Wilhelm FRIESE (naskiĝinta la 27-an de majo 1924 en Heilbad Heiligenstadt, mortinta la 9-an de junio 2008 en Tübingen) estis germana filologo, skandinavilingvara fakulo kaj literaturhistoriisto deĵoranta ĉe la universitatoj de Greifswald kaj Tübingen. Li pioniris en la esploro de baroka literaturo en nordeŭropaj landoj.

Vivo kaj agadoj redakti

Post soldatado por Wehrmacht kaj militkaptiteco li ekstudis en 1948 ĉe la universitato de Jena la lingvojn angla, germana kaj malnovnordlanda. Tion li poste en Orienta Berlino kontinuigis kiel lektoro; tiam li ekokupiĝis pri la moderna skandinavia literaturo. En 1954 iĝis li scienca asistanto en Greifswald kie li doktoriĝis en 1955.

Pro kreskantaj politikaj problemoj kaj restriktoj pri sciencista esplorlibereco li transloĝiĝis en 1958 al Danujo antaŭ fariĝi instruisto en Malsupra Saksio. Fine Wolfgang Mohr venigis lin al la universitato de Tübingen] kie li habilitiĝis pri barokaj verkistoj en nordaj landoj. Ĝis 1989 estis li katedestro de norda filologio, en Greifswald. De 1992 ĝis 1994, ankaŭ en Greifswald, responsis li pri moderna skandinavia literaturo. En 1993 li deklariĝis honora doktoro de la altlernejo de Greifswald, ne nur pro sia esploraro sed ankaŭ pro engaĝiĝo pri akademia libereco dum GDR-tempo.[1].

Skribaĵoj (elekto) redakti

  • Nordische Literaturen im 20. Jahrhundert (=Kröners Taschenausgabe, 389). Kröner, Stuttgart 1971, ISBN 3-520-38901-0.
  • kiel eldonisto: Ibsen auf der deutschen Bühne. Texte zur Rezeption (=Deutsche Texte, 38). Niemeyer, Tübingen 1976, ISBN 3-484-19037-X.
  • kiel eldonisto: Strindberg und die deutschsprachigen Länder. Internationale Beiträge zum Tübinger Strindberg-Symposion 1977 (=Beiträge zur nordischen Philologie, 8). Helbing & Lichtenhahn, Basel 1979, ISBN 3-7190-0724-3.
  • „… am Ende der Welt“. Zur skandinavischen Literatur der frühen Neuzeit (=Artes et litterae septentrionales, 1). Literaturverlag Norden Reinhardt, Leverkusen 1989, ISBN 3-927153-09-5.
  • Halldór Laxness, die Romane. Eine Einführung (=Beiträge zur nordischen Philologie, 24). Helbing & Lichtenhahn, Basel 1995, ISBN 3-7720-3087-4.
  • kiel eldonisto kaj tradukisto: Matthías Johannessen: Sálmar á atómöld. = Psalmen im Atomzeitalter. Islande kaj germane. Seltmann & Hein, Köln 1996, ISBN 3-9804960-2-3.
  • kiel eldonisto: Nordische Barocklyrik. = Nordisk barocklyrik. Francke, Tübingen 1999, ISBN 3-7720-2733-4.
  • Knut Hamsun und Halldór Kiljan Laxness. Anmerkungen zu Werken und Wirkung. Francke, Tübingen 2002, ISBN 3-7720-2780-6.
  • kiel eldonisto kaj tradukisto: Skandinavische Lyrik im 17. Jahrhundert. = Nordisk barocklyrik. Francke, Tübingen 2003, ISBN 3-7720-3342-3.
  • Abenteuer mit den Deutschen. Deutsch-Skandinavische Begegnungen. Francke, Tübingen 2004, ISBN 3-7720-8044-8.
  • kiel eldonisto kaj tradukisto: Matthías Johannessen: Hier schlägt dein Herz. = Hér slær þitt hjarta. Gedichte isländisch-deutsch. Francke, Tübingen 2006, ISBN 3-7720-8185-1.
  • Begegnungen mit Halldór Kiljan Laxness. Francke, Tübingen 2008 ISBN 978-3-7720-8288-7.

Literaturo redakti

  • Stefanie Gropper: "Prof. Dr. Wilhelm Friese 27.05.1924–09.06.2008. Vom Nordischen Barock bis Halldór Laxness. Nachruf auf Prof. Dr. Wilhelm Friese." Ĉe: Skandinavistik. Volumo 38/40, 2008/2010, p. 1–2

Notoj redakti

  1. etbiografio ĉe Lyrikwelt.de

Eksteraj liglioj redakti