 (1941-07-15) (53-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo embolio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko • nekonata valoro
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoĉefkameraistoanimaciisto • pentristo • ilustristo
vdr

Liaj bazoj por la eksperimentemo estis en abstraktismo kaj avangardo. Ruttmann fakte elstaris en avangardaj arto kaj muziko. Liaj pioniraj abstraktaĵoj luditaj en 1929 en la Baden-Baden Festivalo altiris internacian atenton kiam li estis nur preskaŭ ok-jaraĝa. Kun Erwin Piscator, li laboris por la filmo Melodio de la Mondo (1929), kvankam li estas plej bone memorita pro Berlin: Die Sinfonie der Großstadt (Berlino: Simfonio de grandurbo, 1927).

Dum la periodo de Nazia Germanio li laboris kiel helpanto de la reĝisoro Leni Riefenstahl por Triumph des Willens (Volvenko, 1935). Li mortis en Berlino pro vundoj kiam li estis laborante kiel milit-fotisto.

Kelkaj filmoj redakti

  • Lichtspiel: Opus I (1921)
  • Der Sieger (1922)
  • Das Wunder (1922)
  • Lichtspiel: Opus II (1923)
  • Lichtspiel: Opus III (1924)
  • Lichtspiel: Opus IV (1925)
  • Das wiedergefundene Paradies (1925)
  • Der Aufstieg (1926)
  • Spiel der Wellen (1926)
  • Dort wo der Rhein... (1927)
  • Berlin: Die Sinfonie der Großstadt (1927) kunlabore kun Alberto Cavalcanti
  • Melody of the World (Melodie der Welt) (1929)
  • Wochenende (1930) [eksperimenta filmo kun nur sono, senbilda]
  • Feind im Blut (1931)
  • In der Nacht (1931)
  • Steel (1933)
  • Blut und Boden - Grundlagen zum neuen Reich
  • Altgermanische Bauernkultur (1934)
  • Metall des Himmels (1935)
  • Schiff in Not (1936)
  • Mannesmann (1937)
  • Henkel, ein deutsches Werk in seiner Arbeit (1938)
  • Waffenkammern Deutschlands (1940)
  • Deutsche Panzer (1940)
  • Krebs (1941)

Bibliografio redakti

  • Cowan, Michael. Walter Ruttmann and the Cinema of Multiplicity: Avant-garde-Advertising-Modernity. Amsterdam, NL: Amsterdam University Press, 2014. ISBN 9789089645852
  • Dombrug, Adrianus van. Walter Ruttmann in het beginsel. Purmerend, NL: J. Muusses, 1956.
  • Goergen, Jeanpaul. Walter Ruttmann: eine Dokumentation. Berlin: Freunde der deutschen Kinemathek, 1989. ISBN 9783927876002
  • Rogers, Holly kaj Jeremy Barham The Music and Sound of Experimental Film. Oxford: Oxford University Press, 2017. Template:9780190469900
  • Quaresima, Leonard, eldonisto. Walter Ruttmann: cinema, pittura, ars acustica. Calliano (Trento), Italio: Manfrini, 1994. ISBN 9788870245035