Waris Dirie

Waris DIRIE (naskiĝis en 1965 en la regiono de Gaalkacyo, Somalio) estas iama manekeno, aŭtorino de furorlibroj kaj aktivulino de homaj rajtoj. Ŝi batalas kontraŭ virina seksa mutilado (virina cirkumcido per fortranĉado de klitoro) kaj tiucele fondis en 2002 sian fondaĵon Waris Dirie Foundation.

Waris Dirie
Waris Dirie, 2018 during her visit to Sierra Leone.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (55-jara)
en Galkajo
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko Gdańsk
Ŝtataneco SomalioAŭstrio
Okupo
Okupo manekeno • romanisto • verkisto • aŭtobiografo • feministo • filmaktoro • Ambasadoro de bona volo
Information icon.svg
vdr

Waris Dirie naskiĝis en 1965 en nomada tribo de Somalio en la regiono de Gaalkacyo. Cirkumcidata en la aĝo de tri jaroj, kiel estas la tradicio, ŝi estas nur naŭ kiam ŝi forkuris el la tendaro kie lia familio vivis, por eskapi geedzecon interkonsentitan[1]. En 2005, ŝi estis naturalizita aŭstra kaj, la 12-an de julio 2007, ŝi ricevis de Nicolas Sarkozy la titolon "Sinjor(in)o de la Legio de Honoro" pro sia humana laboro. Ŝi vivas en Gdansk, Pollando[1]. Ŝi estas ankaŭ honora membro de la Klubo de Budapeŝto[1].

Eksteraj ligilojRedakti

Amikoj de Wangari Maathai pri Waris Dirie

Alparolo de Waris Dirie ĉe UN (filmeto en la angla kun subtekstoj en Esperanto)

(angla) Waris Dirie Foundation

  1. 1,0 1,1 1,2 Waris Dirie, Amikoj de Wangari Maathai.