Widukind von Corvey

Widukind von Corvey (latine: Vidukindus Corbeius; naskiĝinta ĉ. 925 aŭ 933/35; mortinta la 3-an de februaro 973 en Corvey) estis grava saksa monaĥo, historiisto kaj kronikisto.

Widukind von Corvey
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 925 (0925-01-01)
en Germanio
Morto 30-an de novembro 972 (0972-11-30) (47-jaraĝa)
en Corvey
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiistoverkisto
Verkoj Res gestae saxonicae sive annalium libri tres
vdr

Vivo redakti

Eble li estis ido de duko Widukind, kontrauŭlo de Karlo la Granda. Antaŭ la 942-a jaro li iĝis benediktano kiam abatis Volkmaro la 1-a. Antaŭ la ĉefverko Res gestae Saxonicae (pli detale Vidukindi monachi Corbeiensis rerum gestarum Saxonicarum libri tres) li verkis aliajn aferojn kiuj perdiĝis. Klostre li verkis inter 967 kaj 968 ĝin en tri libroj; kontinuigo fariĝis poste ĝis 973. Verkdediĉo estis por Mathilde, filino de imperiestro Oto la 1-a, la unua abatino je Quedlinburg.

La kroniko estas farita laŭ strikta plano kaj sentigas imitadon de Salustio. Uzis ĝin i.a. Thietmar de Merseburg kaj Saxo Grammaticus.

Eksteraj ligiloj redakti